Wieselburg estas urba komunumo de Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia landoMalsupra Aŭstrio kaj al la distrikto Scheibbs. La komunumo situas en la sudokcidenta parto de la federacia lando kaj estas parto de la historia regiono Mostviertel [MOSTfirtl] (mosta regiono). Komence de la jaro 2021 en la komunumo vivis 4 408 loĝantoj.
Wieselburg havas areon de 5,43 kvadratkilometroj, el kiu 7,25 % konsistas el arbaroj. La urbo situas ĉe la kunfluejo de la riveroj Kleine kaj Große Erlauf (Malgranda kaj Granda Erlauf). La kunfluejo donis la urbonomon "Zwiesel", ĉar „zwisila“ en la malnova altgermana kaj „zwisel“ en la mezaltgermana signifas „kunfluejo“.
Karl Bienenstein, naskiĝis la 1-an de novembro 1869 en Wieselburg; mortis la 1-an de februaro 1927 en Bruck an der Mur, instruisto, poeto, rakontisto kaj verkisto.
Paul Hörbiger (naskiĝis la 29-an de aprilo 1894 en Budapeŝto; mortis la 5-an de marto 1981 en Vieno), Populara aktoro, vivis de 1965 ĝis sia morto en Wieselburg (hodiaŭ Paul-Hörbiger-Strato).
Eugen Wüster (naskiĝis la 10-an de oktobro 1898 en Wieselburg; mortis la 29-an de marto 1977 en Vieno), Interlingvisto kaj fondinto de la scienca terminologio