Werner Pieper

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Werner Pieper
Persona informo
Naskiĝo 2-an de marto 1948 (1948-03-02) (76-jaraĝa)
en Meschede
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo eldonisto • verkistotradukisto
vdr

Werner PIEPER naskiĝis la 2-an de marto 1948 en Meschede, Germanio, li estas germana aŭtoro kaj eldonisto. Li vivas en Löhrbach, Odenvaldo, Germanio, kune kun sia vivkunulino Nadina Leganovic. Pieper kreskis en Dörnholthausen, parto de la urbo Sundern (Saŭerlando, Germanujo). De 1965 ĝis 1968 jaro li absolvis sian instruon kiel kuiristo en Alsfeld; de 1968 ĝis 1970 li armeanstataŭe servis en la "Ludwig-Gutmann-Haus", speciala kliniko por paraplegiuloj en Hajdelbergo, Germanujo.

Werner Pieper havas eldonejon en Löhrbach, fondita en 1971 en Hajdelbergo sub la nomo de "Die Grüne Kraft" ("La Verda Forto"), ĝi en la 1980-aj jaroj konatiĝis sub la nomo de "MedienXperimente" ("Eksperimentoj pri amaskomunikiloj") kaj nuntempe nomiĝas "Werner Pieper & The Grüne Kraft" ("Werner Pieper kaj La Verda Forto", kun la angla artikolo "The", ĉar li ŝatas la anglan lingvon).

En la eldonejo de Werner Pieper aperas eldonaĵoj pri natura nutraĵo, indianoj ktp., ankaŭ germanaj tradukoj de aŭtoroj kiel Timothy Leary kaj Terence McKenna. Ankaŭ aperas aro da libroj pri LSD, MDMA, psilocibino kaj aliaj fungosubstancoj, psikoaktivaj kaktoj kaj aliaj psikoaktivaĵoj en lia "Edition Rauschkunde" ("eldonaĵaro ebrioscienco").

Plua fokuso de la eldonejo estas libroj pri temoj, kiuj apenaŭ eldonatas en grandaj eldonejoj, ekzemple la "Scheißbuch", (libro de fekaĵoj), kiu eĉ prezentiĝis en elsendaĵo de Jürgen von der Lippe en la televido.

La eldonaĵoj estas germanlingvaj. Nur la plurlingva drogvortaro ("Mehrsprachiges Drogenwörterbuch") de Gereon Janzing enhavas ankaŭ Esperanton, krome la germanan, anglan, portugalan, hispanan, francan, italan kaj rusan lingvojn.