Waterloo (memorejo 1815)
Waterloo | |||
---|---|---|---|
milita muzeo | |||
Lando | Belgio vd | ||
Situo | Braine-l'Alleud | ||
Koordinatoj | 50° 40′ 47″ N, 4° 24′ 15″ O (mapo)50.6797361111114.4041444444444Koordinatoj: 50° 40′ 47″ N, 4° 24′ 15″ O (mapo) | ||
| |||
La Waterloo-memorejo 1815 estas muzeo pri la batalo de Waterloo en la Belga municipo en Braine-l'Alleud. La muzeo malfermis siajn pordojn la 22-a de majo 2015, plurajn semajnojn antaŭ la ducentjara memorceremonio de la batalo de Waterloo. Tra la muzeo la vizitanto ankaŭ havas aliron al la monteto kun la leono de Waterloo, la bieno de Hougoumont kaj la panoramo de la batalo de Waterloo.
La muzea konstruaĵo estis konstruita subtere por ne ĝeni la historian batalkampon. En tiu kunteksto, la regiona registaro aĉetis nombron de konstruaĵoj en la najbareco de la muzeo por konservi plej eble multe la originan pejzaĝon. La antaŭa vizitanto-centro estis malkonstruita kaj la muzeo estis anstataŭigita de nova konstruaĵo.
Kolekto[redakti | redakti fonton]
La 1815m² granda ekspoziciejo montras pere de dioramo ankaŭ la okazaĵojn kiuj kondukis al la batalo, ĝiaj partoprenantoj kaj la sekvojn kiujn ĝi havis por Eŭropo post la venko de la duko de Wellington sur Napoleono Bonaparte.
Filmprojekcio sur tridimensia kaj 25 m larĝa panorama ekrano elvokas la batalon.
Galerio[redakti | redakti fonton]
-
Kelkaj el la ekspoziciaĵoj.
-
Marŝalo Jean-de-Dieu Soult kaj generalo Henri Gatien Bertrand
-
La franca kavalerio sub la gvidado de marŝalo Michel Ney en la panoramejo.