El Vikipedio, la libera enciklopedio
Waltenheim-sur-Zorn (jen france, origine germane kaj alemane Waltenheim an der Zorn, prononco [VALtnhajm an der Tsorn], alemane ankaŭ koncizigita Wàltene) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Bas-Rhin, en la historia kultura regiono regiono Alzaco kaj la nuna administra regiono Grand Est ("Granda Oriento"), kaj evidente troveblas borde de la rivero Zorn. Fine de 2021 en la komunumo vivis 664 loĝantoj.