Virino de Haraldskær

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La virino de Haraldskær

La virino de Haraldskær estas neolitika marĉomumio, kiu estis trovita en 1835 proksime al la bieno Haraldskær, sude de Jelling in Jutlando (Danio) en la marĉo de Juthe.

Trovo[redakti | redakti fonton]

La 20-an de oktobro 1835 laboristoj elfosante fosaĵon malkovris la kadavron. La bone konservita korpo estis fiksita de lignaj hokoj ĉe la genuoj kaj kubutoj en la torfo. Dikaj branĉoj super brusto kaj ventro estis ankaŭ fiksitaj de hokoj. La kapo de la virino direktiĝos orienten kun la vizaĝo supre. Post forprenu de ĉiuj hokoj la kadavro kaj vestaĵrestaĵoj estis forprenitaj. La vestaĵoj estis teksitaj el lano kaj ornamitaj per enteksado de pli malhelaj fadenoj kaj aldonitaj franĝoj. La spranga harreto, nomita nuntempe la kapvestaĵo de la marĉomumio, estis tamen nur menciita pli poste kiel parto de la trovaĵo de Haraldskær.

Unuaj supozoj[redakti | redakti fonton]

La preĝejo Sankta Nicolai en Vejle

Post la malkovro de la marĉomumio supozo estiĝis pri ties identeco. Oni supozis, ke ŝi estis la norvega reĝino Gunhild, kiu estis la edzino de Eriko la 1-a dum la 10-a jarcento. La Jomsvikinga sagao rakontas, ke la dana reĝo Haraldo la 1-a mortigis Gunhild-on kaj dronigis ŝin en la marĉo. Subtenis tian supozon la fakto, ke la virino estis riĉe vestita kaj ke la trovejo jam de praaj tempoj nomiĝis Gunnelsmose, t.e. la marĉo de Gunhild. La bieno Haraldskær estis ŝajne fondita de Haraldo, kaj ĝi situas proksime al la malnova dana reĝejo en Jelling. La kredo, ke oni trovis la kadavron de la reĝino Gunhild estis tiom populara, ke la dana reĝo Frederiko la 6-a mem donacis la kverkan ĉerkon, en kiu kuŝas ankoraŭ nuntempe la virino de Haraldskær en la preĝejo Sankta Nicolai en Vejle.

Juna studento, la poste fama arkeologo J. J. A. Worsaae, kontraŭis tiun supozon. Laŭ li, temis pri trovaĵo el la ferepoko. Estiĝis granda diskuto. Nur la 1977-a kontrolo per la metodo karbono 14, pravigis la supozon de Worsaae, indikinte, ke la kadavro datis de 500 a.K..

Esplorrezultoj[redakti | redakti fonton]

La bieno Haraldskær en la jaro 1857

Pro la anaerobaj kondiĉoj ĉe la trovejo la konservado de la mortinto estis escepta. La haŭto kaj la longaj haroj havas la tipan brunan koloron de marĉomumioj. Ĉiuj dentoj ĉeestas. Ekzistas ne nur la kompleta skeleto, sed ankaŭ la internaj organoj. Post la sekiĝo la virino de Haraldskær estas nuntempe ĉ. 158 cm alta. La haŭto estas tre malglata kaj sulkeca, kio signifas, ke la vrino estis dumvive sufiĉe dika, kion indikas ankaŭ la bone konservitaj mamoj. Oni supozas, ke ŝi estis ĉirkaŭ 50-jaraĝa kiam ŝi mortis.

En la jaro 2000 oni denove ekzamenis la virinon de Haraldskær. La stomakenhavo konsistis el neŝelita milio kaj rubusberoj. Ĉe la kolo troviĝis premspuroj de ŝnuro, kiuj eble indikas, ke la virino estis strangolita aŭ pendumita. Povas esti, ke ŝi estis viktimo de rita mortigo, kion subtenas la fakto, ke ŝi estis enmarĉigita anstataŭ bruligita kiel kutime.

La virino de Haraldskær en la literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jens Christian Hostrup, amiko de Worsaaes, uzis la disputon pri la identeco de la virino de Haraldskær, kiel bazo por sia teatraĵo Ein Spatz im Kranichtanz (pasero en gruodanco).
  • Steen Steensen Blicher pro la trovaĵo de la marĉomumio, verkis en 1841 sian poemon Dronning Gunhild (reĝino Gunhild).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Peter Vilhelm Glob: Die Schläfer im Moor. Winkler, München 1966
  • Miranda Aldhouse Green: Menschenopfer - Ritualmord von der Eisenzeit bis zum Ende der Antike. Magnus Verlag. Essen 2003. ISBN 3-88400-009-8
  • Wijnand van der Sanden: Mumien aus dem Moor - Die vor- und frühgeschichtlichen Moorleichen aus Nordwesteuropa. Drents Museum / Batavian Lion International. Amsterdam 1996. ISBN 90-6707-416-0
  • Bodies of the Bogs: Haraldskaer Woman , Archaeology, Archaeological Institute of America, December 10, 1997

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 55° 42′ 10″ N 9° 26′ 22″ O / 55.70278 °N, 9.43944 °O / 55.70278; 9.43944 (mapo)