Vilmos Manninger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilmos Manninger
Persona informo
Naskiĝo 30-an de septembro 1876 (1876-09-30)
en Sopron
Morto 2-an de majo 1945 (1945-05-02) (68-jaraĝa)
en Sopron
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Gusztáv Adolf Manninger
Okupo
Okupo kuracisto • kirurgo • historiisto de medicino
vdr

Vilmos Manninger [vilmoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Manninger Vilmos estis hungara kuracisto, profesoro, o. Lia frato estis Gusztáv Adolf Manninger (1880-1954).

Vilmos Manninger [1] naskiĝis la 30-an de septembro 1876 en Sopron. Li mortis la 2-an de majo 1945 en Sopron.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Vilmos Manninger akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1898. Li eklaboris en hospitalo en Budapeŝto en 1902, post 5 jaroj li estis nomumita ĉefkuracisto kaj privata profesoro. En 1926 li atingis la rangon eksterordinara profesoro, tiutempe li laboris en instituto. Inter 1936 kaj 1941 li havis postenon en ministerio pri enlandaj aferoj, en 1937 li iĝis titulara publika eksterordinara profesoro. Li multe okupiĝis pri la kanceroj. Li redaktis periodaĵon pri kirurgio inter 1913–1936.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az antiseptikus és aseptikus orvoslásmódok története (1903, germane: 1904)
  • A sebészet tankönyve (Lernolibro de la kirurgio, 3 volumoj), (1910–1913) - kun Tibor Verebélÿ
  • Onomatologia medica, orvosi neves könyv (1907)
  • A tüdő- és mellkassebészet néhány fontosabb kérdéséről (1913)
  • A sebészet diadalútja (1938)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • strato en Sopron (sen persona nomo, ĉar la strato memorigas pri la plena familio Manninger)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.