Saltu al enhavo

Villa Aurelia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villa Aurelia

LandoItalio
RegionoLecco
SituoLierna
- koordinatoj45° 57′ 45″ N, 9° 18′ 4″ O (mapo)45.9626333822699.3012269535506Koordinatoj: 45° 57′ 45″ N, 9° 18′ 4″ O (mapo)

Villa Aurelia (Italio)
Villa Aurelia (Italio)
DEC
Lokigo de Italio en mondo
Map
Villa Aurelia
Vikimedia Komunejo:  Villa Aurelia (Lierna) [+]
vdr

Villa Aurelia estas historia secesieca domego en la vilaĝo Lierna ĉe Lago de Como, ĉe la limo kun Varenna kaj vidalvide de la loĝloko Bellagio sur duoninsulo aliflanke de laga branĉo. Villa Aurelia ankaŭ estas konata kiel Villa Besana laŭ la nomo de ĝia arkitekto, kiu konstruis ĝin en 1921.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Vilao Aurelia havas rektangulan planon, kun la fasado turniĝanta al la lago kie eblas vidi elementojn eklektikajn kaj memorigajn pri Secesio kun turoj, terasoj kaj verandoj ligitaj al la ĉefparto markita per ununuraj kaj blindaj fenestroj. La terakoto dominas anstataŭe sur la fronto turniĝanta al la strato. La interno de la vilao enhavas diversajn elementojn de Secesio, forĝita fero kaj altvalora arta vitralo.

La vilao, en stilo Art Nouveau kun mezepokaj elementoj, kiuj karakterizas la proksiman Kastelon kaj la tutan historian vilaĝon Lierna, havas senbridan eklektikan stilon. La liberecaj elementoj interplektiĝas kun la mezepoka aranĝo kun intensa interkovro kaj kromataj kontrastoj.

Parko[redakti | redakti fonton]

La vilao estas ĉirkaŭita de granda parko kaj laŭ la lago estas du ŝtonaj dokoj. La ĝardeno malfermiĝas post la pordego kaj, konstruita en la sama eklektika stilo de la vilao, havas variaĵojn kiuj igas ĝin botanika ĝardeno, kelkaj arboj estas tre maloftaj, akompanante la piedirajn vojojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aurelio Goretti, Lierna. Un paese tra lago e monti [Liena - pejzaĝo inter lago kaj montoj], 2001