Vilaĝo de Popeye

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la vilaĝo superrigarde

La Vilaĝo de Popeye [POPaj], angle Popeye Village, ankaŭ konata kiel vilago Sweethaven, estas speciale konstruita filma vilaĝo kiu estis konvertita en malgrandan altiran amuzparkon, konsistante el kolekto de rustikaj kaj difektitaj lignaj konstruaĵoj. Ĝi situas ĉe Prajjet Bay (malte, "Ankra golfeto", 3 kilometrojn de la vilaĝkerno de Mellieħa en la medititeranea insulo Malto.

Ĝi estis konstruita kiel filmaro por la produktado de la muzika komedia filmo Popeye de 1980, produktita fare de Paramount Pictures kaj Walt Disney Productions kun la ĉefaj aktoroj Robin Williams (en la rolo de Popeye la maristo) kaj Shelley Duvall (kiel lia amikino). La vilaĝo estas malferma al la publiko kiel subĉiela muzeo kaj ĉemara feriejo.

Galerio[redakti | redakti fonton]