Vilaĝa muzeo de Altkirchen
Vilaĝa muzeo de Altkirchen | |
---|---|
muzeo [+] | |
Lando | Germanio |
Federacia lando | Turingio |
Situo | Altkirchen |
La Vilaĝa muzeo de Altkirchen (germane Dorfmuseum Altkirchen) troviĝas en Altkirchen, Am Freibad Nr. 7.
Priskribo[redakti | redakti fonton]
La vilaĝa muzeo inaŭguritis en la 1982-a jaro. La daŭra ekspozicio permesigas superrigardon pri la historio kaj la tradicioj de la regiono.
Kolektoj[redakti | redakti fonton]
Inter la elmontritaj objektoj troviĝas agrokultivadiloj el pluraj jarcentoj, iloj por envilaĝe tipaj laboroj kaj meblaroj. Elstaraĵo estas tradicia kamparana festkostumo kun riĉe ornamita kapoparto (germane: Hormt).
Alian sekcion gastigas la kabineto pri naturaĵoj kun la Mirinda arbo de Görlitz kaj dioramo pri surlokaj kantobirdoj kaj aliaj bestoj. Informtabuloj eksplikas la geologian evoluon de la ĉirkaŭanta montetoza leŭso-lando, la klimaton, la veteron kaj prezentas multon da naturaj monumentoj de la medioj.
Allogegaj estas 26 ŝlifitaj borkernoj el geologiaj tavoloj ĝis 600 m da profundeco el terenoj de la vilaĝo. Kune kun stratigrafia skizo ili klarigas evoluojn dumjarmilionajn de la terglobo.
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2006, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 20
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
Pri la muzeo sur la retpaĝaro urba. Arkivigite je 2014-10-25 per la retarkivo Wayback Machine