Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj/Rasismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rasismo[redakti fonton]

Havenda artikolo; grava temo, bedaŭrinde ĉiam aktuala; ampleksa, multaj bluaj ligiloj, neniu ruĝa.--kani (diskuto) 18:58, 26 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Por[redakti fonton]

  1. Por Por: --kani (diskuto) 19:01, 26 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
  2. Por Por: --Sj1mor (diskuto) 05:25, 27 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ[redakti fonton]

  1. Kontraŭ Kontraŭ: Kvankam fontoj estas menciitaj en la lastaj sekcioj, plejparto de la teksto malhavas referencojn, do ne klaras el kiu fonto devenas la informoj. (kriterio 2). —Supernabla🪰 11:59, 30 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Detenas[redakti fonton]

  1. Sindetena Sindetena:

Komentoj[redakti fonton]

Komento Komento: La kriterio 2, ni ĉiuj scias, tekstas: La informoj prezentitaj estu kontroleblaj en seriozaj fontoj kaj reprezentu la publikigitan scion. Tio ne necese signifas, ke ĉiu duonfrazo devas havi propran piednoton, kaj artikolo nur iĝas konsiderebla por legindeco se ĝi almenaŭ havas 200, 300 piednotojn, sed "estu eble kontroli" la faktojn. Do, se iu uzanto pridubas iun fakton kaj metas al tiu aserto ŝablonon {{mankas fonto}}, tiam necesas serĉi kaj eksplicite noti fonto(j)n. Banalaj faktoj ne bezonas referencojn, do frazo kiel dekoro de la komenco de la teksto pri akvo al "Akvo (etimologie el la latina aqua) estas senkolora[mankas fonto], senodora[mankas fonto] likvaĵo.[mankas fonto]" estus stultumado, eĉ vandalismo. La teksto pri rasismo havas 25 kvalifikitajn entekstajn referencojn (plus la literatura listo, kiu ĉi tie ne kunkalkuleblas), tio estas multo por nia vikipedio (alilingvaj tekstoj havas malpli, ekzemple la eŭskaj kaj litova ĉi tie havas 22 - bone, ili ne pretendas esti legindaj, sed tamen ili ankaŭ ne estas artikolaj ĝermoj). Sed klaras ke teksto pri rasismo pli povus havi dubindajn asertojn kaj kaŝitajn ideologiaĵojn ol tiu pri akvo. Ĉi tie estus jam helpe, se oni notus el kiu alilingva versio oni kiam tradukis tekstoblokojn al la esperanta teksto ... en suba ĉapitro "fontoj" (aŭ, se kun vasta ŝablono, ekzemple {{tradukitaĵo}}, tiam en la diskutpaĝo, por ne tro grafike pezigi la tekston). Konsentite, ke diversaj uzantoj ankoraŭ havas apartajn petojn al la referencoj, iuj volas ke laŭeble ĉiuj gravaj faktoj havu eksteran fonton, aliaj volas ke ili estu komplete tradukataj al Esperanto, kaj estu el diversaj lingvoj, por ne nur provizi fontojn por anglalingvanoj. Tio kompreneble tre altigas la laborkvanton dum kreado de nova tekstobloko. Mi proponas ke la ĉefa verkinto aldonu fontindikon el kiu kiam tradukiĝis teksteroj, ke ĉiuj ankoraŭ reviziu la referencojn, kaj ke krome (ne inflacie) eblas meti al iu aparte dubinda senreferenca aserto ŝablonon {{mankas fonto}}, por tiri la atenton al specife tiu "truo de referenco". ThomasPusch (diskuto) 12:27, 9 maj. 2024 (UTC)[Respondi]