Vikipedio:Peto pri komento/Frua programara ĝisdatigado de la Esperanta Vikipedio
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Resumo: Ĉiusemajne ĵaŭde estas ĝisdatigata programo kiu funkciigas ĉiun Vikipedion. Por testado tamen bonus, se kelkaj Vikipedioj estus ĝisdatigataj iomete pli frue. Estis proponite, ke Esperanta Vikipedio partoprenu tian testadon.
Programo, kiu funkciigas Vikipedion kaj ĝiajn fratajn projektojn (MediaVikio) estas ĝisdatigata ĉiun semajnon en 3 partoj (0a - testaj vikioj en mardo; 2a - nevikipediaj projektoj en merkredo; 3a - Vikipedioj en ĵaŭdo), (teĥnikaj detaloj). Tio estas avantaĝa, ĉar urĝaj teĥnikaj problemoj povas esti kaptitaj jam antaŭ ol ili atingos plejmulton de legantoj / redaktantoj en Vikipedioj. Tamen, tio kreas problemojn por funkcioj, kiuj funkcias nur en Vikipedioj, kiel ekzemple EnhavTradukado.
Tial User:Amire80 (projekta manaĝero de EnhavTradukado, esperantisto) min persone kontaktis kaj proponis, ke Esperanta Vikipedio apartenu al la "grupo 1" en tiu ĝisdatigado, do ĝisdatigata je unu tago pli frue ol nuntempe. Same estis petita kataluna Vikipedio; ĉar niaj Vikipedioj montriĝis taŭgaj lokoj por raportado de teĥnikaj problemoj. Nuntempe okazas teĥnikaj diskutoj en Phabricator.
Pli frua ĝisdatigado estus avantaĝa por testado de la programo. Tamen, por ni tio signifus iometon da risko, ĉar eventualaj teĥnikaj problemoj aperus ĉe ni nur unu tagon post testaj vikioj kaj en la sama tago kiel nevikipediaj projektoj. Tamen, absolute plejparte eventualaj problemoj estas etaj kaj kaze de granda problemo ĝi estas prilaborata tuj kaj la solvo estas rapide disponigata por Vikipedio. Ĝenerale ni do povas sufiĉe bone diri, ke Esperanta Vikipedio prenus saman riskon kiel nun prenas Esperantaj Vikilibroj, Vikicitaro, kaj aliaj. Aldone, nian Vikipedion uzadus ankaŭ evoluigistoj, kiuj kontrolus ĉu aperas problemoj (kaj do eventuale povus kapti aliajn problemojn, kiel ekz. malfunkciantaj Aldonaĵoj aŭ skriptoj).
Se en ajna momento kaj pro ajna kialo ni eksentus malbone pro frua ĝisdatigado, ni povas denove starigi peton pri komento kaj per komunuma decido peti kutiman ĝisdatigadon. La elekto dependas de ni.
Do, mia demando estas: Ĉu Esperanta Vikipedio estus ĝisdatigata je unu tago pli frue ol kutime?
--KuboF (diskuto) 17:59, 8 Okt. 2015 (UTC)
Por[redakti fonton]
(bonvolu memori, ke tio ĉi estas precipe 'diskutado'! aliĝante ĉi tien vi helpas al bona superrigardo, sed fina decido dependos de argumentoj)
- La riskon mi konsideras sufiĉe malgranda kaj avantaĝo (por ĉiu-vikipedia ekosistemo) estus granda. Tamen, se evoluigistoj volas nian helpon pri testado, mi firme petus efektivigon de nia nia antaŭa peto pri komento pri x-anstataŭado, kiu nuntempe ŝvebas ie en aero sen aktiva prizorgado. --KuboF (diskuto) 18:12, 8 Okt. 2015 (UTC)
- Mi komprenas la intereson sed oni povas timi perturbojn tamen laŭ mi estus utila por nia vikipedio, niaj petoj (ekzemple Anstataŭigo de x-konvertado) estos eble pli bone konsiderataj.--pino (diskuto) 07:31, 10 Okt. 2015 (UTC)
Kontraŭ[redakti fonton]
(bonvolu memori, ke tio ĉi estas precipe 'diskutado'! aliĝante ĉi tien vi helpas al bona superrigardo, sed fina decido dependos de argumentoj)
- Ĉe ŝanĝado de kiu ajn programo foje aperas eraroj. Se tio okazas en lingva sekcio, kiun redaktas pluraj personoj, la eraro estos rimarkita kaj detale priskribita sufiĉe rapide. Sed Vikipedion en Esperanto dume redaktas malmultaj personoj, kaj pro tio traktado de eraro povas esti malrapida. Jes, mi rimarkis, ke programistoj de la Fondaĵo Vikimedio speciale atentos tiujn lingvajn sekciojn, per kiuj oni elprovados novajn programarajn versiojn; tamen ne ĉiuj eraroj estos okulfrapaj por personoj kiuj ne povas legi en Esperanto. Gamliel Fiŝkin 03:10, 21 Okt. 2015 (UTC)
Diskuto[redakti fonton]
Rezulto[redakti fonton]
Intereso de la komunumo estis tro malgranda por decidi aferon de tia graveco; rezulte mi fermas la Peton pri komenton. Se vi volas pludiskuti la temon, bonvolu uzi diskutpaĝon aŭ Diskutejon. --KuboF (diskuto) 20:07, 6 Feb. 2016 (UTC)
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.