Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2017/12

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diversejo[redakti fonton]

Invitation to Blocking tools consultation[redakti fonton]

Hello all,

The Wikimedia Foundation's Anti-Harassment Tools team invites all Wikimedians to discuss new blocking tools and improvements to existing blocking tools in December 2017 for development work in early 2018.

How can you help?

  1. Share your ideas on the discussion page or send an email to the Anti-Harassment Tools team.
  2. Spread the word that the consultation is happening; this is an important discussion for making decisions about improving the blocking tools.
  3. Help with translation.
  4. If you know of previous discussions about blocking tools that happened on your wiki, share the links.

We are looking forward to learning your ideas.

For the Anti-Harassment Tools team SPoore (WMF), Community Advocate, Community health initiative (talk) 23:23, 7 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

Call for Wikimania 2018 Scholarships[redakti fonton]

Hi all,

We wanted to inform you that scholarship applications for Wikimania 2018 which is being held in Cape Town, South Africa on July 18–22, 2018 are now being accepted. Applications are open until Monday, 22 January 2018 23:59 UTC.

Applicants will be able to apply for a partial or full scholarship. A full scholarship will cover the cost of an individual's round-trip travel, shared accommodation, and conference registration fees as arranged by the Wikimedia Foundation. A partial scholarship will cover conference registration fees and shared accommodation. Applicants will be rated using a pre-determined selection process and selection criteria established by the Scholarship Committee and the Wikimedia Foundation, who will determine which applications are successful. To learn more about Wikimania 2018 scholarships, please visit: wm2018:Scholarships.

To apply for a scholarship, fill out the multi-language application form on: https://scholarships.wikimedia.org/apply

It is highly recommended that applicants review all the material on the Scholarships page and the associated FAQ before submitting an application. If you have any questions, please contact: wikimania-scholarships at wikimedia.org or leave a message at: wm2018:Talk:Scholarships. Please help us spread the word and translate pages!

Best regards, David Richfield and Martin Rulsch for the Scholarship Committee 19:24, 20 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

User group for Military Historians[redakti fonton]

Greetings,

"Military history" is one of the most important subjects when speak of sum of all human knowledge. To support contributors interested in the area over various language Wikipedias, we intend to form a user group. It also provides a platform to share the best practices between military historians, and various military related projects on Wikipedias. An initial discussion was has been done between the coordinators and members of WikiProject Military History on English Wikipedia. Now this discussion has been taken to Meta-Wiki. Contributors intrested in the area of military history are requested to share their feedback and give suggestions at Talk:Discussion to incubate a user group for Wikipedia Military Historians.

MediaWiki message delivery (diskuto) 10:46, 21 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

Kristnasko[redakti fonton]

Ĝojan Kristnaskon kaj bonan novjaron! Koracio (diskuto) 11:36, 23 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

Haleluja! --Dominik (diskuto) 12:16, 23 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

Vikio Amas ZEOjn: Helpo serĉata[redakti fonton]

senframa
senframa

Salutegon! Mi emas kunorganizi konkurson pri ZEOj. Mi jam kreis en Commons la paĝon Commons:Wiki Loves ZEOs 2018 pri la konkurso kaj nun prilaboras stipendiopeton (Grants:Project/Rapid/ELiSo/Vikio Amas ZEOjn). Ĝis nun mi laboris sola, sed mi bezonas nun pliajn manojn. Ĉu iu interesiĝas pri kunhelpi? Mi listigas la farendaĵojn:

  • Traduki la paĝon pri la konkurso

La paĝo Commons:Wiki Loves ZEOs 2018 enhavas la dokumentadon de la konkurso pri kio ĝi estas kaj kiel partopreni. La konkurso celas ĉefe Esperantujanon sed ne ekzistas baro por partoprenontoj ekster Esperantujo. Por tio ni bezonas traduki la tekstojn de la paĝo al naciaj lingvoj. Ju pli da lingvoj des pli facile atingi partoprenantojn.

  • Juĝistoj

Ĉu vi fakas pri fotado? Ni bezonas teamojn el minumume 3 juĝistoj por elekti la gajnontojn.

Krei en la tabulojn novan kolonon kaj aldoni la kodon de la ZEO. Ĉi tio estas arbitra, ĉar ĝis nun ne ekzistas kompleta listo de ZEOj aŭ oficiala kodlisto. La ŝablono estas landokodo-numero (Ekzemple gr por Grekio kaj 001 por la unua ZEO en la listo, tiel gr-002 estas la dua ZEO de la listo de ZEOj en Grekio).

Kion da partoprenantoj ni atendas? Kiom da fotoj ni esperas atingi? Kaj ĉefe revizii la kostojn de la konkurso.

La konkurso okazigos dum aŭgusto kaj daŭros la tutan monaton. Tiel eblos konigi ĝin dum la UK de Lisbono. Ĉu iu pretas helpi? -Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 15:52, 4 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

Mi ja partoprenus kaj povas helpi tradukante. ~nmaia d 13:51, 5 dec. 2017 (UTC)[Respondi]
Bonege, mi dankas. Mi povas iri al la paĝo en Commons kaj redakti. Vi povas aldoni vian lingvon en la ŝablono, aldonu |pt= kaj tie vian tradukon. --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 15:41, 9 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

Lingvejo[redakti fonton]

Forigo de inaj kategorioj[redakti fonton]

Mi rimarkis ke lastatempe Uzanto:Robin van der Vliet insiste malplenigas kaj proponas al tuja forigado inajn kategoriojn kiel Kategorio:Poetinoj, Kategorio:Virinaj leĝfaristoj ktp. Fakte temas pri amasa nediskutita ŝanĝo. Pro tio mi havas unu demandon kaj unu rimarkon.

1. Ĉu tio havas sencon? Tiuj kategorioj estas akceptitaj kaj vaste uzataj en ĉiuj aliaj vikioj, ekzemple en:Category:Women poets.

2. Oni povas proponi al tuja forigado kategorion se ĝi estas malplena, do ne uzata. Sed li mem malplenigas ilin, do tiu regulo ne aplikeblas ĉi-kaze. Se li opinias ke tiuj kategorioj estas troaj, kial li simple ne proponos ilian forigadon en la respektivaj diskutpaĝoj kaj ĉi tie?--RG72 (diskuto) 06:59, 29 mar. 2017 (UTC)[Respondi]

Mi forigis ĉiujn inajn kategoriojn, ĉar ili kontraŭas la regulojn pri kategorioj. Unu el la kategorioj eĉ estas la ekzemplo de tiu regulo. La regulo estis kreita post la diskutoj Helpo-Diskuto:Kategorio#La.C5.ADseksaj_kategorioj kaj Vikipedio:Baloto_pri_ge-_kaj_-in#Neseksdistinga. Plejparte da kategorioj estis kreitaj fare de Uzanto:Ariadne kiam tiu regulo jam ekzistis. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 07:41, 29 mar. 2017 (UTC)[Respondi]
Plejparte da artikoloj (ekzemplo) eĉ jam estis proponitaj por forigo en 2013, sed neniu ion faris tiam. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 07:49, 29 mar. 2017 (UTC)[Respondi]

Do eble estus pli bone proponi ilin al la forigado ĉi tie, ĉu?--RG72 (diskuto) 08:54, 29 mar. 2017 (UTC)[Respondi]

> Forigo de inaj kategorioj
Bona ideo! Taylor 49 (diskuto) 11:36, 29 mar. 2017 (UTC) kaj --Crosstor (diskuto) 12:28, 29 mar. 2017 (UTC)[Respondi]
Necesas profunda diskuto. Ekz. Kategorio:Virinoj kaj kategorio:Reĝinoj ne estas forgindaj.--Salatonbv (diskuto) 06:02, 30 mar. 2017 (UTC)[Respondi]
Kategorio:Virinoj estas preskaŭ superflua, kategorio:Reĝinoj estas traredaktota, la ceteraj kat. forigindaj.--Crosstor (diskuto) 07:26, 30 mar. 2017 (UTC)[Respondi]
> Necesas profunda diskuto.
Jes ja ... jen ni havas gxin ĉi tie.
> Ekz. Kategorio:Virinoj kaj kategorio:Reĝinoj ne estas forgindaj
Sufiĉas kategorigi personojn laux ilia agado. Ne necesas kategorigi laux kaco-malkaco-statuso. Ankaux Kategorio:Virinoj kaj kategorio:Reĝinoj estas forigendaj. Taylor 49 (diskuto) 10:21, 30 mar. 2017 (UTC)[Respondi]
Krom la fakto ke multaj aliaj vikipedioj havas tiajn kategoriojn, mi pensas ke Kategorio:Virinoj estas necesa ĉar oni povas uzi ĝin por virinaj rilataĝoj ekz. "Perforto kontraŭ virinoj" kaj "Feminismo" (sed mi konsentas ke la ĥaoso de multaj individoj en la kategorio estu polurinda). Ankaŭ, kategorio:Reĝinoj estas grava ĉar en Esperanto, oni ne povas nomi Elizabeton la 2-an "reĝo". Se oni forigus la reĝinan kategorion (pro politika korekteco aŭ kio ajn), ili ankaŭ devus forigi kategorio:Reĝojn, kaj devus uzi nur Kategorio:Monarkojn. Tio estus problema kaj malrespektus la lingvan tradicion.--Salatonbv (diskuto) 01:00, 31 mar. 2017 (UTC)[Respondi]
> Krom la fakto ke multaj aliaj vikipedioj
Aliaj stultumas do mi stultumu ankaŭ? Aĉa argumento.
> virinaj rilataĝoj ekz. "Perforto kontraŭ virinoj"
Mi ne scias pri iu ajn saĝa kaŭzo por rilati problemon de perforto al "virinoj". Ĉu vi asertas ke neniu alia perforto ekzistas?
> ne povas nomi Elizabeton la 2-an "reĝo"
Kial?
> politika korekteco aŭ kio ajn), ili ankaŭ devus forigi kategorio:Reĝojn, kaj devus uzi nur Kategorio:Monarkojn
Bona ideo. Kategorio:MonarkojKategorio:Rejĝoj sufiĉus.
> Tio estus problema
Lingvo faciligu la vivon. Sed la Germanaj feministoj laŭcele detruadas la Germanan lingvon kaj malfaciligas la lingvouzon kaj vivon en Germanlando. Taylor 49 (diskuto) 10:54, 31 mar. 2017 (UTC)[Respondi]
>@Taylor 49: ne povas nomi Elizabeton la 2-an "reĝo" - Kial?
Ĉar "reĝo" estas vorto de vira radiko en la kutima Esperanto. Prezidanto povas vira aŭ ina. Sed reĝo ĉiam estas vira. E-vikipedio ne estas Riismo aŭ Ido.--Salatonbv (diskuto) 11:43, 31 mar. 2017 (UTC)[Respondi]

Denove pri mia sugesto: el la virinaj kategorioj forigu preskaŭ ĉion (albanaj ministrinoj kaj similaj, sed restu seksatencoj kontraŭ virinoj - aŭ simila, ĉar mi ne rememoras la ĝustan formon).--Crosstor (diskuto) 12:08, 31 mar. 2017 (UTC)[Respondi]

@Crosstor: polurado de la kategorioj estas bona ideo.--Salatonbv (diskuto) 12:05, 1 apr. 2017 (UTC)[Respondi]

Mi ĵus konstatis kun malĝojo la forviŝon de dekoj da kategorioj fare de Robin van der Vliet, kiun vi pridiskutas ĉi tie. Kiel RG72 saĝe asertas, ili estis malplenaj... ĉar Robin jam malplenigis ilin antaŭe. Kompreneble, se ĉiuj la aliaj vikipedioj stultumas, ni ne devas sekvi ilin, sed mi ankoraŭ ne scias kial estas tiel klare ke ilia multnombra redaktistaro eraras. Distingo inter seksoj estas absurda en kelkaj ekzemploj, mi konsentas, sed aliajn mi konsideras konvenaj, kaj tute kontraŭas la uzadon de kategorioj kun vireca radiko por ĝenerala uzado. "Sufiĉas kategorii personojn laŭ ilia agado"... laŭ tiu logiko mi supozas ke la sekva paŝo estas forviŝi ĉiun kategoriadon laŭ nacieco aŭ lingvo, ĉu? Oni jam ne povas fari nenion, ĉar la forviŝado jam estas farita. Krom konstati kiom da tempo kaj energio oni dediĉas al malfarado de la laboro de la ceteraj kaj kiom ridinda estas, ekzemple, la kategoriado de "Geo" kiel "Patrina dio" :-) --Fimako (diskuto) 23:08, 21 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

Traduko de greka nomo[redakti fonton]

Saluton! Mi ŝatus krei la paĝon de la fama militisto greka (el Sparto), kies nomo (en la malnovgreka) estis Λύσανδρος (Lúsandros). Kiel nomi ĝin en Esperanto? Ĉu "Lusandroso", plej proksime de la malnovgreka pronunco? Ĉu, "Lisandro", por alsproksimiĝi de la nuntempaj diverslingvaj modernigoj de lia nomo ("Lysander" en la angla kaj la germana, "Lysandre" en la franca, "Lisandro" en la itala, la hispana kaj la portugala, "Lisandre" en la kataluna, ...)? Ĉu alie?

Dankon!
--Theomanou (diskuto) 16:55, 20 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Nomo Lisandro jam estas uzata en iuj artikoloj. --Dominik (diskuto) 17:49, 20 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
Mi konsentas – Lisandro tute bonas. - Moldur (diskuto) 06:10, 21 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
Mi poras Lisandron. --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 03:57, 22 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
Dankon al vi ĉiuj pro via komuna vidpunkto! --Theomanou (diskuto) 12:03, 22 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
Mi tutplene samopinias, sed mi trovis neniun aperon de lia nomo en Esperantlingvaj verkoj, krom en Vikipedio (nur tie kaj tie, ŝajne), kiu ne estas akceptebla fonto. --Theomanou (diskuto) 12:03, 22 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton. Laŭ eseo publikita de Francisko Degoul, kiu baziĝis sur la laboro de Waringhien kaj Wüster, intervokala "s" fariĝas "z" se la najbaraj vokaloj estas sentataj kiel eroj de la sama etimologia radiko. Do, laŭ li la plej taúga traduko estus Lizandro. --Fimako (diskuto) 22:34, 21 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

Kio estas plej bona uzo de Ŝablono:DEFAŬLTORDIGO kun nomoj en alia lingvo, ekzample nomo "Karel Čapek"?

  • DEFAŬLTORDIGO:Čapek, Karel
  • DEFAŬLTORDIGO:Capek, Karel
  • DEFAŬLTORDIGO:Ĉapek, Karel

(Prononco Č=Ĉ) --LiMr (diskuto) 18:04, 10 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

Mi uzus: "DEFAŬLTORDIGO:Capek, Karel" aŭ "DEFAŬLTORDIGO:CZapek, Karel", tiel ke litero "Ĉ" estu ordigita tuj post "C". --Dominik (diskuto) 06:04, 22 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

Teknikejo[redakti fonton]

17:50, 4 dec. 2017 (UTC)

17:58, 11 dec. 2017 (UTC)

15:26, 18 dec. 2017 (UTC)

Zsuzsi Balla[redakti fonton]

Denove aperas en la persona ŝablono surskribo: Estas kontrolendaj ŝanĝoj de... videbla ekz. Zsuzsi Balla.--Crosstor (diskuto) 10:48, 11 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

Administrejo[redakti fonton]

Tiu mis-uzanto metas vandalismajn alilingvajn frazetojn en artikoloj. Oni devus bari la komputilon mem.--kani (diskuto) 10:39, 29 nov. 2017 (UTC)[Respondi]

Mi kontrolis ĉiujn redaktojn de tiu uzanto. Ili ĉiuj estas vandalaĵoj (en diversaj lingvoj, iuj eĉ en Esperanto), kaj mi malfaris ilin ĉiujn. Jes, la uzanto estas barenda. - Sincere, Moldur (diskuto) 15:51, 29 nov. 2017 (UTC)[Respondi]
Alia vandalismo. Eble la sama. El komputilo ‎2c0f:f930:0:3::221. Kvankam li poste faris ion preskaŭ utila (stranga tiu vandalismo el komputilo de esperantisto, el kiu antaŭe oni vandalis nur hispanlingve), la komenco estis nur vandalaĵo. Nepre barenda.--kani (diskuto) 00:45, 3 dec. 2017 (UTC)[Respondi]
Denove aperas vandalismo de 2C0F:F930:0:3:0:0:0:221. Nepre forbarenda. --Dominik (diskuto) 07:18, 5 dec. 2017 (UTC)[Respondi]
Alia tipo de vandalismo estas de vikipediisto ‎2600:8800:3981:7a80:207a:8256:3163:4ff0 kiu de tempo al tempo metas artikolon kun nur unu frazo, ĉiam la sama estis populara usona muzikisto, verkisto, komikulo kaj aktoro. Ne gravas ĉu la koncernato estas aŭ ne muzikisto, verkisto, komikulo kaj aktoro. Foje estas nur aktoro aŭ nur muzikisto, sed li metas ĉion. Ĉar estas anonimo, oni ne povas kontakti lin.--kani (diskuto) 22:12, 13 dec. 2017 (UTC)[Respondi]
Li ĵus metis Faizon Love.--kani (diskuto) 22:13, 13 dec. 2017 (UTC)[Respondi]
Li ĵus metis Jim Nabors.--kani (diskuto) 11:46, 18 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

Ripari ligilon[redakti fonton]

Saluton! Estas ligilo ne plu funkcianta en MediaWiki:Linkshere. Ĉu povas oni ŝanĝi la tekston? Proponas mi, ke ŝanĝu oni la kodon nunan:

Eksteraj iloj: [http://dispenser.homenet.org/~dispenser/cgi-bin/rdcheck.py?lang=eo&page={{FULLPAGENAMEE:$1}} montri nur alidirektilojn]

al

Ekstera ilo: [https://dispenser.info.tm/~dispenser/cgi-bin/rdcheck.py?lang=eo&page={{FULLPAGENAMEE:$1}} montri nur alidirektilojn]

Dankon, —LLarson (dirita & farita) 00:19, 21 nov. 2017 (UTC)[Respondi]

✔ Farite Dankon pro via atentigo kaj propono :-) --Tlustulimu (diskuto) 10:52, 3 dec. 2017 (UTC)[Respondi]