Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/Ŝablonoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablonoj[redakti fonton]

Ŝablonoj por montoj[redakti fonton]

Mi esperas ke iu spertulo sukcesos legi tiun peton kaj eble eĉ favore respondos. Jen: mi aldonis kelkajn informojn al Kilimanĝaro-artikolo kaj vidis en la anglalingva paĝo ŝablonon por montoj, mi provis kopii, sed tio ne funkcias. Ĉu iu scias kial fari por havi la saman ŝablonon en la esperantaj paĝoj? Koran dankon, --Bea 16:18, 27. Jan 2006 (UTC)

Mi ĵus kuraĝis nomi min tiu spertulo kaj helpi al Bea krei la Monto-ŝablonon. Mi faris kopiante kaj adaptante laŭ la franca ŝablono "Montagnes", ĉar la angla ŝablono por tio ĉi estis jam trokomplikita. Sufiĉis krei novan artikolon en la ŝablona nomspaco ĉi tie, kopii en ĝin la francan ŝablonon, ŝanĝi la tekstojn kaj ankoraŭ venki unu problemeton pri la enmetado de la geografiaj koordinatoj (nun mi konsultinte la manualon ĉe meta.wikipedia.org solvis la aferon tiel, ke oni en tiu parametro devas antaŭmeti ties nomon, do "koord="). Mi jam instalis tiun ŝablonon ĉe Kilimanĝaro kaj krome ankaŭ ĉe Everesto. Ambaŭ artikoloj nun jam vere belas, kiel jam Bea sin esprimis ĉe mia diskutpaĝo; kaj mi opinias, ke la dua - ĝisnuna ĝermo pri la plej alta monto de la mondo - povos baldaŭ fariĝi Kunlaboraĵo de la semajno, se vi aliaj voĉdonos por ĝi ;-) Marek "Blahma" BLAHUŠ 22:26, 27. Jan 2006 (UTC)

Ŝablonoj dataro kaj loko[redakti fonton]

Saluton: Mi volas inviti vin uzi la jenajn ŝablonojn {{dataro}}, {{loko|lando|urbo|ViaNomo ViaAntaŭnomo}} Se vi havas admonojn, aŭ ideojn, aŭ kritikojn pri la ŝablonoj [aŭ ne] Bonvolu skribi al mi . Kuartaseo  07:46, 3. Jan 2006 (UTC)


Babelŝablonoj[redakti fonton]

La babelprojekto estas iom vastega kaj ĥaosa kiel la Babelturo. Mi rimarkis ke en la franclingva vikipedio oni kreis superŝablonojn el kiuj oni povas krei apartajn ŝablonojn, kio multe simpligas la laboron. Cetere ĉar temas pri multlingveco evidente ni multe gajnus prunti el la jam farita laboro en la aliaj lingvoj por krei ĉiujn bezonatajn ŝablonojn. Mi do ĵus kreis la ŝablonojn Babela lingvaro (prove ekuzita en Vikipedio:Babel/eo) kiu entenas

Ĉi tiu ŝablonaro estas aplikenda al ĉiuj aliaj lingvoj.

Antaŭdankas por la kunlaboremo Arno Lagrange  14:01, 3. Jan 2006 (UTC)

Kara Arno,
Ĉiuj ŝablonaroj estas nun faritaj
Jmfayard 11:43, 4. Jan 2006 (UTC)

Mi ankaŭ faris ĉiujn babelajn ŝablonojn por tiuj lingvoj :

Babel nun funkcias por la 30 pli grandaj lingvoj de Vikipedio

Jmfayard 14:15, 4. Jan 2006 (UTC) Gratulas Arno Lagrange  21:59, 6. Jan 2006 (UTC) Tamen ŝajnas ke ne ĉiuj ŝablonoj estis kreitaj en la nomitaj lingvoj (precipe la * kaj 4 -ŝablonoj. ) Arno Lagrange  12:04, 7. Jan 2006 (UTC)

Saluton! Ĉu eblas distingigi la nivelojn 1, 2 kaj 3 per diversaj koloroj? Mi proponas la nunan koloron por nivelo 3, flavan por nivelo 2 kaj oranĝan por nivelo 1. Sed mi ne scias, kiel oni adaptas ŝablonon. --Tlustulimu 12:05, 26. Jan 2006 (UTC)

Kara Tlustulimu ! mi ankaŭ ekpensis pri tio sed konformiĝis al tio kion oni faras en alilingvaj vikipedioj kie distingitaj estas nur Denaska (Verde) Preskaŭ-denaska(verdblue) 3-2-1-Nivelo(blue) Nescio(0 rozkolore). Eble pli bone estas konservi tiun kutimon por ke vizitantoj ne perdiĝu, aŭ ni lanĉu evoluigon kaj aliaj eble imitos nin. Ŝanĝi la kolorojn oni facile povus fari : ie aperas en la praŝablono fona coloro (backcolor) kion oni sekvigu de la cifereca kodo de la koloro. Arno Lagrange (Diskuto) 11:46, 29. Jan 2006 (UTC)

Ŝablono BabelLoko[redakti fonton]

Mi kreis superŝablonon BabelLoko kiu entenas kaj la ŝablonon Babel kaj la ŝablonon loko. Klarigojn pri kiel uzi ĝin vi trovos en la paĝo mem. Bv provi uzi ĝin. Arno Lagrange  16:08, 7. Jan 2006 (UTC)

Saluton Arno, mi vidis en la germana vikipedio, ke tie la ekvivalento de la ĉi tiea ŝablono ankaŭ enmetas la lokajn informojn en la tabeleton kun la blazonoj de la lando, regiono kaj loko. Ĉu eblus similaĵo ĉi tie? --Tlustulimu 14:02, 29. Jan 2006 (UTC)

Ŝablono LigoElstara[redakti fonton]

Bonvolu ekkoni la ŝablonon LigoElstara uzenda por ligi al elstaraj alilingvaj artikoloj. Klarigojn pri kiel uzi ĝin vi legos en la paĝo mem. Ekzemplojn de uzo bonvolu rigardi ĉe esperanto kaj Arthur RIMBAUD. Arno Lagrange  11:53, 7. Jan 2006 (UTC)

Ŝablono Projektoj:Commons[redakti fonton]

Tiu ĉi ŝablono tekstas "Commons proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso". Ĉu iu povas ŝanĝi "multimedia" al "plurmedia"? --Zmitro 13:22, 27. Dec 2007 (UTC)

Ŝablono pri filmoj[redakti fonton]

Cele de krei ŝablonon en la artikoloj pri filmoj kiel estas en wiki-en aŭ wiki-de (ekz en:The Lord of the Rings: The Fellowship of the Ring (film)de:Der Herr der Ringe: Die Gefährten (Film)), bonvolu helpi precize traduki kelkajn vortojn pri kino kaj film-farado! Dankon!

* Original title = Originala titolo
* Esperanto title = Esperanta titolo (aŭ Titolo en esperanto)
* Country = Lando (nur tiel, ĉar malfacilas diri pri kiu lando temas - plej multaj filmoj nun estas internaciaj)
* Language = Originala lingvo
* Color = Koloreco
* Sound mix = Sonmuntaĵo
* Cast & crew = Rolularo & kreintaro (?) (aŭ Ĉefroluloj, se estas nur kelkaj)
* directed by = Reĝisoro
* Produced by = Produktisto
* Written by = Scenaro (nepre tiel, ĉar tia estas la ĝusta vorto)
* Distributed by = Distribuo
* Released = Aperdato
* Running time = Daŭro
* Budget = Buĝeto (?)
* Box-office = Sukceseco (?)
* Music = Muziko
* Cameraman = Kameraisto
* Starring = (Ĉef)roluloj (ĉef- se estas nur kelkaj)

KTP.... --Internaciulo 12:30, 11. Jan 2006 (UTC)

Uzante miajn sciojn kaj vortaron jam iom establitan dum filmaj projekcioj kiujn mi okazadas ĉe junularaj esperanto-renkontiĝoj, mi proponas la tradukojn, kiujn mi enmetis en vian liston supre. Ankaŭ konsultendas Fakterminaro de Kino. Blahma 19:35, 13. Jan 2006 (UTC)

Miaopinie, Running time = Daŭro (la vorto enhavas la ideon de tempo, ekz angle "Duration" estas sinonimo). Pri box-office mi ne scias. Angle, ĝi temas pri la mono prenita en la kinejoj. (ekz Buĝeto 1.000 mil dolaros, Box-office 2.000 mil dolaroj). Box-office donas ideon de populareco, sed laŭ mi, diri populareco de 2.000 mil dolaroj, estas sensenca!. Eble, Kineja enspezo, aŭ simile?. Pri buĝeto, tiu estas laŭvorta traduko, sed tiukaze ĉu ĝi ne signifas la veran elspezon, tamen buĝeto signifas al mi, planitan elspezon. Do, Kosto? (mi skribas kiel anglolingvano, ne kiel kino-spertulo). Le Hibou 19:55, 13. Jan 2006 (UTC)

Dankon pro viaj kontribuoj. Fakte ankaŭ mi ne tiom spertas, nur mi jam scias iomete kion oni uzas (kaj ne nur mi, sed ankaŭ subtekstigantoj de filmoj esperanten ktp.). Via propono pri "daŭro" tute bonas. Tamen pri "box-office" mi volis elekti ion kio ne rekte temos pri mono, ĉar en en:Box office oni skribas, ke ĝi estas mezurata per la nombro de spektintoj per la mono gajnita je biletvendado - do ĉu eble "sukceseco" aŭ io simila? Pri la konkreta signifo de "budget" ĉe filmoj mi fakte preskaŭ nenion scias, ĉar ja tiajn datumojn oni kutime montras nek en subtekstoj, nek en filmafiŝoj. Blahma 20:43, 13. Jan 2006 (UTC)

Mi rimarkas, ke la angla ŝablono "Infobox_Film" ne enhavas la informon "Box-office". Tamen, spite de la artikolo pri "Box Office", mi ankoraŭ pensas ke normale ĝi temas pri mono. Eble, vi bezonas du vicojn - "Kineja enspezo", kaj "Kineja ĉeesto?/?" - la popularecon de filmo oni ne mezuras per dolaroj, ĉar kiu inter "The Sound of Music" (por kiu mi pagis 0,05 GBP eniromonon), aŭ "I, Robot" (por kiu mi pagix 10,50 GBP) estis la pli populara? Le Hibou 03:36, 15. Jan 2006 (UTC)

Du ŝablonoj por Vojaĝo en Esperanto-lando[redakti fonton]

Mi ne komprenas, kial ni havas du ŝablonojn por marki artikolojn, en kiuj oni uzis informojn de la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris KOLKER. Tiuj ŝablonoj estas Ŝablono:Vojaĝo kaj Ŝablono:Vojaĝo2. La tekstoj estas variacioj de la samo, tial se neniu nek kontraŭos nek klarigos la sencon de la duobleco, mi kunigos la ambaŭ ŝablonojn en unu. (Simile mi baldaŭ ŝatus enordigi, verŝajne kun helpo de roboto, ĉiujn la ŝablonojn, kategoriojn, listojn kaj artikolojn pri EdE, pri tio tamen nur poste mi skribos pli.) Blahma 11:04, 17. Jan 2006 (UTC)

Mi demandis de Boris KOLKER retpoŝte pri la afero. Maksim 14:40, 18. Jan 2006 (UTC)
La respondo estas pri tio, ke la unua ŝablono estas por rektaj citaĵoj, kaj la dua - por ĉia uzado. Maksim 07:03, 23. Jan 2006 (UTC)
Mi fakte kreis ambaŭ ŝablonoj. Ŝablono:Vojaĝo estas por artikoloj, kopiitaj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando. Ĝi estas kvazaŭ enciklopedio de Esperantujo kaj enhavas multegon da informoj. Estas tamen artikoloj, kiuj jam ekzistas en Vikipedio kaj mi uzis informojn el la "Vojaĝo" por pliriĉigi ili. Tiam mi uzis Ŝablono:Vojaĝo2. Ankaŭ alia okazo ekzistas: artikolo unue estas kopiita el Vojaĝo kaj ricevas Ŝablono:Vojaĝon. Poste iom prilaboras kaj pligrandigas la artikolon. Do, la ŝablono devus ŝanĝi al Ŝablono:Vojaĝo2. Tiun uzadon mi ellaboris kune kun la aŭtoro - Boris KOLKER. Prefere lasu du ŝablonojn. Marvin 22:06, 28. Jan 2006 (UTC)
Dankon pro la sciigoj al vi ambaŭ. Tamen mi timas, ke ni ne povas resti ĉe tiu ĉi neskribita kaj obskura sistemo. La situacio vere tre similas al tiuj artikoloj, en kiuj oni uzis informojn de EdE. Se oni volas, oni jes ja povas ie en la artikolo (ekz. ĝuste per taŭga ŝablono) marki, ke informoj por tiu artikolo estis ĉerpitaj de tiu konkreta fonto (kvankam ĝenerale jam tio estas iuspeca "escepto", ĉar ja estas la regulo, ke oni neniam subskribas artikolojn de si verkitaj per sia nomo, do normale ankaŭ ne estus kialo fari tiel eĉ se la aŭtora estas tria persono).

Tamen, eĉ se ni konsentas, ke ŝablono estas taŭga maniero por agnoski la devenon de informoj kaj iuspece tiel danki al la malavara provizinto, ni ne povas forgesi, ke Vikipedio estas libera enciklopedio en kiu rajtas ion ajn redakti kaj ŝanĝi. Sekve, el ĝenerala vidpunkto, ĉiu artikolo iam ŝanĝiĝos kaj neniu artikolo estos sama ĝis la finiĝo de la mondo. Pro la sama kialo, oni ĉi tie jam antaŭe konsente malaprobis la enmetadon de ligiloj kiel EdE-Z rekte en artikolajn tekstojn, ĉar post kiam iu redaktos la artikolojn, al oni daŭre mise ŝajnos, ke ĝi estas la originalo prenita de la enciklopedio. Ĝuste pro tiu ĉi kialo oni anstataŭe inventis ŝablonon Ŝablono:EdE, kiu simple diras, ke foje iu integris iujn informojn de EdE en tiun artikolon.
Simile, pri la Vojaĝo, oni ne povas distingi, ĉu artikolo estas la preciza versio prenita de la libro, aŭ ĉu oni jam ion ŝanĝis do la artikolo estas nun plu nur derivita de tiu ellibra informo. Estas nome ĉiam alta ŝanco, ke venos nova redaktanto kaj aldonos ion en la artikolon (Redaktu kun kuraĝo). Kiel ŝli sciu, ke ŝli tion rajtas fari nur tiam, se ŝli samtempe ŝanĝos iun ŝablonon al iu alia? Ja tio estas neeblaĵo, devigi homojn priatenti ĉion ĉi.
Ĝenerale, ankaŭ pro la netroa taŭgeco de ajna fontomenciado kiel mi jam supre esprimis ĝin, mi proponas fari maksimume tiel, kiel ni pli-malpli jam faris pri EdE - do havi simple unu ŝablonon, kiu tekstos ion similan al "Tiu ĉi artikolo enhavas informojn prenitajn el la libro Vojaĝo...", kaj punkto fino. Cetere, rimarku, kiel oni faris en la angla vikipedio pri integrado de Encyclopaedia Britannica: Oni nur ie sube rande mencias la originalan paperenciklopedian artikolon inter la referencoj, ĉar ja post iom da tempo pro nehaltebla evoluo de la artikolo ĝi tute ne plu similas al tiu "originala". Jen tio ĉi estas ekzemplo sekvinda. Marek "Blahma" BLAHUŠ 01:12, 29. Jan 2006 (UTC)

Ĉu eblas malgrandigi la diferencojn inter diverslandaj ŝablonoj por urbo(informujo)j?[redakti fonton]

Mi hieraŭ malfruege aranĝis ŝablonon por germanaj urboj {{Urbo de}} surbaze de pola ŝablono: {{Plu}}. Sed tiam informis min Arno Lagrange, ke pli bonus unueca skemo kun esperanto-variabloj kaj ŝablono-nomoj: {{Urbo de}}, {{Urbo fr}}, ... Mi jam rigardis diversajn ŝablonojn por urboj, nome la Usonan, Polan kaj Francan. Kiu emas kunlabori por trovi unuecan skemon, kiu eble eĉ "digestus" la malsamajn administrajn kaj aliajn apartaĵojn de la diveraj landoj? Sed mi nur iom timetas, ke ni tiam devus denove prilabori ĉiujn urboartikolojn, ĉu ne. --Tlustulimu 23:31, 4. Feb 2006 (UTC)

Saluton gekaraj, mi traserĉis la kolekton de ŝablonoj kaj tie trovis ŝablonojn por urboj resp. komunumoj en malmultaj landoj, nome Italio: {{Italia komunumo}}, Nederlando: {{Komunumoj en Nederlando plus}}, Francio: {{Franca komunumo}}, Pollando {{Plu}}, Germanio: {{Urbo de}} kaj Usono: {{Usona urbo}}, {{Usona urbo 2}}. Do eble la ideo de Arno Lagrange plenumeblas aranĝi unuecan skemon. Kion vi pensas? --Tlustulimu 00:27, 5. Feb 2006 (UTC)
Mi volas aldoni komenton pri miaj kontribuoj pri Belgaj komunumoj: antaŭ iom da tempo mi sisteme enmetis artikolojn pri Belgaj provincoj kaj antaŭ ol mi redaktis la komunumajn artikolojn mi komparis la informtabelojn de diversaj lingvoj. Ŝablonoj estis tiam malmultaj. Mi pluredaktis la belgajn komunumojn sen uzi ŝablonojn, sed jes eblas facile transformi la tabelojn al ŝablonoj. Tamen unu rimarko pri la ĝenerala aspekto de la informoj en tabeloj kun du kolumnoj. Mi timas ke sistema uzado de du kolumnoj malfaciligas la aldonadon de valora teksto al la artikoloj (mi preferas unukolumnan tabelon) ĉar precipe sur malpli grandaj ekranoj, la tekstoj emas esti "forpuŝataj" malsupren, sub la tabeloj, do bonvolu konsideri tion. Biciklanto 09:17, 5. Feb 2006 (UTC)
Saluton! Mi samopinias kun la propono de uneca skemo. Sed ĉar la malsamaj landoj havas malsamajn signifajn informoj aŭ malsamajn nomojn por ĉiu kampo, ĉu ne estas iomete malfacila? Aŭ ĉu oni povas uzi ŝablonon kun nedevigaj kampoj? Kaj fine, mi ne komprenas kial du kolumnoj estas problema se la tabelo mezuras saman larĝecon. --Silĉjo 13:06, 5. Feb 2006 (UTC)
Pri la du kolumnoj: eble mi provu klarigi per jena ekzemplo (sed eblas trovi multajn): La itala komunumo Abbiategrasso, tio estas sufiĉe longa nomo, kaj ĝi estas parto de la retejo ("Retpaĝo" sube en la tabelo). En la maldekstra kolumno estas la titolo: "najbaraj komunumoj". Se vi mallarĝigas la fenestron en kiu staras la dukolumna tabelo, tiam la tabelo ne povas esti malpli larĝa ol la suma larĝeco de "komunumoj" plus la longa retadreso. Se la samaj informoj kune troviĝas en unu kolumno, estas eble ankoraŭ pli mallarĝigi la tabelon. Kompreneble ankaŭ ne eblas mallarĝigi la bildojn, sed plej ofte la bildoj estas metitaj en unu kolumno. Biciklanto 17:13, 5. Feb 2006 (UTC)

Saluton gekaraj, mi hodiaŭ hazarde trovis plian ŝablonon, nome por rusiaj urboj: {{Rusia urbo}}. Do nia farendaĵo iom kreskis pro tio. Kiu laŭ vi estus la plej taŭga vicordo de la diversaj enhavoj en la ŝablono? --Tlustulimu 22:24, 6. Feb 2006 (UTC)

Saluton! Mi proponas ŝablono por tutmondaj urboj: {{urbokadro}}. Mi esperas ke mi pensis je ĉio. Tamen oni povas eble ŝangi detalojn, aŭ aldoni eblon elekti la fonkoloro (kvazaŭ la pola ŝablono {{Plu}}). Silĉjo 11:40, 12. Feb 2006 (UTC)
Dankon, Silĉjo, pro via klopodo aranĝi ŝablonon, kiu nun taŭgas por multaj landoj. Nun la priurbaj redaktoroj estas je la vico ekuzi la novan ŝablonon aŭ eble proponi aldonojn resp. plibonigojn. --Tlustulimu 19:08, 10. Mar 2006 (UTC)