Vikipedio:Artikolo de la semajno/2016/34

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Fondaĵo Vikimedio (angle Wikimedia Foundation) estas ne-profit-dona organizaĵo kun sidejo en Usono. Ĝi estis fondita en 2003 kiel la tegmenta organizaĵo de Vikipedio.

Poste ĝi akceptis pliajn projektojn: Vikivortaro, Vikicitaro, Vikilibroj, Vikimedia Komunejo, Vikifontaro, Vikispecioj kaj Vikinovaĵoj. La baza celo estas, en la vortoj de Jimmy Wales, disponigi al ĉiu persono la sumon de homa scio.

Aktuale en 2015, en la Fondaĵo laboras pli ol 280 homojn, kun ĉiujaraj enspezoj pli ol 75 milionoj da dolaroj. Lila Tretikov gvidis la Fondaĵon ĝis marto 2016 kiel ĝia administra direktoro, kvankam la 26an de februaro 2016 ŝi sciigis sian eksiĝon efika 31 marto, kiel rezulto de la kontestata Knowledge Engine projekto de la WMF. Nuntempe, Katherine Maher estas plenuma direktoro post kiam Lila Tretikov eksiĝis, ekde la junio 2016.

Ekzistas la oficiala Esperata uzanto-grupo de Fondaĵo Vikimedio, kiu nomiĝas Esperanto kaj Libera Scio.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Frida Kahlo - Koloniismo - Genĵi monogatari