Saltu al enhavo

Vikipedia diskuto:Administrantoj/Maladministrantigo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nu, eble estas stranga peto de mi, sed tamen kiel fondinto de la tuta esperantlingva vikipedia projekto, mi trovas iom strange, ke oni emas forigi miajn administrajn rajtojn ĉi tie, kvankam mi ne aktivas. Kaj cetere, Brion Vibber eĉ aldonis unikodon al Vikipedio iutempe. Kio fakte estus problemo lasi administantojn kun siaj rajtoj se ili poste decidas reaktiviĝi? Mi ja ege aktivis kaj trovas tion iom insulta, ke oni emas nun forigi kelkajn miajn rajtojn al ĝi, malgraŭ mia granda tiama laboro. --Chuck SMITH (diskuto) 09:10, 13 Feb. 2013 (UTC)

Chuck, mi komprenas vian indignon kaj samtempe mi ne volas komenti subitan decidon de Arno por maladministrantigi malaktivulojn. Tamen, retrorigardante ni povas konstati ke ekde kiam vi fondis Vikipedion, pro kio ni ĉiuj estas ege dankemaj al vi, vi faris tiom multajn agojn postulantajn administrajn rajtojn kiel Pino (elektita komence de ĉi monato). Do venas demando, ĉu vi entute bezonas tiujn rajtojn.
Se estas multaj administrantoj en Vikipedio, aliuloj povas taksi ke ne indas peti la rajtojn, ĉar "tiom da administrantoj sufiĉas", kvankam kelkaj estas malaktivaj dum longa tempo. Precize tiu ĉi argumento estis antaŭnelonge uzita dum kontraŭado de administrantigo. Ĉiuokaze, se oni volas reveni al Vikipedio, oni estas bonvena denove kandidatiĝi, tio daŭras nur du semajnojn do ne tre granda problemo. --KuboF (diskuto) 18:46, 19 Feb. 2013 (UTC)

Ĉi tiu paĝo kun la malnovaj tabloj ne funkcias. Mi proponas forigi ĝin. La klarigo estas sufiĉa en la sekcio Vikipedio:Administrantoj#Maladministrantigo.--Salatonbv (diskuto) 19:09, 6 mar. 2017 (UTC)[Respondi]