Vieux Lyon (esperante Olda Liono) estas la mezepoka kaj renesanca kvartalo de Liono. Ĝi situas rande de la rivero Saono, piede de la monteto Fourvière ĉe la dekstra bordo de Saono.
Famaĵo de ĉi kvartalo estas la transstratoj (en la Liona lingvo: Traboule). Tio estas etaj stratoj sub la domoj, kiuj kunligas la aliajn stratojn.