Viatiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Viatiko estas, laŭ PIV, la eŭkaristio, ricevata kiel subteno por la vojo tra la morto.[1] Ĝi estas termino uzata speciale en la Katolika Eklezio por la eŭkaristio (nomita ankaŭ komunio) havigita, kun aŭ sen sanktoleado (nomita ankaŭ lasta unkto), al mortanta persono, kaj tiele ĝi estas parto de la Lastaj Ritoj. Laŭ la kardinalo Javier Lozano Barragán, "La katolika tradicio havigi la eŭkaristion al la mortantoj asekuras ke anstataŭ mortiĝi sole ili mortiĝas kun Kristo kiu promesas al ili eternan vivon."[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] Alirita la 1an de Septembro 2017.
  2. L'Osservatore Romano, la gazeto de Vatikano.