Vere aŭ fantazie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Vere aŭ Fantazie
Vere aŭ Fantazie
Vere aŭ Fantazie
Aŭtoro Claude Piron
Eldonjaro 1989
Urbo Ŝapekoo
Eldoninto Fonto
Paĝoj 207
vdr

Vere aŭ Fantazie estas esperantlingva legolibro, verkita de Claude Piron, taŭga kaj por plua lernado de la lingvo post komenca stadio kaj por "normalaj" legantoj regantaj la lingvon. Temas pri rakontoj el diversaj partoj de la mondo, aranĝitaj por laŭgrade vastigi la vortprovizon. Ĝin produktis la eldonejo Fonto en Ŝapekoo, Brazilo, ekde la 1-a eldono en 1989. En 1997 aperis la nun aktuala, 4-a eldono - la informkesta bildo maldekstre bildigas la librokovrilon de la unua eldono de 1989, la nuna kovrilpaĝa aspekto vidiĝas en la priskribo de la rakontaro en la reta katalogo de la libroservo de UEA, videbla kiel ekstera ligilo.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 En tiu ĉi verko Claude Piron, la fama aŭtoro de Gerda malaperis! kaj Ili kaptis Elzan!, organizas por ni siajn rakontojn el diversaj partoj de la mondo, aranĝitaj por laŭgrade plivastigi la vortprovizon. Perfektaj por facila legado kaj riĉigo de la vortokono en Esperanto en pli ol 200 paĝoj. Se vi volas riĉigi vian Esperantokonon, tiu libro estas por vi! 
— BEL Informas - Numero 21, la 2-an de Oktobro (2013)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]