Veraval

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Veraval
urbo
Administrado
Poŝtkodo 362265
Demografio
Loĝantaro 153 696  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 20° 54′ N, 70° 22′ O (mapo)20.970.37Koordinatoj: 20° 54′ N, 70° 22′ O (mapo) [+]
Alto 0 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Veraval (Guĝarato)
Veraval (Guĝarato)
DEC
Veraval
Veraval
Situo de Veraval
Veraval (Barato)
Veraval (Barato)
DEC
Veraval
Veraval
Situo de Veraval

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Veraval [+]
vdr

Veraval laŭ guĝarata lingvo વેરાવળ, laŭ hindia lingvo वेरावल estas urbego, municipo kaj mara havenurbo en okcidenta Barato, en subŝtato Guĝarato, en distrikto de Somnath, kie ĝi estas sidejo. La urbego havas eksteran parton Somnath.

Fiŝkaptista haveno

Demografio[redakti | redakti fonton]

Veraval havis populacion de 185 797 en 2021 kun legoscio de 62%, iomete pli alta, ol la landa mezumo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Veraval situas laŭ Araba Maro sur la marborda ebenaĵo en suda parto de duoninsulo Katiavaro nur 5 metrojn super la marnivelo. Somnath troviĝas nur 6, iama portugala kolonio Diu 68, Ĝunagad 69, alia havenurbo Porbandar 113, Amreli 118, Raĝkot 160, Bhavnagar 208, Surat 258, Navsari 265, Vapi 270, iama subŝtata ĉefurbo Ahmedabado 327, Mumbajo 335, tutlanda ĉefurbo Delhio 1102, Kolkato 1867 kilometrojn (aere) [1].

Strandaj promenantoj

Historio[redakti | redakti fonton]

Veraval estis fondita en 13-a aŭ 14-a jarcentoj. Iam oni konstruis fortikaĵon ĉe la haveno fare de reĝa familio el Ĝunagad. La haveno longe estis la plej grava havenurbo por la pilgrimantoj al Mekko. Nun ĝi estas nur fiŝkapta haveno, tamen unu el la plej granda en la lando. Marveturaĵoj kaj lignaj fiŝkaptistaj boatoj daŭre estas konstruitaj fare de la fiŝkaptistoj sen uzo de iu ajn moderna teknologio. Dum naskiĝo de Barato en 1947 la loĝantoj voĉdone decidis aparteni al Barato, poste multe da homoj formigris al la alia nova najbara ŝtato Pakistano.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La mara fiŝkapto kaj boatkonstruado ĉiam estis la ĉefindustrio en Veraval. Nature ekzistas ankaŭ prilaborado de fiŝoj, krome ankaŭ aliaj industriaĵoj funkcias pri kemiaĵoj, fadenoj kaj cementoj.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Veraval la oficialaj lingvoj estas la guĝarata kaj la hindia.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Veraval plejparto de la populacio estas hinduoj (ĉirkaŭ 68%), krome muslimoj (iom pli, ol 30%), iomete aliaj religioj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Veraval situas en varma duonarida klimato (laŭ klimata klasifiko de Köppen: BSh. Ĝenerale pluvas inter junio kaj septembro pro la musonoj, en la ceteraj monatoj apenaŭ aŭ neniam pluvas. Jare averaĝe pluvas po 805 mm. La temperaturo varias averaĝe inter 21-32 °C.

Eduko[redakti | redakti fonton]

Menciindas la sanskrita universitato.

Industriaĵo

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al Veraval alvenas fervoja linio el Ĝunagad kaj pluiras al Somnath, kie la linio finiĝas. 3 vojoj alvenas al la havenurbo. La plej proksima flughaveno troviĝas en Diu kaj Raĝkot.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • pluraj preĝejoj, plej ofte hinduaj
  • somera reĝa palaco (nun konvertita en kolegion)
  • ruinoj de la fortikaĵo
  • pordego

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans