Saltu al enhavo

Ventocentralo Huxley Hill

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ventocentralo Huxley Hill (angle Huxley Hill Wind FarmKing Island Wind Farm) estas ventoenergia stacio en insulo King Island, Tasmanio, Aŭstralio, posedata de Hydro Tasmania.

La ventocentralo ekfunkciis en 1998 kaj estis grandigita dufoje. Ĝi havis komence tri ventoturbinojn kun povumo de po 250kW kaj oni almuntis en 2003 du turbinojn de 850kW por produkti 2,5 MW da elektro.

Flubateria deponado[redakti | redakti fonton]

Diagramo de flubaterio

Dum la plilarĝigo en 2003, oni instalis vanadian redoksan flubaterion, entenanta 55.000 litrojn da vanadio-bazita elektrolito (vanadia sulfato). Tio estis la unua apliko de tiutipa baterio en ventocentralo kaj ebligis deponadon de plusa 200kW je kvar horoj (aŭ 400 kW je 2 horoj).

vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]