Velilla de Jiloca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Velilla de Jiloca
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50343
Demografio
Loĝantaro 67  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 16′ N, 1° 36′ U (mapo)41.2745903-1.6039725 [+]
Alto 597 m [+]
Areo 10,404524 km² ( 104 0.4 524 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Velilla de Jiloca (Provinco Zaragozo)
Velilla de Jiloca (Provinco Zaragozo)
DEC
Situo de Velilla de Jiloca
Velilla de Jiloca (Hispanio)
Velilla de Jiloca (Hispanio)
DEC
Situo de Velilla de Jiloca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Velilla de Jiloca [+]
vdr

Velilla de Jiloca [beLIlja deĥiLOka] estas municipo de Hispanio, en la centroriento de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas apuda Calatayud, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Velilla de Jiloca estas municipa teritorio en la centroriento de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas sude de Maluenda.

La loĝloko Velilla de Jiloca mem estas je 92 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 581 msm en la Iberia Sistemo, ĉe la valo de la rivero Jiloca estante la antaŭantaŭlasta loĝloko tie post Paracuellos de Jiloca kaj Maluenda antaŭ la enfluejo de la rivero ĉe Calatayud.

Ĝi estas alirebla laŭ la nacia ŝoseo N-234 kiu venas el Sorio. La plej proksima loĝloko estas Maluenda laŭ tiu ŝoseo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1120 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. Ĝi apartenis al la Komunumo de Domaroj de Calatayud.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Velilla de Jiloca kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 76 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj, migdalarboj, kaj ĉefe ĉerizarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado kun protektita devennomo). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Grava altiraĵo estas la preĝejo kun mudeĥara sonorilturo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]