Saltu al enhavo

Vader (Vaŝingtonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vader
urbo
urbo de Usono [+]

Oficiala nomo: Vader

Ŝtato Usono
Federacia ŝtatoVaŝingtonio
KantonoKantono Lewis

SituoVader
- alteco49 m
- koordinatoj46° 24′ N, 122° 57′ U (mapo)46.401388888889-122.95805555556Koordinatoj: 46° 24′ N, 122° 57′ U (mapo)

Akvokolektejo2,41 km² (241 ha) [+]
Areo0,93 km² (93 ha)

Loĝantaro621 (2010)
Denseco621 loĝ./km²

Municipiĝinta12-a de januaro 1906

HorzonoPST (UTC-8)
- somera tempoPDT (UTC-7)
Poŝtkodo98593
Telefona antaŭkodo360

Vader (Vaŝingtonio) (Tero)
Vader (Vaŝingtonio) (Tero)
Situo de Vader (ruĝa) enkadre de Kantono Lewis, kaj de Kantono Lewis en Vaŝingtonio

Vader (Vaŝingtonio)
Vader (Vaŝingtonio)
DEC
Situo de urbo en Vaŝingtonio

Vader (Usono)
Vader (Usono)
DEC
Situo de urbo en Usono

Map
Vader

En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Vader estas urbo en Kantono Lewis, Vaŝingtonio, Usono. Laŭ la usona censo, en 2010 Vader havis 621 loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Historia kirko (1902) en Vader, Grace Evangelical Church

Vader komence nomiĝis Little Falls kaj municipiĝis tiunome en 1906. La fervoja firmao Northern Pacific ŝanĝis la nomon de la urbo al Sopenah, por eviti konfuziĝon kun alia urbo, Little Falls (Minesoto), kie la fervojo funkciis. La Vader-anoj ne ŝatis la novan nomon, kaj petis ke la parlamento de Vaŝingtonio ŝanĝu ĝin al Toronto. Estiĝis disputoj pri tio, kiujn oni solvis per kompromiso, nomante la urbon Vader laŭ tie loĝanta veterano de la Enlanda milito (kaj enmigrinto el Germanio) Martin Vader. La ŝtata parlamento ŝanĝis la nomon al Vader la 25-an de marto 1913. S-ro Vader poste transloĝiĝis for al Florido.[1] En 2015, iuj Vader-anoj provis per balotado reŝanĝi la nomon al la origina "Little Falls". La propono malsukcesis; 95 voĉdonantoj volis restigi ĝin Vader, dum nur 71 volis ŝanĝi ĝin al Little Falls.[2]

La romanisto Robert Cantwell (1908-1978) naskiĝis en Vader.

En la voĉdonado de 2004, Vader estis la sola municipo en Kantono Lewis, kie John Kerry gajnis kontraŭ George W. Bush.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vader. Washington Place Names database. Tacoma Public Library. Alirita 2009-03-06.
  2. Buhain, Venice. "Vader rejects name change to 'Little Falls'", tdn.com (tagĵurnalo en Longview (Vaŝingtonio)
  • Bazita sur la angla Vikipedio.