Várdomb
Várdomb (vArdomb) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en subregiono de Szekszárd. La nomo signifas: fortikaĵo-monteto.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 10 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.2468/18.6891
- Loĝantaro: 1260
- Poŝtkodo: 7148
- Telefonprefikso: 74
Situo[redakti | redakti fonton]
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Mohács, laŭ fervojo Budapeŝto-Bátaszék. La lasta urbo troviĝas 6, Szekszárd 12 km-ojn for.
Historio[redakti | redakti fonton]
La romianoj havis tie fortikaĵon nomatan „Ad Statuas” (=al statuoj). Germanoj fondis la vilaĝon en la 18-a jarcento. La posteuloj estis deportitaj post la 2-a mondmilito, alvenis deportitaj hungaroj el Ĉeĥoslovakio. Dum la socialismo kaj kolĥozo, kaj ŝtata bieno funkciis.
La vilaĝo apartenas al vinregiono de Szekszárd. Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, aŭtonomio de germanoj.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- baroka Preĝejo de Johano Nepomuka (Várdomb) de 1787
- monumento pri revolucio en 1956
- monumento pri datrevenoj de Jesuo kaj vilaĝofondo
- monumento pri Elizabeto de Hungario