Uzanto:Oryanw/Viki

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estas ĉi tie unu paĝo kaj parto de alia.

Reliefigitaj artikoloj[redakti | redakti fonton]

http://en.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:What_is_a_featured_article

Reliefigita artikolo ekzemplas nian plej bonan laboron kaj ĝin karakterizas profesiaj normoj de verkado kaj prezentado. Aldone al konformado al la postulaĵoj por ĉiuj artikoloj de Wikipedia, ĝi havas la jenajn atributojn:

  1. Ĝi estas bone verkita, ĉioninkluda, fakte ĝusta, neŭtrala kaj stabila.
    • (a) "Bone verkita" signifas ke la prozo estas krediga, eĉ brila.
    • (b) "Ĉioninkluda" signifas ke la artikolo ne neglektas gravajn faktojn kaj detalojn.
    • (c) "Fakte ĝusta" signifas ke pretendoj estas pravigeblaj per fidindaj fontoj kaj ĝuste prezentas la koncernan fakon da eldonita scio. Pretendojn subtenas specifaj atestaĵoj kaj eksteraj citaĵoj (vidu kontrolebleco kaj fidindaj fontoj); tio implicas la provizon de sekcio, "Referencoj" en kiu orde listiĝas fontoj kompletigitaj (kie taŭgas) per mezlineaj citaĵoj. Vidu citi fontojn por informoj pri tio kiam kaj kiel amplekse oni referencojn provizu, kaj por sugestoj pri tio kiel formatigi referencojn; por artikoloj kun piednotoj aŭ fin-notoj, la formato meta:cite estas rekomendata.
    • (d) "Neŭtrala" signifas la artikolo prezentas opiniojn juste kaj sen antaŭjuĝoj (vidu neŭtra vidpunkto); tamen, artikoloj ne bezonas doni egalan spacon al opinioj de malplimultoj (vidu maltaŭga pezeco).
    • (e) "Stabila" signifas ke la artikolo ne aktuale spertadas redakto-militojn kaj ke ĝia enhavo ne grave ŝanĝiĝas de tago al tago; escepte de malfaroj pro vandalismo kaj plibonigoj bazitaj sur recenzistaj sugestoj.
  2. Ĝi konformas al la normoj orde listitaj en la manbroŝuro pri stilo kaj koncernaj WikiProjektoj, inkluzive de:
    • (a) konciza enkonduka sekcio kiu resumas la tutan temon kaj pretigas la leganton por pli alta detal-nivelo en la sekvontaj sekcioj;
    • (b) konvena sistemo de hierarĥiaj rubrikoj; kaj
    • (c) malmagra sed ne superŝuta enhavtabelo (vidu sekcia helpo).
  3. Ĝi havas bildojn se tiuj konvenas al la temo, kun vortŝparaj subkomentoj kaj akceptebla kopirajta statuso.
  4. Ĝi konvene longas, restas fokusita je la ĉeftemo neprezentante superfluajn detalojn (see resumeca stilo).


El la Manbroŝuro pri stilo[redakti | redakti fonton]

http://en.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:Manual_of_Style http://en.wikipedia.org/w/index.php?title=Wikipedia:Manual_of_Style&action=edit&section=3

Artikolaj titoloj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Wikipedia:Naming conventions.

Se eblas, aranĝu ke la titolo estu la subjekton de la unua frazo de la artikolo (kontraste al: parton de la predikato aŭ de ia posta frazo). Ekzemple, skirbu “Ĉi tiu Manbroŝuro pri Stilo estas stilgvidilo” anstataŭ “Ĉi tiu stilgvidilo estas nomita ...". Uzu la titolon de la artikolo kiel eble plej frue en la artikolo.

Grasigu la unuan (kaj nur la unuan) aperon de la titolo de la artikolo, kaj ajnajn sinonimojn de la artikol-titolo (inkluzive de akronimoj). Uzu tri apostrofojn por grasigi — '''artikol-titolo''' faras articl-titol.

La jena ekzemplo ilustras la uzon de grasaj literoj en artikolo pri Río de la Plata:

La Río de la Plata (de la hispana: “Rivero de Arĝento”), ankaŭ konata per sia nomo en la krokodila River Plate, kiel en la Batalo de la Rivero Plato, aŭ foje (La) Plata Rivero.

Evitu aliajn uzojn de gras-literoj en la unua alineo, ke la legonto ne konfuzu la tekston kun la sinonimoj.

Kiel ĝenerala regulo, ne faru ligojn

  • en la grasigita titolo aŭ sinonimo ĉe la unua mencio de la artikolo, nek
  • en ia ajn titolo de sekcio.

Konformiĝu al la ordinaraj reguloj pri kursivaj literoj decidante ĉu la titolo aŭ parto de la titolo aperu kursive:

Tattoo You estas albumo de The Rolling Stones, edonita en 1981.