Uzanto:Lorraine~eowiki

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kelkaj vortoj pri mi:

Mi nomiĝas Catherine ROUX, naskiĝis la 27-an de aprilo 1956 en PARIZO, esperantiĝis, okaze de rondvojaĝo tra la tiama Sovetunio, en 1976. Mi parolas flue la germanan kaj la rusan lingvojn.

Mi loĝas, nuntempe, en Vandoeuvre-les-Nancy, proksima antaŭurbo de la lorena regiono.

Mi interesiĝas pri multaj aferoj: arthistorio, klasika muziko, tibeta buddhismo, vojaĝoj, turismo, sociaj kaj politikaj problemoj. Ankaŭ min interesas la bestoj, ĉar mi ege ŝatas la katojn.

Mi batalas, sine de la alimondista asocio ATTAC, por alia nova mondo, sen malegalecoj inter la popoloj kaj inter la Nordo kaj la Sudo. Miaj politikaj ideoj estas proksimaj al tiuj de Olivier BESANCENOT, gvidanto de la politika partio LCR (franclingve: Ligue Communiste Révolutionnaire).

Aliflanke, mi suferas je la orfa malsano de la ŝtonaj ostoj. Do, ĉiuj temoj pri sano kaj handikapo (mi piediras kun du helpbastonoj) interesas min multe. Mi multe bedaŭras, ke neniu registaro tra la mondo organizas ion ajn rilate la orfajn malsanojn!

Mia agado por Esperanto estas multflanka. Kune kun mia forpasinta patrino, ni organizis regionajn kaj naciajn renkontiĝojn, eĉ internaciajn. Mi, plurfoje, partoprenis Universalajn Kongresojn de UEA kaj kongresojn de SAT. Ĉar, nun, mi ne plu povas vojaĝi, mi multe tradukas, ĉu de la franca al Esperanto, ĉu de Esperanto al la franca. Ekzemple, mi ektradukas, kune kun alia amikino, la freŝbakitan libron de Roman DOBRZYNSKI "La Zamenhof-Strato", kaj mi ege ŝatus ektraduki la verkon "La Danĝera Lingvo" de LINS. Mi starigis iun etan blogon pri Esperanto.

Vi povas kontakti min al mia retadreso lorraine1100_fr@yahoo.fr.

Agrablan semajnfinon mi deziras al la tuta komunumo de Vikipediistoj.


Mi en februaro 2006 kontribuetis al la teksto Vikipedio:Malgarantio.