Uzanto:Jorgeluis

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vera nomo: Jorge Luis Gutiérrez.

Mi esperantistiĝis en 1968, kiam mi estis 15-jara. De tiam mi foje aktivas kaj foje retiriĝas de la movado pro privataj kialoj.

En 1983-1984 mi eldonis bultenon Ni ĉiuj, kiu celis kunligi la tiam disigitajn esperantistojn en Meksiko. La novan etapon de tiu bulteno mi eldonis de 1996-1998.

En 1985 mi prezentis tezon pri esperanto ĉe la universitato por akiri diplomon kiel ĵurnalisto.

En 1996 mi iniciatis la interretan paĝaron de Meksika Esperanto-Federacio, kiu post diversaj ŝanĝoj nun estas ĉe http://www.esperanto-mexico.org.

En 1998 mi eldonis Flor' kaj kanto, mallongan antologion de meksika poezio.

En 2001, mi editoris Tra l'okuloj de l' venkitoj, gravan historian verkon de la prameksika kulturo, tradukitan esperanten de Juan Jacobo Schmitter. Tiun saman jaron mi estis elektita prezidanto de MEF, postenon kiun mi rezignis komence de 2003.

Se vi deziras koni min pli funde legu miajn blogaĵojn ĉe http://epikuro.blogspot.com/.