Uzanto-Diskuto:Xian

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Xian!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  -- Yekrats 02:10, 19. Dec 2007 (UTC)

Saluton. Mi komencis korekti la liston, ĉar ne estas logika havi artikolojn kun la esperanta nomo kaj en tiu listo aperigi ilin per la franca nomo.--Seminario 12:12, 2. Feb 2010 (UTC)

Hereda milito de Bretonio[redakti fonton]

Bonan tagon, Xian! Ni dankas por viaj kontribuoj al Vikipedio. Sed samtempe ni petas vin pli ofte uzi butonon Antaŭrigardo. Tio montros al vi, kiel aspektos la artikolo post viaj reguligoj, sed nenio registriĝas en historio de la artikolo eĉ ne en liston de lastaj ŝanĝoj. La paĝo de la lastaj ŝanĝoj estas por vikipediistoj tre grava, ĉar montriĝas en ĝi ĉiuj ŝanĝoj en Vikipedio. Dum ofta konservado de unu artikolo fare de unu persono la lastaj ŝanĝoj kaj la historio de artikolo senbezone tropleniĝas kaj fariĝas senrigardebla.

Kiam vi sentos, ke viaj reguligoj estas pretaj, enskribu en kampon Resumo koncizan priskribon de vi faritaj ŝanĝoj kaj konservu la ŝanĝojn. Per la konservo vi samtempe montrigas, ke pluajn ŝanĝojn en la plej proksimaj momentoj vi ne planas kaj ke aliaj vikipediistoj povas ekredakti la artikolon, korekti mistajpojn aŭ plenigi ĝin. Okaze de la ofta konservado minacas risko, ke okazos redaktokonflikto, do stato, kiam du vikipediistoj redaktas la saman artikolon samtempe. Dankon por la kompreno.

--→ Airon 14:55, 28. Apr 2010 (UTC)

Dokumentado[redakti fonton]

Saluton, Xian. Kutime dokumentado por ŝablono estas aranĝata per helpo de la ŝablono {{dok}}. Do alia ŝablono ne uzeblas por tio. Kore --Tlustulimu 15:43, 29. Apr 2010 (UTC)

Ŝablono:Informkesto Monarko[redakti fonton]

Saluton, Xian. Mi ĵus proponis forigi {{Informkesto Monarko}}, ĉar ni jam havas kelkajn uzeblajn ŝablonojn. Duoblaj samfunkciaj ŝablonoj ne estas dezirataj. Kore --Tlustulimu 22:26, 29. Apr 2010 (UTC)

Numero de reĝoj[redakti fonton]

Saluton. Mi tralegas kaj korektetas viajn artikolojn pri historio de Bretonio. Vi scias ke en Vikipedio kutime reĝoj havas numerojn kiel Johano la 1-a, kion vi respektas, sed kial redakti per literoj ekzemple Johano la Unua, se tio ne estas kutimo.--kani 00:09, 8. Maj 2010 (UTC)

Xian: En PIV, vi povas legi ĉe Karolo, por ekzemplo pri Karlo la Granda, Karolo la Kvina, Karolo la Unua. Do mi sekvas la regulon de PIV por la videbla teksto kaj uzas numeron por la ligiloj.

Kani: Vi pravas pri la uzado de PIV kaj mi faras same en diskutoj kun aliaj kolegoj. Tamen la kutimo en Vikipedio estas uzi numerojn anstataŭ literoj kaj mi konsilas sekvi la kutimojn (se ili ne estas gramatike aŭ vortotrezore malĝustaj) por ne helpi konfuzojn inter vikipediistoj. Tamen la kolektiva tasko estas libera.

Xian: Kio pri konfuzo kun nevikipediaj eldonoj, kiu uzas la norman manieron de PIV. Se mi estus malamiko de Esperanto, kaj volus malutili al esperanto, mi ĉiam rigardus la ĝisnunan norman regulon registritan en PIV kaj ĉiam inventus kaj uzadus alian regulon. Tion mi ne volas. Sekve mi ne povas adopti la regulon de Vikipedio eĉ se ĝi ne estas erara. Se estas konfuzitaj personoj, ili rigardos al PIV por scii kio estas la norma formo. Alikaze ili konvinkiĝus erare ke la norma formo estas tiu de Vikipedio.

Ne povas esti bona konsilo uzi alian formon ol tiu de PIV, kaj pli grava kulpo estas devigi la uzon de nenorma regulo.

Laŭ mi, oni ĉiam devas rememorigi pri la reguloj de esperanto, kiam ili ne estas obeitaj, kaj peti korekton de la eraraj paĝoj antaŭ ol ili faru malutilon.

Kara Xian - eble vi estas franco aŭ franclingvano kaj ne konscias ke "nuaĝo" estas fremda vorto en esperanto - ĉu ne estus pli bone alinomi vian artikolon "Nuba komputado"? --Dominik 08:58, 19. Jan 2011 (UTC). Xian: Bona rimarkigo, tute prave "Nuba komputado".

Ŝablono:Informkesto/Komenco[redakti fonton]

Saluton, Xian. Mi ĵus vidis, ke vi kreis la ŝablonon {{Informkesto/Komenco}}. Sed ĝi uzas la klason "infobox_v2", kiu ne ekzistas en la esperantovikipedio. Ĉi tie sufiĉas la klaso "infobox", por kiu estas difinitaj kelkaj formatoj en MediaWiki:Common.css. Pliaj informoj pri informkestoj troviĝas en Vikipedio:Informkestoj kaj Helpo:Informkestoj. Via ŝablono ne enhavas intervikiajn ligilojn. Sed el ĝia kodo videblas, ke vi tradukis ĝin. Do de kie ĝi estas? Amike --Tlustulimu 10:07, 6 Maj. 2011 (UTC)

Mi ankaŭ vidis, ke vi kreis pliajn ŝablonojn. Sed neniu el ili havas intervikiajn ligilojn. Ĉu vi ankoraŭ povus meti ilin? Temas pri la jenaj:
Amike --Tlustulimu 10:12, 6 Maj. 2011 (UTC)

Ŝablono:Informkesto verda spaco[redakti fonton]

Saluton, Xian. Mi ĵus kreis la ŝablonon {{Informkesto verda spaco}} surbaze de la franca versio fr:Modèle:Infobox Espace vert. Mi esperas, ke mi ne fuŝis la parametrojn en Parko Thabor. Mi ankoraŭ devus eltrovi kiel mi povus alĝustigi la ŝablonan parton por la geografia lokigo. Ĉu la franca ŝablono ankaŭ estas uzata por ĝardenoj? Se jes, certe estu bona ideo krei alidirektilon por tio, ĉu ne? Amike --Tlustulimu 10:26, 10 Maj. 2011 (UTC)

(+) Bedaŭrinde la geografia lokigo funkcias parte alie en la franca vikipedio, tiel ke mi devus eble eltrovi pli taŭgan manieron. Do mi kreis la ŝablonon {{Informkesto/Geografia lokigo plurobla}}. Sed la markilo ne aperas je la ĝusta loko. Nun estas tri eblecoj:
  • Mi serĉas alian kodigon, kiu ne bezonas ŝanĝon de la laŭlandaj subŝablonoj de {{situo sur mapo}}. (Mi preferas tion.)
  • Mi provas iel adapti la kodon laŭ la franca vikipedio. (Mi pro la tro granda koda malsimileco malpreferas tion. Krome mi ne scipovas la francan.)
  • Mi demandas alian spertulon pri ŝablonoj, ĉu li havus ideon. (Prefere Arnon, ĉar li kreis multe da ŝablonoj.).
Amike --Tlustulimu 14:31, 10 Maj. 2011 (UTC)
Saluton, Xian. Mi alinomis la ŝablonon al {{Informkesto/Geografia lokigo multobla}} kaj intertempe sukcesis adapti ĝin tiel, ke nun la markilo aperas je la ĝusta loko. Sed kelkaj parametroj ankoraŭ ne funkcias. Sed mi ne certas, ĉu ni vere bezonos ilin. Temas pri "parampunkto1" kaj "parampunkto2". La markilaj bildetoj momente estas aranĝata per helpo de la ŝablono {{Geokesto2 mapo/simbolo}}. En la franca vikipedio estas por tio uzata granda aro da ŝablonoj, kiun mi ne emas rekte transpreni. Amike --Tlustulimu 17:11, 10 Maj. 2011 (UTC)

Jean-François de La Pérouse‎[redakti fonton]

Saluton, Xian. Mi ĵus vidis, ke vi redaktis la artikolon Jean-François de La Pérouse. Sed tute supre ankoraŭ estas ruĝa ligilo al Ŝablono:Infobox Personnalité militaire, kiu ja ne ekzistas ĉi tie. Anstataŭ tio eble taŭgus {{informkesto soldato}}. Amike --Tlustulimu 13:47, 29 Jun. 2011 (UTC)

Palaco de la parlamento de Bretonio[redakti fonton]

Saluton, Xian. Mi ĵus kreis informkeston por Palaco de la parlamento de Bretonio. Ĉu vi povus traduki la francajn vortojn escepte de la originala nomo en la informkesto de la artikolo? La nova ŝablono nomiĝas {{Informkesto monumento}}. Ĉu vi eble havus ideon por la ŝablono? Amike --Tlustulimu 19:36, 11 Jul. 2011 (UTC)

daŭriva disvolviĝo[redakti fonton]

Saluton Xian ! Via nova artikolo estas tre interesa kaj riĉega. Brave ! Sed ŝajnas al mi ke jam ekzistas : http://eo.wikipedia.org/wiki/Da%C5%ADripova_evoluo. Vidu vi mem kaj faru kiel plej bone. Tutkore Emmanuel http://eo.wikipedia.org/wiki/Uzanto:Edesbrieres

SVG dosieroj[redakti fonton]

Gratulon ke vi kreis Esperantlingvan version de iu SVG-dosiero. Bonvolu alŝuti ĝin al vikimedia Komunejo. Estas rekomendite ligi ĝin al alilingvaj versioj de la sama bildo per ŝablono Template:Other versions/<nomo de la dosiero>. Vidu ekzemplojn je commons:Category:SVG in Esperanto kaj ekzemplo de ŝablono je commons:Template:Other versions/Alps-Mediterranean Euroregion map. bnvolu ankaŭ ordigi ĝin en kategorion commons:Category:SVG in Esperanto aŭ eventuale en iun subkategorion de ĝi. AL @ 21:21, 15 Sep. 2011 (UTC)

Saluton, Xian. Mi ĵus vidis sur http://toolserver.org/~quentinv57/sulinfo/Xian, ke vi uzanto-konto ne estas globala. Se la servilo pravas, vi do havas nur unuopajn kontojn en diversaj vikipedioj. Por kunigi ilin ekzistas ligilo en viaj preferoj, tuj sur la unua paĝo, ĉe "Statuso de la unuigita konto:". Mi rekomendas al vi aranĝi tion, ĉar alikaze en iu vikipedio, kie vi ankoraŭ neniam alsalutis, iu ajn povus kreis konton sub via uzantonomon. Helpopaĝeto pri tio estas Vikipedio:Unuigita salutsistemo. Amike --Tlustulimu 11:47, 16 Sep. 2011 (UTC)

Ŝablono:Unikodo[redakti fonton]

Saluton, Xian. Mi ĵus elkomentis la mesaĝkestan parton de {{Unikodo}} kaj realdonis la nenomitan parametron. La mesaĝkesta parto kaŭzis grandan fuŝon en Hindeŭropa pralingvo. Bonvolu estonte labori pli akurate. Kion vi celis per via ŝanĝo? Amike --Tlustulimu 11:42, 29 Okt. 2011 (UTC)

Ŝablono:Atenton[redakti fonton]

Saluton, Xian. Mi ĵus vidis, ke vi kreis {{atenton}}. Sed ni jam pli longe havas {{atentu}}. Do mi proponas, ke ni uzu nur la pli malnovan el ili. Ĉu bone? Se jes, mi kombinos la intervikiajn ligilojn. --Tlustulimu 18:06, 18 Nov. 2011 (UTC)

Do mi proponas kunfandigon de la du ŝablonoj sub la nomo {{atentu}}. La atentiga bildo tiam fariĝus nedeviga kaj iel difinebla. Krome la parametro fundokoloro de {{atenton}} estas lingve malĝusta. Devus esti fonkoloro aŭ simile. Se vi ne havas alian ideon, mi realigos la kunfandigon. Ĉu bone? --Tlustulimu 18:21, 18 Nov. 2011 (UTC)
Saluton, Xian. Se vi pensas, ke kunfandigo ne estas bona ideo, ni povus nur meti ligilojn inter ambaŭ ŝablonoj. Tiam ankaŭ la "mikso" de la intervikiaj ligiloj estus superflua. Kion vi preferas? Ni ja havas kelkajn iomete similajn ŝablonojn. Amike --Tlustulimu 09:47, 19 Nov. 2011 (UTC)--Tlustulimu 09:47, 19 Nov. 2011 (UTC)
(+) Mi ĵus alinomis la dokumentadon de {{atenton}} kaj aldonis iom da teksto pri la celo kaj ligilon al la similnoma ŝablono. Eble tio jam sufiĉas, por ke uzantoj scio pri la malsamaj ŝablonoj. --Tlustulimu 09:53, 19 Nov. 2011 (UTC)

Belarta muzeo[redakti fonton]

Vi skribis: <!-- eraro en ŝablono, pozicio sur la mapo ne depndas de latitudo kaj longitudo, bona pozicio 48.109795,-1.675032 laŭ google maps, mi volas montri la muzeon sur la mapo de Rennes, kiel sur la franca paĝo (ne sur la mapo de Francio) --> Se mi hazarde ne rigardis la paĝon pro io, via deziro restus nelegita. Nun estas ankaŭ mapo de Rennes. Petr Tomasovsky 16:15, 14 Jan. 2012 (UTC)

Via nova ŝablono[redakti fonton]

Saluton, Xian. Mi ĵus vidis, ke vi kreis la ŝablonon {{Informkesto stacio}}. Mi ĵus eltrovis, ke vi kreis la ŝablonon el fr:Modèle:Infobox station de Métro, kiu tamen ne havis ligilon al la nova. Ĉu vere necesas aparta ŝablono por metro-stacioj? Kaj krome la ŝablono ne havis la kutiman aspekton de ĉitieaj informkestoj, ĉar la francaj CSS-klasoj "entete" kaj "default" ne ekzistas en la esperanta vikipedio. Anstataŭ ili ni havas "kaplinio" kaj "io". Krome vi forgesis aldoni {{dok}} al la ŝablono, tiel ke videblas la ŝablona dokumentado. Mi ĵus korektis tion. Krome mi metis ligilon al Vikipedio:Informkesto fervojlinio en la ŝablonan dokumentadon. --Tlustulimu 21:33, 20 Jan. 2012 (UTC)

(+) Detalojn pri la eblaj CSS-klasoj vi povas legi en Vikipedio:Informkestoj. Mi foje aranĝis tion laŭ la sorabaj vikipediaj paĝoj kaj iomete laŭ la franca fr:Projet:Infobox/V2. Proponoj pri pliaj fonaj bildetoj de informkestaj kaplinioj estas bonvenaj. Krome mi jam proponis apartan klason resp. bildeton por fervojaj, trajnoj kaj rilatantaj temoj. Kion vi pensas pri tio? --Tlustulimu 21:43, 20 Jan. 2012 (UTC)

Intertempe mi retrovis la jam pli frue kreitan ŝablonon {{Informkesto itala metroa stacio}}. Mi proponas, ke ni kunigu ambaŭ sub la nomo de via ŝablono. Ĉu vi havus proponon pri la parametroj? Se jes, bonvolu skribi ilin ĉi tien. Mi ja metis vian diskutopaĝon en mian atentaron. Post interkonsento pri la parametroj de la kombinota ŝablono, mi kreos provejon de {{Informkesto stacio}} kaj testojn. Ĉu bone? Amike --Tlustulimu 21:57, 20 Jan. 2012 (UTC)

Ĉu vi eble jam legis, ke mi proponis kunigi {{Informkesto itala metroa stacio}} kun la pli granda {{Informkesto stacio}}? Krome mi proponis forigon de {{Informkesto itala metroa stacio}} post la kunigo. Do, mi verŝajne vespere aŭ morgaŭ forigos la superfluiĝintan ŝablonon. La foje de vi kreita ŝablono do restos. --Tlustulimu (diskuto) 10:05, 25 Jun. 2013 (UTC)

Kaŝita teksto[redakti fonton]

Saluton, Xian, mi vidis lastatempe, ke vi lasas en kelkaj artikoloj tekston en la franca origina, kio ja povas esti utila por posta pligrandigo de la artikolo. Krome tio imponas en la listo de novaj artikoloj. Tamen ĉu vi certas ke vi aŭ iu probable tradukos tiun tekston baldaŭ? Se ne, restigi tie la tekston ne nur ne utilas, sed ja malutilos, ĉar postaj redaktantoj de la artikolo ne tiom facile moviĝos tra la redakta paĝo, ekzemple por korekti tajperarojn, aldoni datumon aŭ bildon ktp. Foje tiu redaktonto povos klopodi aldoni precize en la sama loko kie vi lasis francan tekston, kio malhelpos. Ĉefe se la franca ne estas gepatra aŭ konata lingvo de la redaktonto. Mi petas pro tio, se ne estas aliaj kialoj, lasi nur la necesajn poste baldaŭ uzotajn teksterojn. Ĉu? --Seminario 12:30, 23 Jan. 2012 (UTC)

Mi lasas la tekston kiel komentojn, ĉar mi intencas plutraduki tiujn paĝojn, sed kiam mankas paĝoj pri multe pli gravaj temoj, mi opinias ke estas pli bone komenci tiujn novajn paĝojn eĉ sen unue fini la antaŭan paĝon, kiu referencas al tiu nova grava temo. Mi ne vidas la malutilon de tio. Se estas tajperaroj, ne estas problemo korekti ilin. Aldoni tekston ankaŭ eblas en la respondaj sekcioj, tiel oni ne perdos informon. Se iu volas traduki antaŭ mi la tekston, kial ne. Mi ne povas konsili forigi kaŝitan tekston se estas por aldoni neniun informon. Tio ankoraŭ pli malutilas estontajn tradukantojn. -- 13:54, 23 Jan. 2012 (UTC)

Reĝlando de Francio[redakti fonton]

Saluton, vi kreis paĝon pri Reĝlando de Francio, sed jam antaŭ de longe ekzistis paĝo pri Franca reĝlando. Ĉar artikolo pri Franca reĝlando estis kreita pli baldaŭ ol la via, bonvolu kopii kaj enmeti vian tekston al la paĝo Franca reĝlando, kie estas ankaŭ ŝablono. Via titolo poste servos kiel alidirektilo. Petr Tomasovsky 16:11, 12 Feb. 2012 (UTC)

Ĉiukaze bonvolu sekvi la aferon en la Diskutejo ĉe Reĝlando de Francio kaj Franca reĝlando. (Krome mi havas alian averton. Kiam vi mencias reĝojn ofte ŝanĝas la oficialan titolon al perlitera ordo anstataŭ numera, tio estas la Dua anstataŭ la 2-a, tamen tiu estas la vikipedia kutimo kaj tiudirekte mi reŝanĝas tiujn menciojn.--kani 16:45, 12 Feb. 2012 (UTC)

Xian: Tiun vikipedian kutimon, mi ne akceptas ĉar ĝi ne estas la oficiala skribo en esperanto. Kiu estas vikipedio? mi ne konas lin. Mi konas nur la akademion de Esperanto kaj la oficialajn kaj fundamentajn dokumentojn de Esperanto. Kaj por mi estas nun PIV, kiu sankcias la esperantan kutimon: kio estas meti oficialajn titolojn per litera ordo ne per numero. Se vikipedio deziras ŝanĝi tion, mi ne konsentas al ĝi tiun rajton. Ŝajnas ke vikipedio pli kaj pli skribas nomojn de monatoj per komenca minuskla litero kvankam en esperanto monatoj estas propraj vortoj do komenciĝas per majusklo. Ankaŭ tion min ne obeas kaj ne obeos ĉar mi ne donas la rajton ŝanĝi regulojn kiuj ekzistis antaŭ Vikipedio sen vera kialo.

Pontrieux[redakti fonton]

Saluton, mi korektis bildigon de mapo por Pontrieux kaj rilataj paĝoj, kie la mapo estis uzita. Petr Tomasovsky (diskuto) 08:26, 29 Feb. 2012 (UTC)

Combourg[redakti fonton]

Saluton, ĉu Combourg estas urbo aŭ komunumo? Petr Tomasovsky (diskuto) 11:32, 1 Mar. 2012 (UTC) Xian: Mi ne scias kie estas la limo inter urbo kaj komunumo.

ŝablono Ĉirkaŭ loko[redakti fonton]

Saluton, mi alidirektis ŝablonon, kiun vi faris al ŝablono {{Geografia ĉirkaŭaĵo}}, ĉar ĝi jam ekzistis ĉi tie. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:30, 2 Mar. 2012 (UTC)

Mi ankoraŭ ne komprenis kial mi iras al ŝablonoj en la franca lingvo kaj ne vidas la respondan esperantan ŝablonon, kiam ĝi ekzistas. Pro tio mi iris de "Modèle:Communes limitrophes" en la franca kaj ĝi montras neniun tradukon, pro tio mi faris ĝin. Alia afero estas ke la ŝablono {{Geografia ĉirkaŭaĵo}} ne belaspektas kompare al la franca ŝablono, kiu estas pli klara ĉar ĝi vidigas kompasajn direktojn. Ĉu oni ne povus repreni la francan bildon en la esperanta ŝablono.

Problemo estas, ke ĉiuj ŝablonoj ne havas interlingvajn ligilojn (eble robotistoj ne aldonas ilin) aŭ ili estas nur diversaj. Mi serĉas en diversaj lingvoj la ligilojn en la ŝablonoj. Vi povas memkompreneble ŝanĝi la ekzistantan ŝablonon per nova aspekto, sed estus bone, se vi konservus la nunajn parametrojn aŭ poste korekti la diferencigotajn parametrojn en la ligitaj paĝoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 14:02, 2 Mar. 2012 (UTC)
Mi malfaris mian redakton rilate al la ŝablono. Petr Tomasovsky (diskuto) 21:18, 2 Mar. 2012 (UTC)

Ŝablono:,[redakti fonton]

Saluton, Xian. Dankon pro la nova ŝablono {{,}}. Mi iomete korektis la dokumentadon. Ĉu vi mem inventis ĝin aŭ ĉu ĝi estas transprenita el alia vikipedio? Se ĝi estas el alia vikipedio, estus bone, se ĝi havus intervikiajn ligilojn. Ĉu vi aranĝos ilin aŭ ĉu mi faru tion?

Mi trovis en la kodo de la dokumentado la ne ekzistantan ŝablonon Protection, kiun mi anstataŭigis per la ekzistanta {{pp-ŝablono}}. Ĉu mi protektu la ŝablonon kontraŭ IPuloj aŭ komplete?

Mi jam metis la ŝablonon en artikolon, nome Gvarania lingvo. Ĝi bone funkcias tie. :-) Amike --Tlustulimu (diskuto) 18:03, 26 Nov. 2012 (UTC)

(+) Mi jam metis la intervikiajn ligilojn inter {{,}} kaj ĝia franca praulo fr:Modèle:,. Mi pensas, ke ĝi nun povus esti protektata. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 18:10, 26 Nov. 2012 (UTC)

En tiu tre bela artikolo aperas vorto korniĉo kiun mi ne trovas ĉe PIV. Mi supozas, ke temas pri kornico. Sed mi ne korektis ĝin.--kani (diskuto) 22:34, 27 Nov. 2012 (UTC)

Ŝablono:Informkesto oceano[redakti fonton]

Saluton, Xian. Mi ĵus kreis la ŝablonon {{Informkesto oceano}} laŭ via retpoŝta peto, sed kun alia kodigo. Krome mi jam aldonis ĝin al Golfeto de Audierne (Bretonio). Ĉu vi havas proponon pri pliaj parametroj? Amike --Tlustulimu (diskuto) 22:17, 29 Nov. 2012 (UTC)

Mitulbredado‎ kaj Mitulkulturo‎[redakti fonton]

Saluton, Xian. Mi ĵus vidis, ke vi kreis novan artikolon Mitulbredado‎ kun la enhavo el Mitulkulturo‎. Ĉu vi neniam legis ion pri la alinomiga funkcio de la vikipedio? Ĉu mi riparu tion, ĉar alikaze la artikola historio perdiĝus? --Tlustulimu (diskuto) 11:54, 12 Dec. 2012 (UTC)

(+) Bonvolu ne respondi retpoŝte, ĉar mi ne ĉiutage legas la retpoŝtajn mesaĝojn ĉe mia malofte uzata retpoŝta adreso. Krome aliaj uzantoj ne ekscius, ĉu vi respondis aŭ ne. --Tlustulimu (diskuto) 12:28, 12 Dec. 2012 (UTC)

✔ Farite Mi ĵus alinomigis la malnovan artikolon al la nova titolo por savi la historion. --Tlustulimu (diskuto) 16:19, 12 Dec. 2012 (UTC)

Konkobredado‎ kaj Konkokulturo‎[redakti fonton]

Saluton. La sama problemo estiĝis kun Konkobredado‎ kaj Konkokulturo‎. Do, mi povus korekti tion, se vi intertempe ne okupiĝas pri la artikoloj. --Tlustulimu (diskuto) 11:56, 12 Dec. 2012 (UTC)

✔ Farite Mi ĵus alinomigis la malnovan artikolon al la nova titolo por savi la historion. --Tlustulimu (diskuto) 16:20, 12 Dec. 2012 (UTC)

Pinto de la Hispanoj[redakti fonton]

Saluton, Xian. Mi ankaŭ okupiĝis pri Pinto de la Hispanoj. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 16:21, 12 Dec. 2012 (UTC)

Kabo Sizun[redakti fonton]

Saluton, Xian. Mi faris same pri Kabo Sizun. --Tlustulimu (diskuto) 16:27, 12 Dec. 2012 (UTC)

Aulne (rivero), Rivero Aulne kaj Aulne[redakti fonton]

Saluton, Xian. Mi ĵus trovis la triopon Aulne (rivero), Rivero Aulne kaj Aulne en viaj kontribuoj. Kiel mi "riparu" la historion ĉe duobla malĝusta nomŝanĝo? Krome mi ne certas, ĉu la aktuala titolo estas ĝusta. Tial mi proponas, ke ni diskutu tion en la artikola diskutopaĝo. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 16:37, 12 Dec. 2012 (UTC)

Per via uzantonomo Xian-eo ankoraŭ neelsalutinta vi enmetis artikolojn kie oni lasas grandan pezon de franclingva versio kaxŝita. Mi timas, ke tio restos tie dumlonga sennecese, ĉar ĝi same restos uzebla en la franca paĝo.--kani (diskuto) 21:52, 30 Maj. 2013 (UTC)

Ŝablono:Informkesto registaro[redakti fonton]

Saluton, Xian. Mi ĵus vidis, ke vi kreis {{Informkesto registaro}}. Ĉu vi povus krei dokumentadon por ĝi? Alikaze neniu povos uzi ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 14:51, 21 Jun. 2013 (UTC)

(+) Bonvolu atenti, ke mi ŝanĝis kelkajn parametrojn. --Tlustulimu (diskuto) 14:51, 21 Jun. 2013 (UTC)
Mi jam aldonis la dokumentadon kaj korektis la intervikiojn. La hispana estis eĉ malĝusta. La aliaj troviĝas nun en d:Q12201151. Vidu ankaŭ VP:VD. --Tlustulimu (diskuto) 15:42, 21 Jun. 2013 (UTC)

Ŝablono:Ordigo[redakti fonton]

Saluton, Xian. Ĉu la nova ŝablono {{Ordigo}} ne estu uzata? Ĝi ja tute ne havas dokumentadon. Krome ne uzataj kaj ne uzeblaj ŝablonoj kutime estos forigataj, ĉar ili estas superfluaj. --Tlustulimu (diskuto) 14:55, 21 Jun. 2013 (UTC)

Ministerio pri eksteraj aferoj (Francio)[redakti fonton]

Saluton, Xian. Mi ĵus vidis, ke vi kreis Ministerio pri eksteraj aferoj (Francio). Sed kial vi uzas por ĝi {{Informkesto organizaĵo}} anstataŭ {{Informkesto registaro}}? --Tlustulimu (diskuto) 13:00, 25 Jun. 2013 (UTC)

Kastelo de Coëtquen[redakti fonton]

Saluton. Laŭ mia kompreno (ankaŭ mi faris tiun eraron) en Esperanto devas esti Kastelo Coëtquen. Por latinidlingvanoj, tio eble sonas strange, sed estu ne provinco de Fokolo, sed provinco Fokolo. --kani (diskuto) 15:18, 11 Sep. 2013 (UTC)

Mi konsentas nur se la propra nomo ne estas nomo de loko, de familio sed la propra nomo de la kastelo. Mi diras "kastelo de Rennes" kiam temas pri la kastelo de la urbo Rennes, "kastelo de Beaumanoir" kiam temas pri la kastelo de la familio Beaumanoir, sed "parko Thabor" en Rennes kaj ne "parko de Thabor" kiel en la franca ĉar Thabor estas la propra nomo de la parko.

Ĉar mi ne scias ĉu "Coëtquen" estas loko aŭ ne, mi konservis la francan formon "kastelo de Coëtquen". Se vi estas certa ke "Coëtquen" estas propra nomo de la kastelo, tiam vi prave rajtas korekti mian tradukon.--Xian (diskuto) 19:26, 11 Sep. 2013 (UTC)

Ŝablono:Informkesto distingo[redakti fonton]

Saluton, Xian. Dankon pro la nova ŝablono {{Informkesto distingo}}. Mi iomete ŝanĝis ĝian kodon, precipe ĉe la bildoj. Por la bildoj nun estas uzata la Lua-modulo {{InfoboxImage}}. Tial nun ne plu gravas ĉe la bildoj, ĉu oni uzas la kompletan bildan sintakson aŭ ne. --Tlustulimu (diskuto) 09:36, 17 Okt. 2013 (UTC)

Franclingvaj nomoj[redakti fonton]

Saluton kaj gratulon pro tiom da materialo metita pri Bretonio kaj pri Francio ĝenerale. Tamen laŭ mia opinio oni povas traduki multajn el la artikolonomoj kaj sekve infiormo al Esperanto. Ekzemple en la artikolo Lando (franca teritorio), kial ne traduki Pays de l'Alsace du Nord al Lando Nordalzaco aŭ ĉiukaze al Lando Nord-Alzaco (ne tiom rekomendinda)? Se vi konsideras, ke la artikolo bezonas ankoraŭ tiajn tradukojn, vi devus metis la ŝablonon redaktas (vidu sube), tio estas

Se ne, mi opinias, ke vi lasas tro da franclingvajvoj en esperanta medio; kaj pravos la malamikoj de Esperanto kiuj asertas ke Esperanto estas nur invento de franclingvanoj kaj adapto de la franca.--kani (diskuto) 10:36, 20 Okt. 2013 (UTC)

Oni devas konsideri, ke kiam oni tradukas ĉiam oni povas perdi iomete el la originalo. Tiele eble la diferencoj inter la du signifoj de komunumo eble ne gravas. Vidu, ke tiuj tekstoj estas destinitaj ne nur al francoj sed al internacia publiko. Komunumaro ŝajnas tre bona elekto, kaj ankaŭ municiparo eblas. Vere ĉiu lando havas sian sistemon por politika administrado kaj unuigi ĉion ne eblas. Fakte ankaŭ la vorto lando tauĝas por via celo, ĉar fakte Francio ne estas precize lando sed ŝtato, kaj lando eblas por parto de ŝtato kiel Eŭskio en Hispanio ktp. Foje okazas diskutoj (klopodoj interkonsenti) en la Diskutejo de Vikipedio, por studi kiel nomigi la diversajn politikajn unuojn ĉu por specifa lando aŭ ĝenerale por mondoregiono aŭ por la tuta mondo. Regiono kaj provinco estas sufiĉe ĝeneralaj, sed eblas pristudi plue. Krome vi povas uzi la diskutejojn kaj de Vikipedio, sed ankaŭ pli konvene de via propra lando, ĉu de la franca esperanto federacio ĉu de SAT-amikaro ktp. Mi supozas, ke aliaj esperantistoj jam faris tiun vojon (eĉ se ne en Vikipedio) kaj povas konsili, sugesti, proponi ktp. Ĉio estas pli taŭga ol inventi. Kaj certe taŭgas klopodi eviti la prepozicion de.--kani (diskuto) 14:01, 20 Okt. 2013 (UTC)

Ĉu vi foje povas atenti la diskuton pri pedofilio, kiun mi malfermis[redakti fonton]

Kara, mi malfermis diskuton pri la artikolserio pri pedofilio, kiun ĉefe verkis Pangea lastatempe, kaj en kiu mi pli kaj pli vidas danĝeron por la reputacio de Esperanto-vikipedio, ĉar evidente la ĝenerala tono de tiuj artikoloj estas kvazaŭ, ke ĉe la pedofila movado temas pri grupo da bonvolaj homoj, miskomprenita kaj diskriminaciita de la societo. Fakto tamen estas, ke pedofilio estas nenio alia ol misuzo de potenco fare de plenkreskulo kontraŭ infano, kiu bezonas amon kaj protekton. Defendi la rajtojn de pedofiluloj estas simila al defendo de rajtoj de faŝistoj, sklavotenistoj ktp. Mi petas vin foje studi la problemon. Devas esti certa kontrolo de tiuj artikoloj kaj devas esti certigitaj, ke la Portalo Pedofilio ne fariĝos speco da propogandejo por pedofiluloj, kie la pedofila movado kvazaŭ povas renkontiĝi, ĉar Esperantujo troviĝas ekster la naciaj leĝodonaj instancoj.DidiWeidmann (diskuto) 17:36, 28 Dec. 2013 (UTC)

Aldono: Mi devas diri, ke mi ĝis nun ne petis forbaron de Pangea. En sia lasta kontribuo Pangeoa, kiu sin nun sentas atakita, komencas persone insulti min kiel fakatikulo, tio fakte estus kialo por forbaro, kaj se ne estus mia mem la celo de la atako kaj mi do ne devas agi kiel administranto en tiu afero, do se li tiel insultus alian personon, tiam mi forbarintus lin! Tiel mi tion devas lasi al la aliaj administrantoj.DidiWeidmann (diskuto) 21:09, 28 Dec. 2013 (UTC)

Voĉdono pri forigo de la Portalo Pedofilio[redakti fonton]

Kara mi lanĉis ĉi-tie voĉdonon pri la forigo de tiu protalo: Baloto pri forigo de la Portalo Peofilio.

Ŝablono:Informkesto ofico[redakti fonton]

Saluton, Xian. Dankon pro la nova informkesto {{Informkesto ofico}}. Mi ĵus donis al ĝi dokumentadon. Ĉu ĝi estas pli malpli ekvivalento de ĉi tiu franca ŝablono? Se jes, certe estus bone, se ambaŭ estus ligataj per Vikidatumoj. Se ne, kio estas alilingva ekvivalento de ĝi? --Tlustulimu (diskuto) 16:20, 4 Jan. 2014 (UTC)

(+) Bonvolu respondi pri la ekvivalento sur ĝia diskutopaĝo. --Tlustulimu (diskuto) 16:24, 4 Jan. 2014 (UTC)

Ŝablono:Informkesto parlamento[redakti fonton]

Saluton, Xian. Dankon pro la nova ŝablono. Sed mi ĵus ŝanĝis ĝian titolon al {{Informkesto parlamento}}. Tio estas pli taŭga titolo. Tamen mi lasis la antaŭan titolon kiel alidirektilon. Krome mi aldonis iom da teksto al la dokumentado kaj iomete korektis la ĝis nun solan artikolon, tiel ke nun aperas eĉ mapo de la pariza regiono kun markilo. --Tlustulimu (diskuto) 09:11, 26 Jan. 2014 (UTC)

Saluton. Vi lasis en tiu artikolo gandan parton ankoraŭ en la franca. Kiam vi havos tempon, vi povus korekti ĝin, ĉu?--kani (diskuto) 20:40, 23 Mar. 2014 (UTC)

Dankon, tion mi korektis.--Xian (diskuto) 09:01, 26 Mar. 2014 (UTC)

Franca politiko[redakti fonton]

Saluton kaj gratulon pri tiom da artikoloj pri franca politiko. Tamen kontrolu, ke kelkaj venas sen ligilo al alilingvaj artikoloj. Mi supozas, ke almenaŭ en la franca estas korespondanto.--kani (diskuto) 21:44, 25 Mar. 2014 (UTC)

Jes, tion mi provas fari ĉiam kiam eblas sed de hieraŭ la interfaco ne plu montras al mi alklakeblan menueron por ligi esperantan kategorion al alilingva kategorio, mi ne scias kial. --Xian (diskuto) 09:01, 26 Mar. 2014 (UTC)

Saluton, Xian. Laŭ [1] via konto ne estas globala. Vidu VP:SUL. --Tlustulimu (diskuto) 18:45, 28 Mar. 2014 (UTC)

Ŝablono:Informkesto gazeto‎‎ kaj Journal officiel de la République française[redakti fonton]

Saluton, Xian. Mi ĵus ŝanĝis la ŝablonon {{Informkesto gazeto‎‎}} kaj poste la artikolon Journal officiel de la République française. Nun ISSN aperas pli taŭge. Ĉu tio estas por vi en ordo aŭ ĉu mi ankoraŭfoje ŝanĝu la ŝablonon? Amike --Tlustulimu (diskuto) 17:11, 27 Mar. 2014 (UTC).

Saluton Tlustulimu. Dankon pro la rapida reago. Tio kontentigas min, kvankam ŝajnas esti ne utila malplena linio inter du linioj de ISSN. Estus utile aldoni parametron "adreso" kaj "lando".--Xian (diskuto) 13:05, 28 Mar. 2014 (UTC)
Saluton, Xian. Mi ĵus aldonis la pliajn parametrojn Lando kaj Adreso, do kun majuskla komenca litero, laŭ la jam uzataj parametroj. Krome mi eĉ sukcesis malaperigi la strangan linisaltan spacon el Journal officiel de la République française. Mi jam aldonis la novajn parametrojn al la dokumentado. --Tlustulimu (diskuto) 15:42, 28 Mar. 2014 (UTC)

Nacio aŭ ŝtato / lando[redakti fonton]

Saluton Xian. Mi rigardis vian novan kategorion Kategorio:Francaj ministroj pri kolonioj kaj rilatan Listo de francaj ministroj pri transmaro kaj kolonioj. Mi ne profunde kontrolis la enhavon sed ŝajnas al mi, ke ili devas esti ne francaj sed franciaj. Franca registaro estas registaro konsistanta de francoj sendepende de lando; sed Francia registaro estas registaro de Francio sendepende de nacieco de la anoj. Bonvolu atenti pri tio (oni ofte petas alinomigon de tiaj paĝoj). Se vi volus amasan alinomigon aŭ alikategorigon vi povas ĝin peti en VP:BOT/L. Amike. --KuboF (diskuto) 14:35, 30 Apr. 2014 (UTC)

"Franciaj ministroj" estas tute korekta. Mi supozas ke nur francianoj povas esti ministroj de francia registaro--Xian (diskuto) 19:13, 30 Apr. 2014 (UTC)

Foje ne aperas alilingvaj ligiloj en viaj lastaj pripolitikaj artikoloj. Mi supozas, ke temas pri la fakto, ke ne estas tiuj artikoloj eĉ en la franca. Se mi eraras, vi bonvolu kontroli tion je la fino de ĉiu redaktado. Pri la korekto de francaj ministroj al franciaj, Kubo pravas, sed ne meritas la penon estas tiom ĝustigeginta. Ĉiu komprenos, ke la brita reĝo estas la grandabritia reĝo ktp.--kani (diskuto) 22:09, 4 Maj. 2014 (UTC)

Kategorio-Diskuto:Malperis en la 21-a jarcento[redakti fonton]

Saluton, Xian. Mi ĵus legis vian mesaĝon en Kategorio-Diskuto:Malperis en la 21-a jarcento. Ekde la 22-a de majo eĉ eblas alinomigi kategoriojn. Tamen oni devas rearanĝi permane la enordigiojn. Ĉu vi ankoraŭ nenion legis pri tio? --Tlustulimu (diskuto) 08:38, 27 Jun. 2014 (UTC)
Jes ja mi legis pri tio. Sed "alinomado", kiun mi taksas pli logika ol "alinomigo" (nomi/alinomi, nomita/alinomita, ktp.), plu lasas erarojn kiam estas eraro, do mi preferas tiukaze forigi ĝin. Kiam temas pri sinonimo aŭ ekvivalenta esprimo, tiukaze mi uzas alinomadon por tio.--Xian (diskuto) 08:45, 27 Jun. 2014 (UTC)

Burgonjo[redakti fonton]

Estimata Xian, Vi faris foje du interesajn artikolojn pri Burgonjo : Duklando Burgundio kaj Listo de dukoj de Burgundio. Gratulon ! Estas du vortoj (Burgonjo kaj Burgundio) vidu Diskuto:Reĝlando Burgonjo kaj ne ĉiuj faras tiun distingon sed por kohero ekzemple kun Kategorio:Historio de Burgonjo aŭ Kategorio:Burgonjaj dukoj, ĉu estus ebla, ke mi alinomus la artikolojn ? Antaŭdankon. --pino (diskuto) 15:28, 15 Sep. 2014 (UTC)

Duoblaj kategorioj[redakti fonton]

Estimata! Bonvolu ne krei novan kategorion, Kategorio:Frankfurto ĉe Majno, se jam ekzistas samsignifa kategorio Kategorio:Frankfurt. Se vi preferas alian kategori-nomon, bonvolu skribi en la diskutpaĝo, kaj se estos komuna konsento, oni povos poste ŝanĝi al nova kategori-nomo. Dankon! Sincere, Moldur (diskuto) 18:16, 28 Sep. 2014 (UTC)

Forigo
Saluton Xian, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Moldur (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Kategorio:Frankfurto ĉe Majno".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Saluton kara

Pri via artikolo " listo de termurboj".

Kiam ni kreis artikolon pri Salins-les-Bains ni diskutis kiel traduki " ville thermale" el la franca.

N preferis " banurbo" çar "termoj" jam ekzistas en esperanto sed ekzistas ankaŭ " termo"( pri matematiko).

Do ni ne uzis "termo".

tutkore edesbrieres

"Banurbo" estas "station balnéaire" (sen kuraca ideo), ne precize "station thermale" (kiu estas kun kuraca, saniga, korpozorga ideo).

"Termurbo" aŭ "urbo de termoj" estas trafa, mallonga vorto (kio estas malofta en esperanto), kiu kongruas kun la historia kaj moderna difino de "termoj" sen inventi novan neologismon. --Xian (diskuto) 20:07, 5 Dec. 2014 (UTC)

Preĝejo Sankta Marteno (Laives)[redakti fonton]

Saluton Xian ! Ĉu vi povas iomete rigardi la artikolon Preĝejo Sankta Marteno (Laives). Ĉu estas klara? Ĉu estas senerara lingvo? Antaŭdankon. Ĉu vi povus opinii en Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj ? Antaŭdankon. --pino (diskuto) 15:38, 7 Dec. 2014 (UTC)--pino (diskuto) 15:11, 6 Dec. 2014 (UTC)

Malplenaj kategorioj[redakti fonton]

Saluton Xian. Mi ĵus vidis ke vi (Uzanto:Xian-eo) movis (kreis alidirektilon) Kategorio:Ŝablono:Tekstoj al Kategorio:Ŝablono:Koloro de teksto. Sed ambaŭ ne enhavas artikolojn nek vikidatumon de aliaj lingvoj. Kio estas via celo? Malplenaj kategorioj fundamente estas tujforigeblaj. Amike,--Salatonbv (diskuto) 12:26, 5 Mar. 2015 (UTC)

@Salatonbv: Mi ne komprenis kio okazis, ŝajnas ke iuj aferoj kreiĝis ekster mia volo kaj mi ne sciis kiel korekti/nuligi ilin.
La ŝablono Kolorteksto devus esti en la nova kategorio kategorio:Ŝablono:Koloro de teksto, mi provis deklari tion sed ne sukcesis. Kial mi ne scias.
Se vi povus korekti tion, faru!--Xian-eo (diskuto) 13:32, 5 Mar. 2015 (UTC)
{{Kolorteksto}} povus esti en kategorio:Ŝablono:Koloro de teksto. Sed kio alia? Se nur tio, la kategorio estas superflua. Kategorioj, kiuj estas tro malgrandaj, estas ne utilaj kaj ne kreindaj (Mi nun forigas multegajn kategoriojn kiel Kategorio:Naskiĝintoj en februaro 1948 laŭ la diskuto de VP:DL#Duoblaj kategorio "monato jaro" aŭ "monato de jaro").--Salatonbv (diskuto) 13:40, 5 Mar. 2015 (UTC)
@Salatonbv: pri forigo de preskaŭ malplenaj kategorioj kiaj Kategorio:Naskiĝintoj en februaro 1948, mi opinias ke tio eble ne estas la bona solvo. Ŝajnas ke en pli fortaj lingvoj en Vikipedio, oni komencis per Kategorio:Naskiĝintoj en 1948 kaj poste ĉar tiutipaj kategorioj pli kaj pli pleniĝis, oni decidis krei novajn kategoriojn por ĉiuj monatoj. Do se oni esperas ke esperanto sekvos tiujn modelojn, iam ni esperantistoj devos rekrei tiajn kategoriojn, kiujn vi nun intencas forigi.--Xian-eo (diskuto) 14:40, 5 Mar. 2015 (UTC)
Mi plejparte forigis tiajn kategoriojn ĉar neniu kontraŭis ĉe la diskutejo dum semajno, kaj ĉiuj de ili estis malplenaj post ŝovi unu aŭ kelkaj artikolojn. Nuntempe, la ceteraj kategorioj de monato jam estas malplenaj: t. e. ankaŭ tujforigeblaj (VP:K1). Sed oni ne individue invitis vin tien. Ĉu vi vere volas rekrei la kategoriojn kaj kolekti la artikolojn? Estas nur franca vikipedio de Kategorio:Naskiĝintoj en februaro 1948. Por halti mian forigadon, ĉu vi volas veni al la diskutejo?--Salatonbv (diskuto) 23:07, 5 Mar. 2015 (UTC)
Se vi ne kontraŭos, ni finiĝos la forigon de la ceteraj kategorioj per roboto. Amike,--Salatonbv (diskuto) 01:29, 7 Mar. 2015 (UTC)
Saluton, @Salatonbv: kaj Xian. Mi ĵus plenigis la kategorion Ŝablono:Koloro de teksto. Krome mi intervike ligis ĝin kaj forigis la superfluan alidirektilon. --Tlustulimu (diskuto) 07:49, 25 Mar. 2015 (UTC)
@Tlustulimu: Dankon. Xian, ĉu ne estas plue kontraŭaĵo al la diskuto? Se ne, ni petos al roboto laŭ la rezulto.--Salatonbv (diskuto) 00:15, 26 Mar. 2015 (UTC)

Ege utilaj kaj belaj mapoj[redakti fonton]

Vi faris ege utilajn kaj belajn mapojn por franciaj regionoj, ĉu vi fuarus ankaŭ por Burgonjo-Franĉkonteo ? Antaŭdankon. --pino (diskuto) 15:57, 5 Mar. 2015 (UTC)

@Pino~eowiki: Mi tradukis al esperanto nur tiujn, kiuj jam ekzistas sen eraro en la franca vikipedio. Por Franĉ-Konteo, vi mem povas konstati ke tiu mapo estas nun en fuŝa stato : Kompletigita mapo de Franĉ-Konteo en la franca vikipedio, do mi atendas.--Xian-eo (diskuto) 17:20, 5 Mar. 2015 (UTC)
Dankon, ni vidos sed la ideo estas bona kaj mi klopodos iomete fari mi mem por kompreni. Ĝis. --pino (diskuto) 15:28, 6 Mar. 2015 (UTC)

Malplenaj kategorioj[redakti fonton]

Estas pluraj kategorioj el kiuj vi tute forviŝis ĉion, kiel ekzemple Kategorio:Membroj de Eŭropa Parlamento 1984-1989. Ĉu ili estas ne bezonataj kaj eblas tute forigi ilin metante ŝablonon Ŝablono:Forigu kaj metante ilin en Vikipedio:Forigendaj artikoloj? Maksim (diskuto) 04:51, 25 Mar. 2015 (UTC)

Turanĝio[redakti fonton]

Bonan tagon Xian. Mi vidis, ke vi kreis la paĝon Turanĝio, kaj mi dankas vin. Sed kial vi tradukis la franclingvan vorton "Touraine" kun "Turanĝio", kaj ne kun "Turlando", tio, kion la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto proponas ? Dankon. EoVal-de-Loire (diskuto) 18:13, 4 Maj. 2015 (UTC)

Tio estas bona rimarko, al kiu mi aliĝas. Fakte la tradukon "Turanĝio" por "Touraine" mi trovis en "Dictionnaire français-espéranto" de Roger Léger kaj André Albault kaj ne rimarkis ke ekzistis alia traduko por "Touraine" en PIV. La traduko en PIV "Turlando" estas pli facile komprenebla por alilandanoj, do mi preferas ĝin kaj konsekvence modifos paĝojn kie necesas.--Xian-eo (diskuto) 14:58, 5 Maj. 2015 (UTC)
Dankon. EoVal-de-Loire (diskuto) 20:31, 7 Maj. 2015 (UTC)

Forigita kategorio[redakti fonton]

Saluton! Vikiano (diskuto) 14:48, 13 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Forigo
Saluton Xian, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, RG72 (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Kategorio:Historio de ekonomio laŭ lando".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Ŝablono:Kategorioj laŭ jarcento[redakti fonton]

Saluton Xian, mi rimarkis ke vi kreis la ŝablonon {{Kategorioj laŭ jardeko}}, kaj mi interesiĝas pri preskaŭ egala sed por jarcentoj. Ĉu vi povus helpi ĝin krei? Ĉe la angla oni uzas Template:Navseasoncats sed mi ne certas ĉu ni bezonas ion tiom kompleksa. JabieroKubo (diskuto) 07:23, 12 nov. 2020 (UTC)[Respondi]