Uzanto-Diskuto:Volapuko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉaŭ, @Volapuko! Kiam vi skribas artikolojn pri gazetoj, estus pli bone se vi uzus la ŝablonon {{informkesto gazeto}}. Memoru ankaŭ ke «Notoj» venu antaŭ «Eksteraj ligiloj». Vi povas vidi miajn modifojn alklakante ĉi tie. Ĝis ĝis, — Super nabla (diskuto) 20:33, 15 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi vidas ke vi tradukas el la germana. Por respekti la kondiĉojn de uzo, necesas ke vi enmetu la ŝablonon {{tradukita}} (en la ĉefa paĝo, tuj antaŭ la kategorioj) aŭ la ŝablonon {{tradukitaĵo}} (en la diskuto de la paĝo). Tio tre gravas, alie la skribado de la artikolo estas kontraŭleĝa. Se vi havas dubojn, vi povus skribi en mia paĝon.
Por traduki pli rapide, mi sugestas ĉi tiun ilon: Specialaĵo:ContentTranslation#draft
Ĝis ĝis! — Super nabla (diskuto) 20:51, 15 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Kara samideano!
Estas libere al ĉiuj plibonigi ĉiujn artikolojn. Memkompreneble vi rajtas enmeti viajn ŝablonojn kien ajn: mi persone tute ne ŝatas ŝablonojn. Tradukojn tradukile mi ankaŭ ne flegas fari. Koncerne la lokon de meto de la alineo "notoj" mi sekvas la kutimon de la germanlingva Vikipedio ĉar povas esti ke ekzistas ankaŭ piednotoj je aĵoj de la alineo "eksteraj ligiloj". Sekve pli logike estas havi ĉiujn notojn fine. Rilate al via admono indiki la fontojn ankaŭ en kazo de traduko el aliaj Vikipedioj vi inverse tute pravas. Volapuko (diskuto) 07:08, 16 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Bone. Ĉaŭ! — Super nabla (diskuto) 09:30, 16 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Ne malamu min, @Volapuko! 😁 Mi nur volas diri, ke oni povas uzi esperantan sintakson kiam oni enmetas bildon. Ekzemple, la sintakson [[Dosiero:Larus argentatus, at Oslo Opera House.jpg|eta|centre|150px|{{centre|Simpatia mevo.}}]] eligas la jenan bildon:

Simpatia mevo.

Ĝis! Amike, — Super nabla (diskuto) 21:05, 16 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Stilogvido pri datoj[redakti fonton]

Saluton estimata,
Ĉi tiujn tagojn oni diskutadas novan stilogvidon pri datoj. La propono troveblas ĉi tie: Uzanto:Super nabla/Datoj. Se vi havas tempon, mi feliĉus se vi esprimus vian opinion pri ĝi, komentante sube en la sekcio «Diskuto». Amike, — Super nabla (diskuto) 09:55, 22 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Bibliotekoj[redakti fonton]

Bonan tagon! Kiam vi uzas la ŝablonon {{bibliotekoj}} estas pli bone se vi neniun enmetas parametron, ĉar la ŝablono aŭtomate trovas referencojn al bibliotekoj. Ĝis ĝis, — Super nabla (diskuto) 10:26, 24 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi vidas, ke vi ankoraŭ ne bluigis vian nomon Volapuko, kaj tial ĝi aperas ruĝe en historilistoj. Viaj artikoloj restas aprobotaj, ĝis unu el kelkaj patrolantoj alvenas tien kaj aprobas ĝin. Mi scias, ke tio dependas de la faritaj kontribuoj kaj poste viaj artikoloj ne postulos aprobon, sed nun mi ne certas ĉu tio enkalkuliĝas ekde la komenco de la laboro aŭ ekde la bluigo de la uzantonomo. Tiukadre eble konvenos, ke vi bluigu ĝin per kreado eĉ de simpla uzantopaĝo: Mi estas Volapuko ktp. Informo utila por aliaj vikipediistoj estas lingvoj kiujn oni konas, ekzemple. Amike.--kani (diskuto) 08:35, 3 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton. En iu artikolo vi uzis la vorton "knajpo". Pri kio temas? Ĉu eblas alia pli esperanta vorto? Dankon. Amike.--kani (diskuto) 10:01, 3 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Ĝi signifas drinkejon. Difino estas ĉe:

http://www.reta-vortaro.de/revo/dlg/index-2l.html#knajp.0o

Sed mi konsentas ke ĝi ne oftas interrete. Mi ŝanĝos ĝin. Volapuko (diskuto) 19:26, 3 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Patrolanto[redakti fonton]

Saluton Volapuko. Mi ĵus volis proponi al vi peti rajtojn de patrolanto/revizianto, ĉar vi dum la lastaj ses semajnoj relative multe kaj ĉiam tre respondece kontribuis, kaj estas iom nenecesa laboro por aliaj en tia situacio ĉiam postkontroli kaj aprobi ĉiujn aĝojn. Sed antaŭ ol mi povis proponi tion al vi, mi vidis ke vi jam mem venis al la ideo, jam petis por vi rajtojn, kaj sekve donis al vi rajtojn de patrolanto/revizianto. Gratulon pro la "rangaltigo", plu uzu viajn rajtojn respondece - mi deziras al vi kontentigan kunlaboradon!! ThomasPusch (diskuto) 16:51, 8 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

PS: Cetere, pri la admono de Super nabla al vi antaŭ tri semajnoj: Ne estas devigo uzi iun ŝablonon. Nur antaŭvidatas, se oni tradukas el alilingva teksto aŭ "kun iom da inspiro de alilingva teksto" al Esperanto, ankaŭ se oni tute ne uzas tradukilon, sed simple iom profitas de tio kion jam vortumis aliaj homoj, ke oni iel indikas kiu estis la fonta teksto. Tute sufiĉas tion indiki tute diskrete en la redakta resumo, se oni savas la unuan version, per fiksa ligilo (io kiel tio https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Uzanto:Volapuko&oldid=8003809) al la uzata teksto. Aŭ alternative eblas meti simplan tekstolinion kun sama enhavo sube de la paĝo en la ĉapitron "referencoj" - tion mi ekzemple faris hodiaŭ matene, kiam mi sen tradukilo mem tradukis kaj dum tio iom adaptis al mia bezono de itala teksto al Esperanto la novan paĝon ofensivo (vidu tie kiel aspektis ĉe mi). Tiuj pli diskretaj atribuoj al alilingvaj tekstoj estas tute sufiĉaj. Mi krome ofte faras ĝermajn artikolojn pri iuj geografiaj temoj, en kiuj mi tute ne uzas iun ajn fremdan materialon, nur uzas informkeston kiu utiligas informojn el vikidatumoj. Tiun uzon de vikidatumoj, aŭ uzon de foto el la vikipedia komunejo oni klare vidas en la redakto: tiam estus groteske skribi "mi mem faris novan tekston, sed mi por ĝi uzis tiun kaj tiun foton el la vikipedia komunejo, por informoj pri la fotintoj kaj pri licencaj indikoj bonvolu mem rigardi en la vikipedia komunejo". Tio estas stulta: la komunejo kaj vikidatumoj nur ekzistas pro tio ke vikipediaj branĉoj uzas ilin, kaj se oni komplike protokolus ĉiun etan paŝon ĉiam, oni kreus nenecesajn tekstetojn kiun la sistemo devus pene savi, oni bremsus sian laborfluon kaj ankaŭ malŝparus la tempon de tiuj kiuj eble legus tiujn nenecesajn indikojn. Same, se oni mem trovis bonan retan referencon, kiun oni ne kopiis el alia vikipedia paĝo, sed mem trovis kaj opiniis bona. Simple en la redaktan resumon kun mikronoton "+ referenco" aŭ io tia, kaj fino. Al mi jam okazis, ke mi libere kreis novan paĝon, sed legetis kion pluraj lingvoj skribis pri la temo, ŝatis unu frazon el la hispana teksto, duonfrazojn el la angla kaj franca, eble itala aŭ litova, kaj du frazojn de la germana aŭ nederlanda versio: se mi faris ion tian, mi komprenas ke mi devus teorie citi ĉiujn tekstojn eĉ se mi nur prenis paneron ... kutime mi en tiaj kazoj forgesis enkopii plurajn URL-ojn, sed se iam iu homo volus scii de mi, eble post jaroj, de kie havis miajn informojn, ĉar ankaŭ ne estas bone simple mem elpensi tutan tekston en sia cerbo ("senreferencaj informoj!"), tiam estas tute bone povi rigardi kion mi notis tiam kaj ne ĉion post jaroj ankoraŭ devi parkeri... Espereble mi nun ne duŝis vin per vortoj, sed mi volis relativigi la vortojn de Super nabla de antaŭ tri semajnoj. Bonan vesperon, kaj morgaŭ paskan ovon por vi! ThomasPusch (diskuto) 17:57, 8 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Cele al ĝisdatigo de la paĝo Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj mi proponas al vi viziti ĝin kaj eventuale voĉdoni por iu(j) el la proponitaj artikoloj. Miaj preferataj kandidatoj estas jenaj: Kadavrogrifo, Reformacio, Registaro, Pano kaj Rejno. Sed estas ankaŭ aliaj. Oni povas elekti ene de ampleksa gamo; kelkaj atendas delonge. Dankon pro via komprenemo kaj eventuala partopreno.--kani (diskuto) 21:14, 8 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

VikiPrintempo COE 2023[redakti fonton]

Saluton! Ĉu vi eble partoprenos VikiPrintempon COE 2023? (Pri orienta kaj centra Eŭropo.) Estas tempo ĝis la fino de majo. - Rdelre (diskuto) 09:58, 18 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Mi plibonigis novan grupon de artikoloj kandidatoj al statuso de legindaj artikoloj. Mi petas vin viziti almenaŭ kelkajn el ili, ĉu la plej allogajn al viaj plaĉoj kaj voĉdoni en la koncerna balotado. Temas pri Rabindranath Tagore, Rasismo, Abu Nuŭas, Afganio, Aidoso, Akva ciklo, Akvobaraĵo, Al-Ĥorezmi, Alzheimer-malsano, Amfibioj, Molière, kaj William Shakespeare; kiel oni vidas, gravaj artikoloj kaj tre varia temogamo. Dankon pro via kontribuo kaj pardonu pri miaj insistoj plialtigi la nombron de legindaj artikoloj.--kani (diskuto) 10:34, 27 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Listoj pri unuopaj tagoj[redakti fonton]

La kronologiaj listoj pri unuopaj tagoj en multaj lingvoj estas trione por ligiloj de paĝoj pri elstaraj eventoj, trione por ligiloj al biografioj de naskiĝintoj kaj trione de mortintoj. La listoj samrange kovru ĉiujn epokojn de la homa historio kaj samrange kovru ĉiujn mondopartojn. Tial estas katastrofa situacio, ke la ekstreme pole patriota uzanto Sliwinski en granda energio misuzadas la sublistojn pri eventoj, tien vortriĉe ŝtopante amason da detaloj pri tragikaj sortoj de pollingvanoj inter la jaroj 1939 kaj 1944. Kompreneble en la tempo de la dua mondmilito okazis aparte multaj krimoj, tial pravigeblas ne trakti la 5 jarojn same koncize kiel kvin aliaj jaroj de la antikva aŭ mezepoko - sed bonvenas en unu teksta linio en ĉiu jaro mencii iujn aparte kruelajn krimojn, jen en Balkano, orienta, norda kaj okcidenta Eŭropo, ankaŭ militkrimojn en Ĉinio, Koreio kaj aliloke en Azio. Sed ke la homa historio reduktiĝas je pli 90 % al patriotisma lamentado pri mortoj de nur pollingvaj eŭropanoj nur inter 1939 ĝis 1944 ne respegulas la dimensiojn de la homa historio kaj simple estas perfortigo de la listoj. La eksa administranto RG72 estis la pli-malpli sola kiu bremsis tiun groteskan redaktadon, post kiam li ne plu estas administranto, la uzanto Sliwinski povas senbremsite daŭrigi sian akaparon de la listoj. Mi ĵus pene malfaris la lastajn ŝanĝojn post la lasta granda paĝoredukto de RG72, kaj ĝis nun nur faris tion de la 1-a ĝis la 11-a de oktobro (do nur 30-ono de ĉiuj perfortitaj listoj) - tio ne kovras ĉiujn trovastajn kontribuojn, sed tamen kunforigis iujn senkulpajn kaj saĝajn redaktetojn de vi. Pri tio mi pardonpetas. Sed mi pene sukcesos trakti la aliajn 350 listojn, kaj povas nur peti vin individue restarigi viajn malmultajn redaktojn kiuj kontraŭintence ankaŭ iĝis viktimoj de la redukto. ThomasPusch (diskuto) 16:33, 28 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Vikidatumaro[redakti fonton]

Mi ĵus hazarde rimarkis la paĝon Memorigloko Mogersdorf kiun vi verkis antaŭ 15 monatoj. Ĉe mi sub la titolo videblas linio kun la signoj Memorigloko Mogersdorf (Q1497542), sen priskribo. La vortoj sen priskribo estas ĉar vi ne fin-anoncis la paĝon en Vikidatumaro: se vi klakas al la blua nombro, vi venos al la vikidatuma paĝo, kie vi mem devos en la linio "Esperanto:" meti koncizan priskribon. Ankaŭ povas esti ke "etikedo" de la paĝa titolo tie ankoraŭ ne jam estas, tiam la sub la titolo en la esperanta vikipedio linio aspektas tiel: sen priskribo (Q1497542), sen priskribo. Tiam necesas meti du erojn. La "etikedo" foje metatas se oni interligas la novan paĝon kun alilingva paĝo (ne ĉiam), sed la esperantlingva priskribo neniam metatas. Ĝin ĉiam iu viva homo devas meti. Nur povas esti ke iu esperantisto jam skribis priskribon en vikidatumaron, sed ne havis la energion verki kompletan e-lingvan artikolon. Tiam kompreneble la priskribo antaŭas la tekston... Mi ŝatus peti vin ĉiam rigardeti tiun subtitolan linion en niaj paĝoj... kompreneble vi ĉie kie mankas priskribo meti iun, sed almenaŭ en la paĝojn kiujn vi mem ĵus faris, la priskribo estas parto de la ekverko de artikolo. Ĉu vi komprenas? Kaj ĉu vi senprobleme sukcesas fari tian priskribon? Se ne, vi povas rekte alskribi min kaj ni povas pripensi kie estas teknika malhelpeto en via redaktado... Salutas, ThomasPusch (diskuto) 22:45, 8 maj. 2024 (UTC)[Respondi]