Saltu al enhavo

Uzanto-Diskuto:Tomasoavro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Tomasoavro!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 16:17, 13 Nov. 2014 (UTC)

Bonvenon[redakti fonton]

Saluton kaj bonvenon al Vikipedio.--kani (diskuto) 20:21, 10 Nov. 2014 (UTC)

Polaj kinistoj[redakti fonton]

Saluton. Por meti artikolon en Vikipedio nepras ke ĝi enhavu almenaŭ tri frazojn. Artikoloj kun nur unu frazo povas esti forigitaj. Por eviti tion, vi facile povas aldoni duan frazon ekzemple "Plej konata lia filmo estas ..." aŭ ""Konataj filmoj liaj estas ..." Tria frazo povas esti iom ĝenerala ekzemple "Li estis konata pro...", "Li elmigirs al..." Tio sufiĉos demomente. Ĝis.--kani (diskuto) 20:23, 10 Nov. 2014 (UTC)

Saluton. Dankon, ke Vi redaktas Vikipedion. Mi petas, vidu kiel mi korektis: https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Witold_Leszczy%C5%84ski&diff=5568092&oldid=5568091 Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:40, 11 Nov. 2014 (UTC)

Polaj kinistoj[redakti fonton]

Saluton.. Jen konsilo: en la komenco de la artikolo kie aperas depove la titolo, tio estas la nomo de la kinisto, kutime oni grasigas, dikigas la literojn per la unua klakejo de maldekstro. Mi dikigis tiele kelkajn el la artikolotemoj, tio estas la nomoj de la biografiitoj.--kani (diskuto) 20:04, 13 Nov. 2014 (UTC)

Kaj bonvolu ne forgesi fari la alilingvajn ligilojn. Se ne, mi devos fari vian laboron. Se vi ne scipovas fari tion, demandu al mi kaj mi lernigos ĝin.--kani (diskuto) 20:34, 13 Nov. 2014 (UTC)

Kontaktoj[redakti fonton]

Jes. Vi ricevis mesaĝojn el mi tra Vikipedio. Por respondi al ili vidu ke apud mia subskribo kani aperas diskuto, do klaku tie kaj klopodu sendi mesaĝon al mi.--kani (diskuto) 16:38, 16 Nov. 2014 (UTC)

kategorioj[redakti fonton]

Vi realdonis Kategorio:Filmoj al Konopjelko (filmo). Kial? Ĉu Vi scias ke Konopjelko (filmo) jam estis en Kategorio:Filmoj? Vidu: Kategorio:Pollingvaj filmoj -> Kategorio:Filmoj laŭ lingvoj -> Kategorio:Filmoj Ĉu mi persvadis Vin? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:01, 16 Nov. 2014 (UTC)

Saluton! Pardonu, ke tiel longe, sed sendado de mesaĝoj estas por mi (kiel vikipediisto-komencanto) daŭre malfacila. Al temo... Ja artikolo povas estis en multaj kategorioj, kaj estado nur en "Pollingvaj filmoj" fermas, kaj viva kategorio "Filmoj" malfermas polajn filmojn por aliespoj. Logike: Konopjelko estas filmo kaj pollingva filmo samtempe, ĉu? Ĝenerale temo "filmoj" teĥnike/organize estu pripensota.
Saluton. Logike: ĉiuj pollingvaj filmoj estas filmoj. Ĉu ne? Ne estas logike ke artikolo estas dufoje en kategorio. Tio ke A estas en B kaj B estes en C signifas ke A estas en C Ĉu mi persvadis Vin? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:15, 17 Nov. 2014 (UTC)
Nu, miaopinie ĝi estas kiel POLLANDO (= Konopjelko) estas en kategorio MONDO (=filmoj) kaj en kategorio EŬROPO (=pollingvaj filmoj). Samtempe, ĉar kial ne? Mi dezirus ke ekz. japano povu trovi Konopjelkon ankaŭ hazarde, serĉante en ĝenerala kategorio "Filmoj". Tomasoavro 14:35, 17 Nov. 2014 (UTC)
Jes, mi pensas ke en tiu ekzemplo estas tiel kiel mi skribis. Vidu ke en artikolo Pollando estas skribita Kategorio:Eŭropa Unio, ne estas skribita Kategorio:Eŭropo. Ĉu mi persvadis Vin? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 16:18, 17 Nov. 2014 (UTC)
Kategorioj por Pollando estas tri: Pollando (absurda!), Eŭropa Unio, Slavaj ŝtatoj, do ĉi tie "Eŭropa Unio" estas "Filmoj", kaj "Slavaj ŝtatoj" - Pollingvaj filmoj". Nuntempe kategorio "Pollingvaj filmoj" estas malpli vasta ol "Filmoj" - la plej bone esti kun ĉiuj, kaj ne pozi patrioton, ĉu? Tomasoavro (diskuto) 17:45, 17 Nov. 2014 (UTC)
Vi skribis ""Eŭropa Unio" estas "Filmoj", kaj "Slavaj ŝtatoj" - Pollingvaj filmoj". Vidu ke Kategorio:Slavaj ŝtatoj ne estas en Kategorio:Eŭropa Unio (tio estas bone) ĉar ne ĉiuj Slavaj ŝtatoj estas ŝtatoj de Eŭropa Unio sed ĉiuj pollingvaj filmoj estas filmoj. Ĉu Vi pensas ke bone estas ke en ĉiuj filmoj estas senpere kategorio:Filmoj? Mi pensas ke bone estos ke en artikoloj estas nur plej malvasta kategorio. Eble Vi ne konas catscan. Vidu:

Do ne estas bezontata aldni ĉiujn kategoriojn al cixuj artikoleojn. Sufiĉas nur aldoni plej malvastan kategorion. Bone estos ke en kategorio:Filmoj senpere ne estos artikolojn sed estos nur kategoriojn. Ĉu mi persvadis Vin? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:45, 17 Nov. 2014 (UTC)