Uzanto-Diskuto:Noirie

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol fari (iom grandan) redakton, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru: se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos (malfari) ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro !

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomigi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu pli spertan uzanton fari tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo!

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante --~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  --Ochilov (diskuto) 10:52, 29 Feb. 2016 (UTC)

Bonvenon al Vikipedio, gratulon pri viaj artikoloj edesbrieresdiskuto)15-an de aprilo

Saluton, mia kontribueto al Kalko estas ne-dankinda tamen dankon pro via ĝentileco--Verdulo (diskuto) 18:21, 15 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Nedankinde pro mia malgranda ŝanĝo, la veran laboron – la skribado de la artikolon – havis farita vi ... ;)
P.S.: Vi estas la sama Vicky kiel ĉe deeo.dict.cc? Se jes: Vi povas fari tie volonte pliajn tiel belajn sonregistradojn ... :) --Sciuro la kolektanto de nuksoj (diskuto) 19:59, 30 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton Sciuro, mi dankas vin por via komplimento. Jes, mi estas la sama Vicky kiel ĉe dict.cc. Mia salutnomo estas Aydana. Certe mi faros novajn sonregistradojn. Mi deziras agrablan laboron al vi! --Noirie (diskuto) 20:30, 10 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi ĝojas pri tio kaj mi deziras ankaŭ al vi agrablan laboron. :) --Sciuro la kolektanto de nuksoj (diskuto) 09:02, 12 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton, kara! Jen interesa grupo por vi, se vi volas, vi ankaŭ povas aliĝi. Ĝi nomiĝas "Esperanto kaj Libera Scio" - oficiala esperanta uzantogrupo de Fondaĵo Vikimedio. :* --Lingveno (diskuto) 14:11, 23 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Algermanigo de la artikolo Esperantujo[redakti fonton]

Saluton! Mi eksciis per Lingveno, ke vi eble povos traduki la artikolon Esperantujo al la germana: mojose! Vi povas ŝpari iom da tempo, ĉar mi jam kreis bazan strukturon de la artikolo. Vidu ĉe: de:Benutzer:Aleks_Andre/Temp. Antaŭdankon por la laboro, kaj nepre vizitu la Telegram-grupon “Vikipedio-agado” por scii pli pri la internacia kunlaborado de Vikipediistoj! :-) — Aleks Aɴᴅʀᴇ (diskuto) 16:05, 30 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton Aleks Andre, volonte mi helpos! Mi ĵus komencis algermanigi la subsekcion Politiko. Pli da kontribuoj mi aldonos dum la venontaj tagoj. Dankon pro via mesaĝo! --Noirie (diskuto) 22:38, 01 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

{{subst:#switch:eo|es=CEE Primavera 2016 Encuesta|#default= CEE Spring 2016 Survey|hu=CEE Tavasz 2016 kérdőív|sq=Anketa e CEE Spring 2016|et=Kesk- ja Ida-Euroopa kevad (CEE Spring) 2016 küsitlus|tr=Orta ve Doğu Avrupa (CEE) Baha...

Hi, CEE Spring 2016 participant! I am sorry for writing in English. The international organisers of the contest ask you to complete the survey about the contest. It is very short. It gives us a bit of statistics and helps make the next contest better. Please complete the survey here: https://wikimedia.qualtrics.com/jfe/form/SV_eLP1PKZWjSpIi45 Best regards,
-- Ата via MassMessage 13:28, 10 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Share your experience and feedback as a Wikimedian in this global survey[redakti fonton]

  1. This survey is primarily meant to get feedback on the Wikimedia Foundation's current work, not long-term strategy.
  2. Legal stuff: No purchase necessary. Must be the age of majority to participate. Sponsored by the Wikimedia Foundation located at 149 New Montgomery, San Francisco, CA, USA, 94105. Ends January 31, 2017. Void where prohibited. Click here for contest rules.

Your feedback matters: Final reminder to take the global Wikimedia survey[redakti fonton]

(Sorry to write in English)

VikiPrintempo 2019 - lasta ŝanco por partopreni![redakti fonton]

Saluton kara Noirie! En pasinteco vi partoprenis en la konkurso Viki-printempo pri Centra kaj Orienta Eŭropo (kaj la Balkana duoninsulo kaj Kaŭkazo). La konkurso denove okazas kaj daŭros nur ĝis fino de Majo 2019. Kompare al la antaŭaj jaroj, nun vi povas verki / traduki artikolojn nur pri landoj, de kie vi ne devenas, nek kie vi longtempe loĝas. Tiu ŝanĝo estas por pligrandigi interkulturajn dimensiojn de la konkurso. Tamen, ĉi-jare eblas partopreni ankaŭ en Vikivojaĝo, do verkante turismajn gvidilojn. Disdonataj estas entute 5 premioj konsistantaj de aĉet-kupono (en servo laŭ via elekto, en kiu mi tamen devas povi aĉeti la kuponon :) kaj aliro al ĉiu muziko de Vinilkosmo.

Por partopreni, venu ĝis la 31a de Majo al la konkursaj paĝoj en Vikipedio kaj en Vikivojaĝo. Verdire, vi nun havas sufiĉe bonan ŝancon venki!

Kaze de ajnaj demandoj, skribu al mi! Amike! --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:25, 19 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton kara KuboF, jen mi proponis kontribueton por la CEE printempo. Bv kontroli ĉu tiu artikolo taŭgas. Mi kore salutas kaj antaŭdankas! Noirie

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. En Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj estas longa listo de artikoloj kiu atendas kategoriigon kiel leginda artikolo. Mi petos de vikipediistoj ke unu post unu oni balotu por aktualigi la liston. Ĉu vi bonvolas baloti ekzemple por Aŭgusteno de Hipono? Tio estos la komenco, sed vi povas jam baloti por ĉiuj en la listo.--kani (diskuto) 00:50, 9 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Dankon pro partopreno en VikiPrintempo COE 2019![redakti fonton]

Saluton kara Vicky!

Mi dankas vin pro via partopreno en la Vikipedia konkurso VikiPrintempo COE 2019! Tamen, vi atingis nur 3 poentojn, kio estas je 7 malpli ol estas bezonate por ricevi premion.

Mi esperas, ke vi ĝuis rigardi al regiono de Centra kaj Orienta Eŭropo kaj verki pri ĝi. En la grupo Esperanto kaj Libera Scio ni konsideras organizi similajn konkursojn aŭ aliajn eventojn ĉiujare, do se vi interesiĝas, atentu pri Diskutejo kaj eble eĉ mem ion proponu.

Mi denove dankas vin pro partopreno kaj helpo al disvastigado de libera scio por tuta homaro!

Ĉeforganizanto de VikiPrintempo COE 2019 --KuboF Hromoslav (diskuto) 20:30, 11 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Community Insights Survey[redakti fonton]

RMaung (WMF) 16:17, 9 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Reminder: Community Insights Survey[redakti fonton]

RMaung (WMF) 19:46, 20 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Konkurso VikiPrintempo 2020 - partoprenu ĝis fino de Aprilo[redakti fonton]

Saluton Noirie! En antaŭa(j) jaro(j) vi jam partoprenis la konkurson VikiPrintempo, do mi pensas, ke vi povas interesiĝi pri remalfermo de la konkurso! Kompare al antaŭaj jaroj, nun la konkurso daŭros nur ĝis fino de Aprilo - je 1 monato malpli. Do, neniu hasto, sed la horloĝo tamen tiktakas.

La antaŭan jaron vi ne povis partopreni per temo pri via propra lando - tio nun ŝanĝiĝis! Kaj eĉ se vi pensus, ke Vikipedio jam enhavas ĉiun eblan artikolon pri lando de via intereso, legu plie, tiel vi pli bone povas partopreni en Vikivojaĝo.

Mi vin ankaŭ speciale atentigas kaj invitas partopreni la konkurson en Vikivojaĝo! Vikivojaĝo estas relative nova frato de Vikipedio, kiu celas helpi al esperantistoj pli agrable vojaĝi danke al buntaj turismaj informoj pri ĉiuj turismaj cellokoj (ankaŭ ne tre kutimaj). Vikivojaĝo daŭre estas en la Vikimedia Kovilo kaj serĉas sian aktivan komunumon. Kun la komunumo (ĉu ankaŭ vi estos parto de tio?), Vikivojaĝo maturiĝos kaj havos memstaran subdomajnon, tiel pli bone provizante la informojn.

Mi konscias, ke redaktado en Kovilo estas iom malsama ol en Vikipedio. Tial por plifaciligi viajn unuajn paŝojn kaj instigi vin provi Vikivojaĝon vi ricevos 2-oble pli multajn poentojn en Vikivojaĝo ol en Vikipedio! Nur pro tio, ke vi provis. Krome, estas speciala premio por la plej granda kontribuo ĝuste al Vikivojaĝo - kaj tiun vi povas ricevi aldone al la kutimaj premioj! Ni kredas, ke Vikivojaĝo havas multon por provizi al Esperantujo kaj Vikimedianoj - tial tiuj specialaj ofertoj. Kaj, eble vi ekŝatos Vikivojaĝon kaj decidos redakti ĝin ankaŭ post VikiPrintempo.

Por partopreni la konkurson venu al jenaj paĝoj kaj listiĝu en la listo:

Nomo de la organizanto, Uzanto:KuboF Hromoslav (diskuto) 21:49, 27 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj[redakti fonton]

Kara, Noirie, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj ;-)

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)[Respondi]