Uzanto-Diskuto:Jo L was here

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Jo L was here!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 13:27, 30 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Peto por ne krei ĝermetojn[redakti fonton]

Saluton Jo L was here. Dankon pro krei artikolojn pri muzikiloj. Tamen, ili estas tro mallongaj kaj senfontoj. Ĉu vi volus plibonigi jam kreitan artikolon anstataŭe per aldoni liston de instrumentoj? Kial ne en Kordinstrumento? Vikipedio ne estas vortaro, do oni ne povas krei artikolon nur kun difino. Ankaŭ por esperantigo (ekz "Kabosio"-on ĉu vi inventis?), oni necesas eksteran fonton de uzo prefereble kiel PIV. Bonvenon al nia vikipedio.--Salatonbv (diskuto) 06:53, 2 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Ĝi estas tute en anglia vikipedio. Mi lernas esperanton. Mi kopios fonton. Jo L was here (diskuto) 08:33, 2 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Bonvenon, certe vi konas la temon do vi alportas utilajn informojn. La kvalito de la lingvo estas ankaŭ grava vidu Vikipedio:Diskutejo/Diversejo#Artikoloj de novulo atentu konsiliojn de nia sperta lingve kolego Tsustulimu. Kore. --pino (diskuto) 14:48, 2 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Se Vi tradukas el angla vikpedio do uzu Ŝablono:Tradukita. Ĉu bone? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:22, 2 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi ne tradukas. Mi faros novajn artikolojn. Ĉu mi devus traduki? Jo L was here (diskuto) 21:25, 2 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Ne, vi ne devu traduki. Ni ne estas nur kopio de aliaj vikipedioj. Kore. --pino (diskuto) 07:01, 3 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton! Jen bonega ilo por vi! --Ochilov (diskuto) 03:33, 3 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Dankon! Jo L was here (diskuto) 08:02, 3 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton, en tiu artikolo estas ĉapitro pri Tamboricoj, sed en ĝi foje estas Tamboricoj kaj foje Tamburicoj. Ĉu vi povas korekti tion?--kani (diskuto) 21:01, 11 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Pardonon! Mi tajpis eraron. Ĝi estas tambUrico(j). Mi riparis. Jo L was here (diskuto) 09:23, 12 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Retfotilo[redakti fonton]

Mi helpos.--kani (diskuto) 17:31, 18 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi helpis.--Seminario (diskuto) 09:13, 19 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Konsileto[redakti fonton]

Saluton Jo! Mi vidas, ke vi havas uzantpaĝon en la angla vikipedio sed ne ĉi tie. Mi sugestas, ke vi kreu paĝon ĉe meta, kaj tiel via paĝo aperos en ĉiuj projektoj de Vikimedio. :) ~nmaia d 21:55, 18 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

La uzanto-skatolo estas en Esperanto-Vikipedio (kaj meta) rompita :( . Jo L was here (diskuto) 08:20, 19 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Ne rompita, sed oni uzas ĝin malsame: {{#babel:en-gb|de-4|eo-2|es-1}} ~nmaia d 22:30, 19 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Muzikilaj paĝoj[redakti fonton]

Por mia muzikiloj paĝoj, ĉu bona mi faras la nomojn substantivoj (finanta per -o), aŭ mi transliterumas la denaska nomo? Jo L was here (diskuto) 22:14, 19 maj. 2016 (UTC)

Saluton. Mi ne havas klaran respondon. Depende. Ekzemple la vorto gitaro estas sufiĉe konata en Esperantio, do tiu artikolo nepre necesas. Tamen vi metis multajn artikolojn kies nomo plej verŝajne neniam estis uzataj en Esperanto pro kio tiu kreado estas disputenda. Plej malbone estas ke vi metis multajn artikolojn kun malgranda enhavo, foje nur unu frazon, dum estas regulo meti almenaŭ tri frazojn. Poste devis veni iu, kiu vere riparis "viajn" artikolojn. Mi ne konsilas fari tion. Mi konsilas al vi, unue plie lerni Esperanton, ĉar vi ankoraŭ faras multajn erarojn. Ekzemple vi devus legi vikipediajn artikolojn, ekzemple gitaro, flamenko, bluso, muziko, muzikilo ktp. Poste, se vi kreas artikolon, multe pli bone estas krei unusolan bonan artikolon ol multajn ne tiom bonajn. Precize pri via demando, mi esperantigus malfacilegajn nomojn kaj lasus origine la facile prononceblajn. Tamen tio estas nur persona opinio. Mi insistas pri plibonigo de la lingvonivelo unue. Dankon.--kani (diskuto) 22:40, 19 maj. 2016 (UTC)[Respondi]