Saltu al enhavo

Uzanto-Diskuto:Gilbert Ndihokubwayo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Honorigoj[redakti fonton]

Gratulon pro la 1-a loko en la kategorio Novulo en la konkurso Vikipediaj paĝoj volas fotojn 2021!
--KuboF Hromoslav (diskuto) 19:42, 14 sep. 2021 (UTC)[Respondi]


Saluton kaj bonvenon. Mi reviziis la artikolojn Afriko sub kolonia regado kaj Afrikaj traktatoj de 1885 ĝis 1902. Kutime en Vikipedio, kiam la temo ne estas Esperanto mem, artikoloj estas tradukoj aŭ korespondaĵoj de alilingvaj artikoloj, ekzemple Afriko de anglalingva Africa ktp. Tiuokaze, mi supozas, ke vi ankoraŭ ne scias kiel fari tiun ligon. Sed respondu tie ĉi aŭ rekte al mi de kiu artikolo vi tradukis kaj mi faros la ligon. Tamen eble vi mem verkis la artikolon kaj tiel, ili estos malfacile ligeblaj al aliaj lingvoj. Ĉiuokaze mi estos je via dispono.--kani (diskuto) 22:59, 31 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Dankon pro via partopreno en Afrika monato 2021![redakti fonton]

Kara Gilbert, dankon pro via partopreno en la Afrika monato 2021! En la organiza teamo ni aparte ĝojas pri partopreno de vi, kiel nova Afrika Vikipediisto! Mi memoras pri miaj komencoj en Vikipedio (kaj estis ankaŭ malfacile) kaj des pli mi gratulas, ke vi faris la unuajn paŝojn por kontribui!

La rezultoj estos kalkulitaj laŭplane tuj la sekvan semajnofinon. Rezultoj kaj disdono de premioj sekvos baldaŭ post tio.

Se vi volas konkursi plu kaj gajni pliajn premiojn, mi invitas vin al la konkurso pri Unesko, kiu okazas ĝuste nun. Ni organizas ĝin kun UEA laŭ rekta instigo de Unesko, do iuj de la plej pintaj institucioj rigardos la rezultojn! Mi speciale invitas vin, ĉar tio estas bona okazo por praktiki viajn novajn vikiajn kapablojn ;-)

Amike, organizanto KuboF Hromoslav (diskuto) 19:46, 2 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Honorigo[redakti fonton]

Gratulon pro la 1-a loko en la konkurso Afrika monato 2021 sun la kategorio:Viki-novuloj el Afriko!
-- Radioamatoro (diskuto) 16:40, 15 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Dankon pro via partopreno en la afrika monato 2021.
Vi povas aldoni la jenan honorigon en via uzantopaĝo laŭplaĉe. -- Radioamatoro (diskuto) 16:40, 15 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi esperas, ke vi bonfartas. Mi respondos unue al la fino de via mesaĝo. Jes, vi bone respondis al mia demando. Normale en Vikipedio, kiam la temo ne estas Esperanto mem, artikoloj estas tradukoj aŭ korespondaĵoj de alilingvaj artikoloj kaj tial kaj esperantistoj kaj neesperantistoj povas veni de alilingva artikolo al Esperanto. Sed ne gravas se tiu artikolo venis rekte de libro kaj restos neligita. Tamen mi serĉis la titolon de la libro kaj mi konstatis, ke estas artikolo pri la libro en la franca, portugala, angla kaj svahila, sed mi ne povas ligi vian artikolon al tiu, ĉar la aliaj temas pri la libro mem kaj la projekto de Unesko, dum via artikolo estas resumo de la historio de Afriko, do ĝi ne kongruas. Por aliaj fojoj, estus bone se vi antaŭ redakti artikolon por Vikipedio kontrolu ĉu estas simila artikolo en alia vikio ekzemple en la franca aŭ angla.

Pri la unua demando. Ĉiu artikolo havas supre linion kun Redakti, Redakti fonton kaj Vidi historion. Mi ĉiam uzas Redakti fonton. Se vi klakas en Vidi historion, oni malfermas la liston de ĉiu interveno en tiu artikolo. Tiel se vi malfermas la Historion de via artikolo, vi vidas liston de kelkaj miaj intervenoj kaj fine vian unuan intervenon, nome la kreo de la artikolo. Apud la nomo de la interveninto, ekzemple Kani, vi vidas Diskuto kaj Kontribuoj. En Kontribuoj estas miaj lastaj intervenoj, en Diskuto estas la kontaktoj de miaj kontaktintoj. Tie okazas la kontaktoj inter vikipediistoj. Por uzi ĝin vi devas iri al la fino de la diskutado aŭ klaki supre en Aldoni temon. Vi povas malfermi ankaŭ vian diskutpaĝon ĉiam kiam vi volos, sed tio kion vi skribos tie, alvenos ĝenerale al neniu. Male, se vi iras al mia diskutpaĝo, kaj redaktas en la fino, iu signaleto blua aŭ ruĝa aperos supren en mia ekrano kiam mi venos en Vikipedion kaj mi vidos ke iu kontaktis min. Do, mi iru tien.

Mi esperas, ke tio helpos vin. Tamen mi restos je via dispono, ĉu per retmesaĝo ĉu per la interna kontaktejo de Vikipedio. Ambaŭ manieroj havas siajn kaj avantaĝojn kaj malavantaĝojn. Per retmesaĝo, ĉio estos privata kaj nur kontaktintoj konos tion. Per Vikipedio, ĉiu povos legi tion kaj helpi, konsili, kontribui ktp. Nun mi uzos ambaŭ manierojn.--kani (diskuto) 12:26, 25 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj[redakti fonton]

Kara, Gilbert Ndihokubwayo, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj ;-)

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)[Respondi]