Uzanto-Diskuto:Elponto27

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Elponto27!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  --LiMrBot (diskuto) 21:13, 18 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton, LiMr,
Mi ĝojas pri via mesaĝo ĉar mi estas nova en Vikipedio kaj mi ne sukcesis ricevi ajnan kontakton. Mi multe laboris pri unua artikolo sed min haltigas 3 problemoj. Alkroĉita estas la letero, kiun mi sendis - sen respondo al samideanoj. Do vi pli bone vidos mian aliron kaj miajn 3 problemojn. La tempo pasas kaj mi ne plu progresas. Mi estas sufiĉe senkuraĝa. Ĉu vi helpus min publikigi mian unuan artikolon? Multan dankon anticipe. Korajn salutojn. Elponto27
"Saluton de komencanto kaj helpopeto[
Saluton, karaj amikoj, kiuj havas la sperton de Vikipedio!
Mi estas franco, kiu malkovris Esperanton ( Mi lernas la lingvon per la Assimila metodo, la vortaro de J. Le Puil kaj P. Danvy kay retaj kursoj Gerda malaperis).
Mi ĵus vidis kun plezuro, ke vikipedio ekzistas ankaŭ en la lingvo de Zamenhof. Mi ŝatus partopreni. Mi pensas, ke ĝi estas bona maniero praktiki, ču ne?
Mi interesiĝas pri arto kaj literaturo (romano, teatro, ktp.)
Hazarde mi renkontis kolekton de fabeloj de la franca aŭtoro Christian Palustran en la urba biblioteko (Métamorphoses, mon amour) kaj vidis, ke en unu el ili troviĝis verso en Esperanto.
Mi "guglis", kaj vidis, ke estas artikolo pri li en la revuo La Sago, paĝo 4:
https://www.sat-amikaro.org/IMG/pdf/20-SAG-novembre2005w.pdf
Mi ankaŭ vidis, ke li jam havis paĝojn en aliaj vikipedioj. Do kial ne esperante?
Mi estis inspirita de či tiuj aliaj vikipedioj por trovi findidajn fontojn. Sed por lerni pli Palustran, mi ankaŭ esploris interrete kaj legis en la biblioteko.
Efektive, mi ŝatus ke mia artilolo estu originala; ne simpla kopio de aliaj vikipedioj!
Pri či tiu punkto, mi vidis, ke en la vikipedio en esperanto estis por la aǔtoroj ne nur nombrado de faktoj, sed analizo de la verkoj (stilo). Mi trovis ĝin interesa kaj tion mi provis fari.
Mi multe laboris pri či tiu unua artikolo kaj mi pensas, ke mi atingis ion ĝustan danke al la retaj konsiloj. Tamen mi havas problemojn kun la jenaj:
1) Mi timas, ke la lingvo estas mallerta aŭ malĝusta.
2) Mi trovis foton de Palustran če vikikomunejoj, kiu ŝajnas kopirajta libera:
https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Fotografia_Palustran_christian_free_licence_2022.png
sed mi ne scias kiel meti ĝin.
3) Alia problemo por mi komenkanto: m skribis la artikolon sur mia paĝo "provejo" sed mi ne scias, unufoje pli bonigita, kiel enretigi ĝin.
Ĉu vi konsentus helpi min? Antaŭdankon. Kore salutas.
Elponto27. PS mia paĝo "provejo":: Uzanto:Elponto27/provejo Elponto27 (diskuto) 08:00, 15 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi esperas, ke vi bone trafos mian reagon. Mi povas meti ĝustan daton en la tabelo, sed en la franca kaj anglaj paĝoj oni diras nur 1947, sen indiko de tago aŭ monato. De kie vi prenis tiun informon? Dua dubo: vi devas havi paciencon; dum vi ankoraŭ kreis malmultajn artikolojn kaj faris malmultajn redaktojn en artikoloj, viaj faroj estos markitaj kiel reviziotaj. Mi mem revizias ĉiusemajne, sed vi kreis lunde, do ĝis venonta lundo mi nek revizios nek povos aprobi revizion. Aliaj vikipediisto povos fari tion. Mi esperas, ke vi ankoraŭ lernos pli pri Vikipedio. Mi vikipediumas dum pli ol dek kvin jaroj kaj mi ankoraŭ lernas. Bonan sorton.--kani (diskuto) 19:57, 20 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton Kani,
Dankon pro via mesaĝo kaj, se estas vi, kiel mi pensas, kiu metis la foton, grandan dankon! Mi konfesas, ke mi ankoraŭ ne kapablas ĝin! Jes, mi havas multon por lerni.
La datoj? Mi guglis la retajn biografiojn (interalie, vikipedion) kaj mi fakte trovis 1947. La monaton kaj la tagon? Sur Guglo-retejo nomata Babelio: https://www.babelio.com/auteur/Christian-Palustran/65300
Sed ĝi estas la sola kiu mencias ĉi tiun tagon kaj monaton.
Jes, Kani, mi scias, ke mi havas multon por lerni kaj mi tre feliĉas havi kontakton kun sperto kiel vi. Ja, labori pri Vikipedio postulas multe da pacienco !
Redankon.
Sincere.
Elponto27 Elponto27 (diskuto) 02:53, 21 mar. 2023 (UTC)[Respondi]