Saltu al enhavo

Uzanto-Diskuto:Egilus

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bonvenon kaj gratulon pro dediĉo al kreado de artikoloj pri Latvio. Vere tiuj mankis.--kani (diskuto) 21:33, 27 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Dankon pro la subteno! Vere gravas por mi scii, ke la kvalito de mia Esperanta teksto estas almenaŭ akceptebla. --Egilus (diskuto) 09:46, 28 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Distriktoj de Latvio[redakti fonton]

Saluton Egilus, vi komencis aldoni artikolojn pri distriktoj de Latvio, sed bedaŭrinde vi titolas ili male. Ekzemple Cēsu novads devas nomiĝi distrikto Cēsis. Ĉiuj paĝoj, kiuj estas nomitaj "...novads" estas alinomendaj, ĉar "novads" estas en Esperanto nenion. Dankon por la korektoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 14:37, 29 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Bv titoli ilin kiel en Distrikto Balvi (sen prepozico "de"). Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 14:45, 29 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Saluton! Dankon pro via atento. Kiel ĉiujn tri variantojn (originallingvo, kun "de", sen "de") mi vidas ĉi tie en EoViki, mi simple ne sciis, kiu versio estas ĝusta. Bone, mi movos ĉion. Dankon pro la sugesto! --Egilus (diskuto) 15:11, 29 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Tio estas la nomoj de distriktoj. Vidu ekz. ankaŭ Distrikto Blansko. Same kiel ekz. Gidon Kremer ne estas "Gidon de Kremer". Petr Tomasovsky (diskuto) 15:23, 29 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Pardonu, mi renkontis problemon: mi ne povas movi paĝon al ekzistanta paĝo kaj ne havas rajtojn forigi la ekzistantan version. Simpla kopiado de teksto verŝajne havos malbonan efikon al Wikidata. Mia nura varianto estas movi iaman "Distrikto" al propra uzantspaco kaj poste movi la paĝon. --Egilus (diskuto) 15:28, 29 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Paĝojn, kiujn ne eblos alinomi, devas alinomi administranto. Bv enmeti supre ŝablonon {{alinomu}} kun la nova nomo, kiel tio estas ĉe Cēsu novads kaj listigi ili en VAA.
Vd ankaŭ distrikton Alūksne, kie estas alilingva nomo. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:34, 29 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi komencas fari ĉi tion.--Egilus (diskuto) 15:43, 29 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Mi kreis peton por alinomi la paĝon Cēsu novads ĉi tie. Petr Tomasovsky (diskuto) 16:15, 29 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Dankon. Pardonu pro ĉi tiu kaoso.--Egilus (diskuto) 16:20, 29 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Gratulon kaj dankon pro viaj novaj artikoloj pri distriktoj de Latvio, kiuj kutime anstataŭigis antaŭajn alidirektilojn al la distriktaj ĉefurboj, kiujn mi metis antaŭ dek jaroj kaj tiam skribis ke tiu solvo estas nur "provizora". Bone ke tiu provizoreco nun finiĝis! Vi povus ankoraŭ atenti meti frazeton kaj ligilon al la novaj distriktaj artikoloj al la artikoloj pri la koncernaj urboj (vidu la ekzemplon de Tukums kaj distrikto Tukums). Kaj krome: ĉu vi jam orientiĝas kiel aldoni informojn al vikidatumoj? Se jes, tie ankaŭ necesus aldoni tre malmultajn informojn e-lingve pri ĉiu nova artikolo - vidu ekzemple distrikto Tukums nun (distrikto Tukums (Q97232977), distrikto en nordokcidenta Latvio) kontraste al antaŭ dek minutoj (sen priskribo (Q97232977), sen priskribo), kaj eĉ pli malbone distrikto Saldus ("Vikidatuma ero ne trovita"): necesas maldekstre sub la aliaj vortoj "aldoni ligilojn", elekti "lv" kaj "Saldus novads", kaj jen prete!

Laipni lūdzam un labu sadarbību! ThomasPusch (diskuto) 15:04, 6 feb. 2022 (UTC)[Respondi]

Dankon pro la bonaj vortoj! Pri la lingvaj ligiloj al novaj artikoloj, mi iufoje forgesas pri ili, sed kutime metas ilin :) Kun urboj - miaj planoj estas estonte kompletigi ĉiujn ekzistantajn latvajn urbartikolojn, kaj mi provas ne fari multajn malgrandajn korektojn ĉiufoje, por krei malpli da malfacileco kun ilia recenzo. Kaj revizii miajn redaktojn, bedaŭrinde, necesas pro mia malbona lingvokapablo.
En Vikidatumoj mi provas ne labori, la etoso tie ne estas sufiĉe sana por mi. --Egilus (diskuto) 15:56, 6 feb. 2022 (UTC)[Respondi]

Nun pri Distrikto Saldus jam notiĝas Vikidatumoj: (sen etikedo) (Q97232673), sen priskribo. Bone, paŝo antaŭen. Mi persone tre dubas ke iu atakus vin se vi metus en vikidatumoj la senkulpajn esperantlingvajn vortojn "distrikto Saldus" kaj "distrikto en Latvio". Ĉu vi havis tiajn spertojn?? ThomasPusch (diskuto) 16:17, 6 feb. 2022 (UTC)[Respondi]

Jes, mi havas malagrablan sperton kun tio loko, kaj homoj de mia aĝo kutime ne donas duan ŝancon. Mi simple eĉ ne volas pensi pri ili.--Egilus (diskuto) 17:28, 6 feb. 2022 (UTC)[Respondi]

Ikšķile[redakti fonton]

Saluton, Egilus. Mi ĵus vidis, ke vi kreis la novan artikolon Ikšķile. Mi ĵus aldonis ion al ĝia informkesto, laŭ la artikolo Prago. Temas pri la nova mapo, kiu uzas la ŝablonon {{mapligilo}} jene:

{{maplink|frame=yes|plain=yes|type=shape|stroke-width=2|stroke-color=#000000|zoom=11|frame-align=center|frame-width=260}}

Ĉar Ikšķile estas pli malgranda ol Prago mi nur ŝanĝis la valoron de zomo. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 19:31, 30 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Premio de VikiPrintempo 2023[redakti fonton]

Bonvolu rigardi vian retpoŝtan keston kaj respondi al mia mesaĝo pri via premio. Ĝia titolo estas "Gratulon al venko en VikiPrintempo 2023, Egilus!" Poste mi sendos al vi vian premion. Se vi ne trovus la mesaĝon, bv. sendi al mi retmesaĝon. Mi esperas provizi al vi vian premion tre baldaŭ. Amike. KuboF Hromoslav (diskuto) 20:26, 21 nov. 2023 (UTC)[Respondi]