Uzanto-Diskuto:Carson Piano

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kategorioj kaj intervikioj[redakti fonton]

Saluton kara! Mi vidas ke vi aktive verkas artikolojn pri zoologio. Tio estas bona afero, sed ne forgesu ke post fini la tekston necesas:

  • atente provlegi ĝin kaj korekti erarojn;
  • aldoni kategoriojn;
  • aldoni intervikiojn.

Sen tio la artikoloj estas malfacile uzeblaj kaj troveblaj. Amike. RG72 (diskuto) 12:59, 25 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Saluton kaj dankon por via helpo! Mi provlegos pli kaj se mi sciis kial aldoni kategoriojn mi aldonus. Mi jam aldonas intervikiojn sed pli da provlegoj kaj lerni kial aldoni kategoriojn estus bone. Se vi povas helpi min kun kategorioj mi dankus vin!
Kare, Carson P. Carson Piano (diskuto) 13:25, 25 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Kategorioj[redakti fonton]

Saluton kaj bonvenon. Mi konsilas al vi ne tiom rapide krei artikolojn antaŭ bone kompreni kiel ili devas esti. Pri kategorioj mi povas helpi. Ekzemple vi kreis artikolon Meksika lupo sen kategorioj. Nu, iru al la artikolon Lupo kaj je la fino estas la kategorioj. Vi povas nur malfermi la lastan sekcion Eksteraj ligiloj klakante ĉe redakti fonton, oni malfermos la redaktopaĝon, tie vi povas kopii la necesajn kategoriojn ekzemple Kanisedoj kaj Faŭno de Usono, sed tiel kiel ili estas tie, sen tuŝi ion ajn tie. Poste glui tion en la redaktopaĝo de Meksika lupo. Eble ekzistas ankaŭ kategorio Faŭno de Meksiko. Mi povus fari tion, sed estas preferinde, ke vi mem faru tion kaj lernu, ĉu ne?--kani (diskuto) 11:39, 29 maj. 2023 (UTC)[Respondi]