Uzanto-Diskuto:3

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estimata kolego,

mi laŭdas vian fervoron, sed ŝajnas, ke viaj lingvaj kapabloj ankoraŭ ne estas tute adekvataj. Viaj aldonoj estas tre malfacile kompreneblaj. Mi petas vin, lingve iom perfektiĝi antaŭ kontribui al Vikipedio.

Bonvolu ne ofendiĝi. Vikipedio estu plezuro por la kunlaborantoj, sed tamen necesas iom da seriozeco.

Sincere, Umberto 15:22, 12. Mar 2006 (UTC)


Mi pripensas vian forbaron, se vi ne ripozas. Narvalo 15:29, 12. Mar 2006 (UTC)

Ĉu vi tamen ofendiĝis?[redakti fonton]

Estimata kolego,

el via komento sur mia diskutpaĝo mi komprenas, ke vi ofendiĝis malgraŭ miaj provoj esprimiĝi ĝentile.

Mi ne kredas, ke vi estas lingva komencanto. Via speco de eraroj ne estas tiu de komencanto. Ekzemple vi obstine uzas "pago" anstataŭ "paĝo"; tian eraron mi neniam vidis. Kaj viaj kontribuoj ofte ripetas ion, kio jam estas en la artikolo; do mi supozas, ke ial vi estas malbonhumora kaj malstreĉiĝas iom fuŝante Vikipedion. En ordo. Ni ĉiuj foje estas malbonhumoraj.

Se vi tamen seriozas pri lingva kvalito, eble demandu vin, ĉu ali-lingvaj vikipedioj ne postulas lingvan kvaliton. Pri perfekteco ne temas. Sed pri certa nivelo de komprenebleco.

Sincere, Umberto 16:09, 12. Mar 2006 (UTC)


Se mi guste comprenas ke vi skribis, vi minacas blokos mi.

Nu ne estos diferenco inter bloko kaj ne bloko, car mi iras al for.

Ne povos ke mi ridaktos dum vi minacanta blokos mi!

Mi rezervas por ĉiam vian lingvaĵon!!! Mi volas neniam forgesi tion. Narvalo 16:26, 12. Mar 2006 (UTC)

Ne kredu ke mi obsediĝis, sed tia duonesperanto, kvazaŭ de hispanlingva "komenconto", memorigas min pri tiu de Jonathaneo. Aŭ ĉu eble temas pri epidemio? - jc

Sensencaĵojn[redakti fonton]

Kial vi enmetis fremdalingvajn sensencaĵojn en la diskutejon. Bonvolu halti. -- Yekrats 18:32, 29. Jan 2008 (UTC)