Uzanto-Diskuto:Ĉiuĵaŭde/julio 2012

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jen la diskutoj de Ĉiuĵaŭde julie 2012

  Vi eble ne faris iujn erarojn. La problemo estas, ke la ŝablono jam estas uzata. Nome en artikolo de Dominik. Li supozeble vidis problemon en sia kanala artikolo kaj pro tio, simple pro manko da tempo, rapide malfaris viajn ŝanĝojn. Oni ĉiam devas kontroli la uzadojn, antaŭ ol faru iun ajn ŝanĝon en ŝablono.[Noto 1]

Estas du elturniĝoj.

  Unue metu mesaĝkeston en Kanalo Erie por informi lin. La problemo ĉe tio estas, ke eble estas pli da artikoloj uzantaj la ŝablonon, sed tiuj ankoraŭ ne estas enlistigitaj. Estas tiel, ke poste en ĉiuj artikoloj, kiuj uzas la ŝablonon, nececos kontroli ĉion kaj fari la laŭajn ŝanĝojn 

.

  Faru ŝanĝojn laŭ la skemo: {{{file|}}} -> {{{file|{{{dosiero|}}}}}}. (Ĉu vi vere intencis Esperantigi la parametronomojn?) 

Se vi tuŝas nur la montrotajn tekstojn, ne estos problemo. Sed se vi ŝanĝos la nomojn de iuj parametroj, tio tutcerte povas estigi problemojn. Kaj mi vidas, ke vi faris ĝuste tion. Eble vi volis nur modifi la montratajn tekstojn kaj nur akcidente komencis ŝanĝi la nomojn de variablojn. Mi ne scias. -- PEJNO Simono Diskuto  10:15, 2 Jul. 2012 (UTC)

Notoj:

  1. Ĝuste pro tio mi tiom volonte skribas novajn ŝablonojn kaj ĝenerale ja evitas iel pluevoluigi iujn jamajn. {{{1}}}

Saluton Ĉiuĵaŭde! Mi malfaris viajn redaktojn en {{Informkesto kanalo}}, pro tio ke la ŝablono ne plu funkciis post via interveno. --Dominik (diskuto) 11:11, 2 Jul. 2012 (UTC)

Kvereloj[redakti fonton]

  Mi ja montras mian nomon en la informkesto. Simple alklaku malfermi. Ke la nomo ne tuj montriĝas, estas simple pro tio, ke la ŝablono mem montras kelkajn kampojn, kaj kaŝas kelkajn aliajn. Mi tute ne influas tion. Plurajn kampojn oni povas vidi nur post alklako. Tiu dua nomo apartenas al ili.

Cetere, la multon da ŝanĝetoj en Pejno Simono okazigas nun CubeF kaj Petr Tomasovsky alterne. Aldone la idiotan ŝablonon metis ne CubeF. Mi simple akuzas lin pri tio. Fakte metis ĝin — imagu! — Petr Tomasovsky. Tio estas sufixe stranga, konsiderante, ke li estas administranto. Speciale pro tio, ke rezulte la diskutpaĝo vere enkategoriiĝis Proponitaj artikoloj por ADLS.

Sed divenu, kiu forigis la ADLS-ŝablonon!

CubeF!

Iom post iom estiĝas horora suspekto. CubeF kaj Petr Tomasovsky estas unusama persono. Aŭ se ne, almenaŭ ili agas kiel unusama persono. Tiam klarigus ĉio sin praktike de si mem, ĉu ne?

Cetere, vi ne estas Pinof en la Franca Vikio, ĉu? fr:Simon Edward Adrian Payne. Mi nur hodiaŭ malkovris la artikolon. -- PEJNO Simono Diskuto  23:17, 3 Jul. 2012 (UTC)

  Mi aldonis ion tie. Tradukon de la titolo La duviva kato. Mi metis Le chat à deux vies. C'est OK, ĉu?

Sed vere, jen ege tro da famo. La rilatumo inter faktaj vivfaroj kaj kvanto da spektaklo en normala etnolingva Vikio ne plu konvenas. Laŭ la longo de la vera teksto mi estu unu tridekono de certa Barack Obama! -- PEJNO Simono Diskuto  23:50, 3 Jul. 2012 (UTC)

  Ne, koncerne la duvivan temis pri antaŭulo. Sed la ĵus montinta frape simile aspektis. Se vi iras al la artikolo en la Retarkivo jen foto de la bonulo. Fakte, la historieto ne estas malbona, mi ne scias, ĉu vi legis ĝin. Temas pri veraj okazaĵoj.

Laŭ mia takso nur du rakontoj estas vere bonaj.

Ankaŭ la dua rakonto vere okazis. Ĝuste tiel mi priskribis ĝin.

-- PEJNO Simono Diskuto  00:10, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Kaj ne forgesu ĉe Lafonteno kaj La Strig' kaj la Kato.

Sed nun mi enlitiĝos. Tie ĉi estas jam 2h12. -- PEJNO Simono Diskuto  00:12, 4 Jul. 2012 (UTC)

CubeF ktp.[redakti fonton]

  Mi dankas por la atentigo. Mi pli kaj pli konvinkiĝas, ke CubeF kaj PT estas unusama persono. Samlingvanoj ili ĉiuokaze estas. Sed eble mi eraras kaj temas nur pri konatoj aŭ io. Tamen estas vere tre strange, ke PT ĝuste nun forigis sian propran membiografion. -- PEJNO Simono Diskuto  22:00, 4 Jul. 2012 (UTC)

Diskutado kun Pejno Simono[redakti fonton]

  • Bonvolu rigardi Diskuto:Pejno Simono kaj vi vidos kiom mi klopodis starigi diskuton. Bonvolu rigardi [1] kaj vi vidos kion Pejno faras kiam mi provas starigi diskuton ĉe li. Bonvolu rigardi Vikipedio:Diskutejo#Redaktomilito_pri_Pejno_Simono kaj vi vidos la manieron de diskutado de Pejno. Bonvolu rigardi Vikipedio:Ŝlosendaj_paĝoj#Pejno_Simono kaj komparu miajn kaj Pejnajn argumentojn, pruvojn kaj diskut-manieron.
  • Kara, Pejno malplibonigas mian vivon jam preskaŭ unu monaton; vi certe ne scias kiom multe da tempo mi provizis por helpi al la artikolo pri li kaj li kutimis nur boji pri vandaligado, arbitraj ŝanĝoj, publikigadis diversajn akuzojn (preskaŭ neniam pravajn) kontraŭ mi kaj provadis malplialtigi mian nivelon ĉe la tuta Vikipedia komunumo kaj ridindigi min. Membiografiaj artikoloj estas malrekomendataj pro sufiĉe bona kialo, malfeliĉe nuntempa viki-komunumo tion toleras... --CubeF (diskuto) 23:03, 4 Jul. 2012 (UTC)

En la tago de la sankta Neniamo[redakti fonton]

Denove saluton! "En la tago de la sankta Neniamo" = "A la saint Glinglin" = "Quand les poules auront des dents" = Neniam (jamais) {{{1}}} - ĉiuj esperantaj proverboj troviĝas en artikolo Proverboj. --Dominik (diskuto) 02:54, 6 Jul. 2012 (UTC)

Bone.

Nova diskutejo[redakti fonton]

  Saluton Ĉiuĵaŭde. Kiel vi vidas, la nova diskutejo ŝajnas bone ruliĝi. Fakte Petr faris ĝin. Mi estas nur tiu, kiu kuraĝis alligi ĝin kun tri rubrikoj kaj distribui la afiŝojn laŭe, dum la plejmultaj dormas.

Ĉiuokaze, tie ĉi estas jam la 3-a matene! Do mi nun enlitĝos. Do bonan nokton! -- PEJNO Simono Diskuto  01:06, 7 Jul. 2012 (UTC)

PS: Morgaŭ eble mi okupiĝos pri via nacia parko.

Bone ! Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 01:09, 7 Jul. 2012 (UTC)

Misafiŝoj[redakti fonton]

Ĉiuĵaŭde,

vi nun plurfoje afiŝas lingvajn aferojn en la Diskutejo. Ili estu en la Lingvejo.

Ŝablonoj evidente estu en la Teknikejo.

Amike,

-- PEJNO Simono Diskuto  15:10, 7 Jul. 2012 (UTC)

Ŝtrumpopupo[redakti fonton]

Jes, evidente, malsamaj lingvomiksoj. Temas pri bona kamuflo. Sed preciza analizo kaj komparo de la respektivaj historoj rakontas tute alian rakonton. --Nomis (diskuto) 07:38, 8 Jul. 2012 (UTC)

Fuŝa ŝablono[redakti fonton]

Saluton Ĉiuĵaŭde, mi vidis, ke ankaŭ vi lasis sin trompi per la fuŝa ŝablono. Mi volis per tiu ĉi maniero montri, kiel Pejno kreas siajn ŝablonojn. Per tia maniero li kreis sian ŝablonon Pejnaĵoj. La samo okazis al mi, kiam mi redaktis tiam en Diskutejo, sed bedaŭrinde mi ne rimarkinte redaktis la ŝablonon mem. Poste Pejno denove kulpigis min pro damaĝigado. Petr Tomasovsky (diskuto) 12:16, 8 Jul. 2012 (UTC)

Vi devis esti do pli atentema, kion vi redaktas. Aliokaze vi ne lasus vin trompi! Petr Tomasovsky (diskuto) 13:36, 8 Jul. 2012 (UTC)

Ĉu vi havas problemon?[redakti fonton]

Kial vi malfaris mian redakton en Diskutejo? Tio estas unu mensogo apud la alia. Mi volis, ke Pejno faru tion, sed kiel estas videble, li prefere mortigus sian ĉevalon kaj irus piede. Vidu mian kaj lian diskuton pri tio kaj pri lia fuŝe kreita ŝablono Pejnaĵoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:17, 8 Jul. 2012 (UTC)

Kaj krom tio, mi redaktis nenian lian dokumentadan paĝon, kiel li skribas - do mensogo. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:18, 8 Jul. 2012 (UTC)
Mi nur akcidente redaktis sekcion en Diskutejo, kie estis lia ŝablonaro Pejnaĵoj, kaj kiam mi eksciis, ke mi redaktis lian ŝablonaron, mi malfaris tuj mian redakton, simile kiel vi lasis sin trompi kun la fuŝa ŝablono, kiun mi kreis laŭ lia modelo. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:20, 8 Jul. 2012 (UTC)
Ĉu plaĉus al vi, se mi haŭlus vin pro tio tra la tuta reto? Memoru, Pejno scias nenion alian ol kalumnii, akuzi, sed li neniam diros - jes mi faris tion kaj tion malbone. Por li ĉiam estos kun plezuro kalumnii alian. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:24, 8 Jul. 2012 (UTC)

Trankviliĝo[redakti fonton]

  Ne, por tio la bonulo devus gluti esencon de valeriano, almenaŭ plurpinde!

Cetere, via Esperanto rimarkeble pliboniĝas! -- PEJNO Simono Diskuto  13:28, 9 Jul. 2012 (UTC)

Plibonigo de mia Esperanto: Dankon. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 13:33, 9 Jul. 2012 (UTC)

  Rigardu en la teknikejon. -- PEJNO Simono Diskuto  16:52, 9 Jul. 2012 (UTC)


  Aŭ vi vere faru apartajn ŝablonojn kun la sekvantaj nomoj:

  • N metas n
  • J metas j
  • JN metas jn

Tio estus eĉ pli konvena. Aparte de tio, vi povos fari ĝin mem. Do kontrolu ĉu la nomoj estas haveblaj.

-- PEJNO Simono Diskuto  17:12, 9 Jul. 2012 (UTC)

  Ĉu vi vere komprenis?

Estu tri apartaj ŝablonoj. Ili fakte nomiĝu!!!! N, J kaj JN.

  1. Do alinomu vian ŝablonon Akuzativo al N.
  2. Renomu vian ŝablonon Pluralo al J.
  3. Mankas nur ankoraŭ plia ŝablono nomiĝanta JN.
-- PEJNO Simono Diskuto  17:30, 9 Jul. 2012 (UTC)


  Renomu la malnovan N al io ajn. Ĝi uziĝas nur unu fojon. Korektu tiun nuran Rusan paĝon laŭe.

Poste uzu mem la nomon N. -- PEJNO Simono Diskuto  17:50, 9 Jul. 2012 (UTC)

  Bone, nun restas por vi nur anonci tion en la Teknikejo.

Aparte de tio, mi konsilas vin meti vian E-gradon ree al 2. Nur kiam viaj akuzativoj estas vere perfektaj, vi povos elekti 3. Pripensu, ke Dominik donas al si nur la gradon 2. Plej bone anoncu ankaŭ tion en la Lingvejo.

Simono -- PEJNO Simono Diskuto  18:10, 9 Jul. 2012 (UTC)

  Rigardu vian propran ĵusan mesaĝon ĉe mi. Ho ve! Nur unu eraro estas aŭtenta mistajpo. Vi havis tiom da sukcesoj en nur unu semajno. Do E3 vere ne aldone necesas. Vi lernas tre rapide, do E3 ne estas tre fora. Sed unue vi devos vere kompreni la uzon de la N-finaĵo, kiel Bertilo nomas ĝin en sia PMEG. -- PEJNO Simono Diskuto  18:40, 9 Jul. 2012 (UTC)

  Mi konsilus almenaŭ ŝanĝi ĉi tie. -- PEJNO Simono Diskuto  18:43, 9 Jul. 2012 (UTC)

Eble mi ne prenas mian tempon kontroli la lingvaĵon de miaj mesaĝoj. Kaj mi tajpas tre rapide sur la klavilo. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 18:57, 9 Jul. 2012 (UTC)

  Estis unusola tajperaro - nome Manki anstataŭ Mankis. Vi metis babelejo, du fojojn, estis simple mismemorita vorto, kaj ĉio alia estis misakuzativaĵoj. Kaj ĉio ĉi en tute mallonga mesaĝeto. Sur via uzula paĝo estis laŭŝajne du kiuj-oj misaj.

Sciu, mistajpoj aspetas alie. {{{1}}} Ekzemple mi ofte inversigas du literojn — ekz palerto anstataŭ paletro aŭ simile. Eĉ fosado anstataŭ fasado. -- PEJNO Simono Diskuto  19:09, 9 Jul. 2012 (UTC)

  Kaj nun klavilo anstataŭ klavaro. Via Esperanto estas jam mirinde bona jam. Sed ege ne perfekta. Kiam vi estos ĉiam centelcente certa pri la meto aŭ nemeto de akuzativo, tiam, laŭ mia takso, vi estos je nivelo E3. Ke oni iam kaj iam mistajpos, aŭ post la deka rearanĝo de siaj frazoj, tamen sukcesos enmeti kaj poste pretervidi eraron, nu, tio estas supozeble neevitebla. Sed vi eraras plej ofte pri io tre principa kaj funrdamenta. Nome pri la ĝusta uzo de la akuzativo. Ĉu mi ne pravas? -- PEJNO Simono Diskuto  19:19, 9 Jul. 2012 (UTC)

  Infinitive? Tiam vi gramatike plene enkakiĝis! {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  19:21, 9 Jul. 2012 (UTC)

N, J kaj JN[redakti fonton]

  Mi nun metos ĉie viajn ŝablonojn en miajn ĝisnunajn artikolojn. Se ili ne funkcias, mi strangolos vin. {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  19:26, 9 Jul. 2012 (UTC)

Hahaha. Komprenite :) Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 19:33, 9 Jul. 2012 (UTC)

  Nu, ĝi nur duone mankis. Jen vera rezulto de tro rapida tajpado. Mi tajpas pli rapide, ol mi kapablas pensi. Cetere, en Literofteco estas multe da ligiloj, ankaŭ duvortaj. Sed ili estas preskaŭ ĉiuj tiaj, ke J, N, kaj JN ne solvas la problemon. Mi povis uzi nur unu fojon J. Hmm. -- PEJNO Simono Diskuto  19:42, 9 Jul. 2012 (UTC)

  En Satelita televido du fojojn N kaj du fojojn J. La rikolto estas iomete magra, ĉu? Mi kredis, ke estus pli. -- PEJNO Simono Diskuto  19:59, 9 Jul. 2012 (UTC)

  En Koloroj por TTT rikolto nula. Strange, ĉu? Mi treege ofte devas uzi ligilojn kun alia ligila teksto ol la videbla teksto, sed preskaŭ ĉiam temas pri adjektiva uzo de substantiva ligilo aŭ simile. Aŭ io kun fine aĵo aŭ e. Tja, estas kiel estas. Evidente, mi ne uzas la ŝablonojn por unuvortaj aferoj, ekz. kiel  televidiloj . -- PEJNO Simono Diskuto  20:17, 9 Jul. 2012 (UTC)

  tiaj estas perfekta. -- PEJNO Simono Diskuto  20:04, 9 Jul. 2012 (UTC)

Okej ! Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 20:05, 9 Jul. 2012 (UTC)

Tranĉi kaj inserti[redakti fonton]

Dankon! Sed vidu Diskuto:Duklando Brunsvigo Imperium Romanum Sacrum (diskuto) 00:04, 10 Jul. 2012 (UTC)

Saluton Ĉiuĵaŭde

Eble vi konsultu Pivon iam kaj iam. Jen:

Babel/o

1 ב Babilono: vi ankaŭ pri la turo de Babelo bonege parolas Z; Babel fariĝos amaso da ŝtonoĵ; oni donis al ĝi la nomon Babel, ĉar tie la Eternulo konfuzis la lingvon de la tuta tero X. ➞ turo.

2 ✞ Nomo, per kiu Johano, en Apokalipso, aludas al Romo: Babel la granda, la patrino de la malĉastistinoj N.

3 👥 Loko, kie estas parolataj multaj lingvoj: la konferencejo estis vera Babelo.

Babelismo. Multlingveco aŭ konfuzo de lingvoj.

Do Babelo estas jam ejo. Aldone, ĝi estas laŭdifine jam loko, eĉ tre specifa loko, kie oni parolas multajn lingvojn. Do aldoni la sufikson -ejo estus pli ol nur iomete strange. Tiam estus speco de ejejo.

Notu specife la trian signifon kaj ties ekzemplo. La konferencejo ne estis Babelejo, ĝi estis Babelo.

Mi ne vere komprenas, kial vi klopodas pravigi al mi la uzon de vorto malĝusta. Kion vi supozeble celis, tio estis babilejo, derivata de la verbo babili.

Do ankaŭ al vi returne tre amikan — komprenite? {{{1}}}

Sed kial mi prezentu al vi Pivaĵojn? Konsultu ja mem http://vortaro.net prefere antaŭ ol prezenti al mi iujn strangaĵojn.

Simono

-- PEJNO Simono Diskuto  13:41, 10 Jul. 2012 (UTC)


La nivelo de lingvaĵo tie ĉi ne estas tre bona. Parte ĝi estas eĉ terura. Mi povus ĉiun tagon korekti almenaŭ kvin misaĵojn. Nomi ion ajn Babilejo estas simpla stultaĵo.

Eble vi notu, ke la veraj aŭtoritatoj estas

  • pri vortostoko: PIV,
  • pri gramatiko: PMEG.

Kaj se vi ne ekkonas, ke io ne povas esti ejejo, mi vere ne scias, kiel mi plu povus iel ajn helpi vin. La logikan pruvon mi prezentis. Preskaŭ matematike logika pruvo. -- PEJNO Simono Diskuto  13:59, 10 Jul. 2012 (UTC)


  1. La baza ŝablono nomiĝas Babel
  2. Babel estas alternativa formo de Babelo
  3. Esperi lerni ion ajn baze de la nomoj de ŝablonoj tie ĉi, estus la plej misgvida metodo lerni ion ajn. Preskaŭ ĉiuj estas misnomitaj. Parte lingve plene fuŝe, parte simple ne sufiĉe logike.

Sed nun mi vere ne plu volas babili pri tio. -- PEJNO Simono Diskuto  14:06, 10 Jul. 2012 (UTC)


Mi ankoraŭ ne okupiĝis pri tiu ĉi stranga kazo de misnomado. Kaj verdire, ĝuste nun, mi ne tre inklinas okupiĝi pri ĝi. {{{1}}} -- PEJNO Simono Diskuto  14:09, 10 Jul. 2012 (UTC)

Horloĝo cifereca[redakti fonton]

  Mi okupiĝas pri la aranĝo. Sed io ne funkcias perfekte kiam centre.

Kaj mi ne havas iun ajn ideon, kiu estis via antaŭlasta mesaĝo. -- PEJNO Simono Diskuto  14:36, 13 Jul. 2012 (UTC)

  Horloĝo nun aranĝebla. Sed morgaŭ mi devos esplori ion. Aranĝetan aferon. -- PEJNO Simono Diskuto  14:49, 13 Jul. 2012 (UTC)

  Ne interesas min. Malŝparo de tempo. Mi jam detale komentis en la Administrejo. -- PEJNO Simono Diskuto  14:41, 13 Jul. 2012 (UTC)

  Haltigu lin! -- PEJNO Simono Diskuto  17:11, 13 Jul. 2012 (UTC)

  Jes, memkompreneble. Cetere, mi formulus Dio mia!. Sed ne demandu min kial. -- PEJNO Simono Diskuto  17:28, 13 Jul. 2012 (UTC)

RE:Lingvaĵo de Haltigu al Imperium Romanum Sacrum ĉe administrejo[redakti fonton]

Unue, dankon pro via mesaĝo, due mi devas diri vin ke vi eraras, mia nivelo de Esperanto estas sufiĉe alta, eĉ mi jam sukcesis la KER-Ekzameno nivelo B2 (La nura pli alta ol tiu nivelo estas C1), mi praktikas la lingvon preskaŭ ĉiusemajno realvive, ne nur skriba sed ankaŭ parola, do mi surprizas vidi ke knabo kiu ĵus lernis Esperanton kaj ankoraŭ ne regas la lingvon atentigas min pri mia E-nivelo.

Mi faris stultajn erarojn kiam mi skribis tiun mesaĝon ĉar mi skribis tre rapide, mi esperis ke iu administranto estu enrete je tiu momento kaj haltigu lin.

Pri miaj "eraroj":

Haltigu: ja estas haltigu anstataŭ haltu, ĉar mi petis al iu halti lin (rigardu -ig-).

acertas---> asertas: Je tiu ĉi vi pravas, sed estas eraro por skribi rapide.

fonetika lingva ----> fonetika lingvo: Denove, mi skribis rapide.

sia: Eble vi pravas, sed mi pensas ke la mesaĝo estas sufiĉe klara, oni uzas "sian" kiam oni aludas al la persono kiu estis objekto de la lasta verbo aŭ kiu faris la lastan agon.

La akuzativoj: ankaŭ estas problemo por skribi rapide, sed mi devas konfesi ke ankoraŭ la akuzativo de tempo al tempo estas problemo por mi.

Finfine, kion pensu vi kaj "marco" pri mia E-nivelo estas afero via (kiel vi skribis sur mian diskut-paĝon). Mi ne diras ke mi estas la plej sciula persono pri Esperanto aŭ ke mi ne eraras, sed mi pensas ke vi estas iomete "komencanta" por kritiki min kaj ke la eraroj kiu mi faris nur estis por la urĝeco de la mesaĝo.

Esperante ke vi ne kolerigu. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 20:14, 13 Jul. 2012 (UTC)

Nu, mi pardonpetas se mi ofendis vin, mi diras/diris ke vi ne regas la lingvon, ne pro viaj preskaŭaj seneraraj mesaĝoj sed pro frazoj kiel la jena :"kaj ne pensu ke mi volas lerni al vi Esperanton", tiu frazo estas sensenca, kompreneble (mi esperas) mi komprenas kion vi volas diri al mi, mi supozas ke vi volas diri:"..kaj ne pensu ke mi volas instrui al vi Esperanton!. Oni povas vidi ke viaj E-nivelo plibonigis tre rapide kaj tre bone je la lastaj monatoj, sed vi ankoraŭ ne "regas" la lingvon, eĉ mi mem ne regas ĉiujn aspektojn de la lingvo (ekzemple la akuzativo ankoraŭ estas problemo por mi). Ankaŭ mi diras tion, ĉar kiam oni legas mesaĝon en sia denaska lingvo, oni povas scii kiam la eraroj estas nur por klaki rapide sur la klavaro aŭ similaj aferoj. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 21:08, 13 Jul. 2012 (UTC)
Eĉ kiam oni skribas rapide denasklingve oni eraras. Kiel mi jam diris vin, mi skribis rapide ĉar mi volis atentigi ajn administranton pri la misagoj de IRS, do, mi ne havis tempon por revizii mian mesaĝon, sed vi pravas, ĉiuj devindas revizii sian mesaĝojn antaŭ ol publikigi ilin. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 02:46, 14 Jul. 2012 (UTC)

Ne valoras la Pejno ...[redakti fonton]

...   estas evidente iemete aroga kaj memtrocerta vortludo. {{{1}}} Mi estas verdire an arrogant old bastard! -- PEJNO Simono Diskuto  18:33, 14 Jul. 2012 (UTC)

Dankon pro via helpo. Ĉu vi povas ankaŭ korekti Historio de Interlingvao kaj Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj en Kipro? --{{subst:Vikipediisto:Chabi/Subskribo}} Chabidiskkont


Saluton! Mi rimarkis, ke vi faris korektojn en la artikolo. Mi rigardis tiujn, kaj malfaris kelkajn viajn ŝanĝojn. Mi konsilas, ke vi ne plu uzu ĉi tiun artikolon kiel lingvan ekzercon, ĉar ĝi estas lingve tiom mizera kaj parte tute nekomprenebla, ke ĝi povas helpi nur mallerni la lingvon. La artikolo estas fakte neriparebla. Nur se iu trovos tempon kaj energion tute reverki ĝin, povos ekesti io kontentiga. Amike --Surfo (diskuto) 18:11, 15 Jul. 2012 (UTC)

Por zoonozo mi mem iam faris ĝermon laŭ la bazo de teknikaj terminoj kiuj finas en angla aŭ hispana per sufikso -osis kiu donas en esperanto -ozo kiel ĉe tuberkulozo. La radiko zoo povus iĝi besto, sed bestonozo ne kongruas kun internacia termino.--kani (diskuto) 23:33, 16 Jul. 2012 (UTC)

  Kara Ĉiuĵaŭde. Mankas sufiĉe grandaj partoj de la Franca fontoteksto. Via ege mallongigita kungluaĵo tamen parte rekte ĉe la glulokoj tordas la signifon de la teksto. Aldone almenaŭ parte ĉeestas ankaŭ glataj mistradukoj, ne malpli signifotordaj. Mi dirus, unue kompletigu vian tekston kaj due mem kontrolu la precizecon de via tradukado, nome ke ĝi en Esperanto estu samsignifa kiel la Franca originalo. Nur poste revoku min perfektigi vian Esperanton.

Memkompreneble, mi verdiktas nur baze de la unuaj du sekcioj, pri kiuj mi iomete okupiĝis. En la angulo Loknomoj mi tuj rimarkis, ke la teksto, kiun vi liveras, iel ajn ne povas ĝusti. Ĝi sence stumbligis kaj de ero al ero ne plu fluis. Kiam mi vizitis la Francan Vikion, tuj klariĝis kial. Post tio mi malkovris, ke mankas trikvaronoj aŭ eĉ pli de la Franca enkonduko. Amike, helpeme, sed ne novskribeme, via -- PEJNO Simono Diskuto  11:27, 17 Jul. 2012 (UTC)

  Mi petas legi tion, kion mi skribas, pli atente. -- PEJNO Simono Diskuto  06:33, 18 Jul. 2012 (UTC)

Hola, soy Ĉiuĵaŭde y hablo un poco de español.--kani (diskuto) 12:23, 21 Jul. 2012 (UTC)

  Fakte mi apudtaske ĝuste nun televidas ties malfermon. -- PEJNO Simono Diskuto  22:33, 27 Jul. 2012 (UTC)