Uttarbanga Sambad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uttarbanga Sambad
periodaĵo
Speco Taggazeto
Formato Grandgazeto

Lando  Barato
Urbo Siliguri, Okcidenta Bengalio, Barato
Posedanto Sabjasaĉi Talukdar
Publikigisto Sabjasaĉi Talukdar
Ĉefredaktisto Sabjasaĉi Talukdar
Establodato 19-a de majo 1980
Eldonkvanto po 160 517 ĉiutage (datumoj de januaro-junio 2020)

vdr

Uttarbanga Sambad (bengale উত্তরবঙ্গ সংবাদ, IAST: Uttarabaṅga Sambāda, trad. novaĵoj de norda Bengalio) estas bengallingva grandgazeto eldonata de Siliguri.[1]

Uttarbanga Sambad estis starigita la 19-an de majo 1980 en malgranda eldonejo en Siliguri. Pro ties grandega populareco, en 1981 oni instalis alian presilon. Komputila skribmaŝino estis enkondukita en 1985. Poste, la eldonejo ankaŭ aĉetis rapidan 4-koloran presilon.

Uttarbanga Sambad estas nun presata samtempe de Siliguri, Koĉ-Bihar, Malda, Alipurduar. La fondinta redaktoro de Uttarbanga Sambad estis Suhaŝ Ĉandra Talukdar. Aktuale ĝin administras lia filo, nome Sabjasaĉi Talukder.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. RNI | Reg. No. WBBEN/2007/24656 | Name: SAMBAD AAJKER UTTARBANGA | Publication City: COOCH BEHAR | Link: http://rni.nic.in/registerdtitle_search/registeredtitle_ser.aspx

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Uttarbanga Sambad en la angla Vikipedio.