Saltu al enhavo

Urba muzeo de Werdohl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Werdohl - urba muzeo

Urba muzeo de Werdohl (germane: Stadtmuseum Werdohl) estas hejmregiona muzeo en Werdohl, Germanujo. La 30-an de aprilo 1989 ĝi estis malfermita en propra domo en la strato Goethestraße. En 2003 okazis renovigo kun nova konceptofaro. La solena remalfermo okazis en februaro 2004. En oktobro 2013 la muzeo estis alilokigita,je ĉambroj de la stacidomo[1], dume la origina konstruaĵo estis malkonstruita en 2015.

Ĉi institucio estas prizorgata kaj de la municipo kaj de la asocio Werdohler Heimat- und Geschichtsverein. La klubo estis fondita en 1983 kaj havas ĉirkaŭ 100 membrojn. Ĝiaj taskoj estas kulturaj kaj hejmlandaj prizorgado, inkluzive de historia esplorado. La muzeo flegas kunlaboron kun aliaj similaj unuiĝoj kaj ankaŭ kun la organizoj Heimatbund Märkischer Kreis kaj Westfälischer Heimatbund. Krome, la muzeo estas persone subtenata fare de anoj de la montgrimpada amikaro Sauerländischer Gebirgsverein.

La muzeo ofertas, krom prelegoj kaj intertempaj, specialaj ekspozicioj, ankaŭ ekskursojn. Jen la ĉefaj temoj de la eksponitaĵoj (germanlingve):

  • Wege in die Zeit (vojoj diverstempen): pri popola moviĝemo kaj trafiko
  • Kirchlich-weltlich-amtlich (eklezie-sekulare-oficiale): pri la evoluinta urbo
  • Gewerbliche Anfänge (metiaj komencoj): pri la frua fera/drata industrio
  • Zeitenwende (interepoka sinsekvo): pri laboraj kaj vivaj medioj kaj kondiĉoj ekde 1860
  • Lebenswelten (vivlokoj): pri la restado kaj vivo en Werdohl ĝenerale

La muzeo estas parto de Märkische Technikstraße (Marka teĥnika aventurstrato. Teknikvojo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Großer Bahnhof zur Museumseröffnung" - ĉe: Derwesten.de, 13.10.2013