Saltu al enhavo

Unuflankzona modulado

El Vikipedio, la libera enciklopedio


La unuflankzona modulado, angle single side band modulation, mallongigite SSB, estas amplituda modulado, je kiu la portondo estas subpremita. Ankaŭ la dua flankzona signalo estas subpremita. La avantaĝoj kompare al normala amplituda modulado estas

  • por sendi signalon, ekzemple voĉon, estas bezonata multe malpli da povumo (malpli ol unu triono), respektive per sama sendpovumo multe pli granda efiko estas atingita.
  • nur malpli ol la duono de bendospaco estas bezonata.

Tiu modulado estas uzata por longdistancaj komunikoj je maritima radio, amatora radio kaj flugradio. Ĝi preskaŭ tute anstataŭigis la normalan amplitudan moduladon.

ricevado[redakti | redakti fonton]

Por ricevi elsendojn en tiu modulado estas necese, aldoni la mankantan portondon.