Unueca formulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kristala reto de natria klorido. Por ĉiu atomo de Kloro (ruĝkolora) lokiĝas atomo de Natrio (verdkolora)

Unueca formulo estas dirita aparta speco de kemia formulo kiu, por la jonaj substancoj, indikas la atoman specon kaj la reciprokan rilaton en kiu ili troviĝas.

Por jona substanco oni intencas, ekzemple, iun ajn salon.

Ne eblas, fakte, enkadrigi en molekula formulo aŭ en Formulo kruda la salaj kristaloj, kie la atomoj estas ligitaj inter si ne per kovalenta ligo, sed per jonaj ligoj. Ne eblas, do, dedukti/individuigi la minimuman unuecon, sed eblas nur kvantigi la rilaton inter la nombro de la ĉeestaj jonoj.

Implicoj[redakti | redakti fonton]

La salaj kristaloj devas, tial, esti konsideritaj makromolekulo, ĉar ne estas rekonebla vera kaj propra molekulo, sed nur diskreta kristaleca agregato de unuopaj jonoj.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Ekzemple, NaCl estas la formulo de la komuna kuireja salo aŭ natria klorido, kaj indikas ke la rilato inter la nombro de jonoj Na+ kaj Cl estas 1:1.

Na2S, la natria sulfido, male havas rilaton de jena tipo Na+:S2−=2:1.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]