Unoloko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Unuloko estas projekto de internacia planlingvo proponita de Hector Wilshire, Aŭstralio, 1957. Ĝi estas lingvo kun fonetika bazo tre solida, laŭ la tiamtempa tendenco en lingvistiko de atentigi ĉefe fonetikon. Ĝia vortprovizo estis bazita sur la germana, la franca, la itala, la rusa, la hispana kaj japana lingvo, la naturaj radikoj ne estas deformitaj.