Tutmonda Ligo Esperantista

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Projekto de Ludoviko Zamenhof el aprilo 1905 priskribita en letero al A. Michaux (publikigita en La revue de l'Espéranto, 18-a de majo 1905[1]). Kiel membroj de la Ligo estus konsiderataj ĉiuj abonantoj de la Centra Organo de Esperanto, eldonata de la Ligo, sed la voĉdonrajton havus nur la grupoj kun ne malpli ol dek membroj de la Ligo.

Laŭ la projekto de la Regularo:

"La Ligo estas la plej alta kaj decidanta aŭtoritato en ĉiuj aferoj koncernantaj la lingvon Esperanto, kaj ĉiuj decidoj de la Ligo estas devigaj por ĉiuj esperantistoj egale, ne esceptante ankaŭ la aŭtoron de la lingvo Esperanto."[2]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Teksto ĉe Vikifontaro
  2. El la libro “Historio de Esperanto” de Aleksander Korĵenkov, citita laŭ "La Ondo de Esperanto", n-ro 10/2005 (132), artikolo "En Bulonjo antaŭ cent jaroj…"