Turo Central Park, konata ankaŭ kiel Nordstrom Tower, estas nubskrapulo konstruita de Extell kaj la Ŝanhaja Municipa Investa Grupo [1] ĉe la linio de Miliarduloj, la 57-a Strato en meza Manhatano, Novjorko. Dezajnite fare de la firmao Adrian Smith and Gordon Gill Architecture, la konstruaĵo altiĝas al alteco de 472 metroj. [2] Ĝi estas la plej alta loĝkonstruaĵo en la mondo, la dua plej alta nubskrapulo en Usono kaj en la okcidenta hemisfero, kaj la 15-a en la mondo, (la Burĝ Ĥalifa, kiu estas signife pli alta ol ĝi, enhavas 900 loĝsekciojn, sed estas por miksa uzo kaj ne estas difinita kiel loĝdomego). [3]