Tummelplatz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tomboj sur Tummelplatz
Kaiserschützen-kapelo

Tummelplatz estas arbara eksa milittombejo en Insbruko. Ĝi troviĝas sur senarbejo proksime de Kastelo Ambras. Ĉe la enirejo troviĝas tramvoja haltejo (linio 6).

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la milito kontraŭnapoleona (1797) aranĝitis meze de Kastelo Ambras lazareto. Sur Tummelplatz entombigitis la mortintaj soldatoj. Etimologie ĝi signifas eble loko de ludo (por ĉevaloj), ĉar surloke iam estis estinaj kampo por la ĉevalaro kastela. Inter 1797-1805 ĉ. 7000-8000 enterigitis tie ĉi.

Ankaŭ en 1848, 1859 kaj 1866 soldatoj trovis surloke sian lastan kvieton. Memorigiloj pliiĝis kaj finfine aldonitis ankaŭ memorkrucoj por falintoj el la du Mondomilitoj. Sume ĉ. 1200 memoriloj estas surloke hodiaŭ. En 1922 konstruitis - laŭ la planoj de Clemens Holzmeister la Kaiserschützen-kapelo (fare de Theodor Prachensky). La freskoj estas de Alfons Walde, la impona krucifikso de Peter Sellemond. Alia preĝejeto estas la novgotika Krucvoja kapelo; por li pentris la freskon Kristo en radianta gloro antaŭ la soldatoj en 1917 Toni Kirchmayr.

Novaj soldataj tombejoj[redakti | redakti fonton]

Nova milita tombejo iĝis dum la Unua mondmilito ĉe Wiesen-strateto (=finhaltejo de la tramvojlinio 3), al kiu venis itala soldattombejsekcio kaj post 1945 sekcio por la sovetiaj soldatoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]