Trosky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri burgo. Por aliaj signifoj vidu paĝon Trosky (apartigilo).
Trosky
burgo
La burgo el nordoriento
Oficiala nomo: Trosky
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Semily
Historiaj regionoj Bohemio, Ĉeĥa reĝlando
Parto de PPR Bohemia paradizo
Situo Trosky
 - koordinatoj 50° 30′ 59″ N 15° 13′ 50″ O / 50.51639 °N, 15.23056 °O / 50.51639; 15.23056 (mapo)
Stilo gotika
Konstruado 14-a jarcento
 - Pereo 17-a jarcento
Posedantoj Venceslao la 4-a
Senjoroj el Bergov
Zajícové z Hazmburka
Smiřičtí ze Smiřic
Lexové z Aehrenthalu
Konstruinto Čeněk z Vartenberka
Por publiko jes
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Trosky
Retpaĝo: www.hrad-trosky.eu
Portalo pri Ĉeĥio
Ulino al Virgulino

Trosky estas burgoruino troviĝanta sur du strangaj bazaltaj aerfumtubo super municipo Troskovice proksimume 9 km sudoriente de Turnov en distrikto Semily. Ĝi troviĝas sur teritorio de PPR Bohemia paradizo kaj samtempe ankaŭ de Geoparko Bohemia paradizo.

La burgoruino kreas tipan dominaĵon de Bohemia paradizo. La konata germana vojaĝisto Alexander von Humboldt nomigis Trosky-on dum ties vizito kiel la oka miraklo de la mondo.

La burgo estis fondita antaŭ la jaro 1396, el kiu estas la unua mencio pri la burgo. Inter la jaroj 1395 kaj 1399 proprumis ĝin Venceslao la 2-a. En la jaro 1428 ĝi forbrulis kaj iliajn restaĵojn sieĝis husanoj.

La turoj havas siajn nomojn - la pli malalta, alta 47 m nomiĝas Ulino kaj la pli alta, alta 57 m nomiĝas Virgulino. Dum favora vetero eblas vidi el la alia turo urbojn Prago, Mladá Boleslav, Turnov kaj Rovensko pod Troskami, plu Bohemian mezmontaron, Luzacian montaron, Jizeran montaron, Gigantmontaron, grandan parton de Ĉeĥa paradizo kaj multajn aliajn belajn lokojn en la ĉirkaŭaĵo.