Triteismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Triteismo ĝenerale aludas al politeisma kredo je tri diecoj.

La termino estis uzita kaj akiris teknikan sencon dum Mezepoko en kristana medio por indiki la doktrinon de tiu kiu, tiom puŝis la distingon de tri personoj de la kristana Sankta Triunuo ke aperis pluraj Dioj anstataŭ unusola Dio en tri Personoj egalaj kaj distingitaj. Tiu doktrino estis de ĉiam juĝata hereza.

Pri tiu herezo estis admonita kaj malkonfesita en diversaj regionaj koncilioj teologon Goteskalkon (ĉirkaŭ 800 – 869).[1]

Pri ĝi estis akuzita monaĥon teologon Roscelino el Compiègne (Compiègne, 1050 – Besançon, 1120), kiu pro sia ekstrema nominalismo difinis la komunan konotacion de dieco de la triunuaj personoj kiel "simplan voĉan" senenhavon, do preskaŭ nenion komunan. Lia doktrino estis cenzurita en la regiona koncilio de Soissons (1002) kaj Roscelino estis devigita ĝin forĵuri.

Jam en la ortodoksa oriento subtenis triteismon, konsekvencan kaj intencan, Johano Filopono kaj Stefano Gobaro en 6-a jarcento.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pri tiu triteismo estis suspektita ankaŭ "Joakimo el Fiore", kaj pro tio li estis kondamnita en la Kvara laterana koncilio (1215) sed temis pri juĝo pri verko al Joakimo false atribuita. Fine papo Inocento la 3-a agnoskis la eraron
  2. Fozio, Biblioteca, 232.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • R. Morghen, Medioevo cristiano, Laterza, Bari 1968.
  • G. Ostrogorsky, Storia dell'impero bizantino, Einaudi, Torino 1968.
  • Gregorio Penco, La Chiesa nell'Europa medievale, Casale Monferrato, Portalupi, 2003. ISBN 88-8441-024-X.
  • W. Ullmann, Il papato nel Medioevo, Laterza, Roma-Bari 1975.
  • A. Vauchez, La spiritualità dell'Occidente medievale (secoli VIII-XII), Vita e pensiero, Milano 1978.
  • C. Violante, Studi sulla cristianità medievale. Società, istituzioni, spiritualità, Vita e Pensiero, Milano 1975.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]