Traperko
Traperko estas granda interreta vortaro kiu povas traduki inter 27 lingvoj - la plej multaj kapvortoj estas el Esperanto. La projekto estas gastigata per la akademia komputila klubo en Umeå kaj laŭ la stato fine de 2023 kontinue atingeblas ekde la publikigo en 2005. Kopio estis gastigata de E@I ĉe la retadreso traperko.lingon.info kaj tie rete atingeblis almenaŭ ĝis 2016. Traperko estas verkita de Martin Wiss, kiu fine de 2005 estis 26-jara (do n. en 1979) kaj tiam ĵus finis studadon en la universitato de Umeå.
Listo de lingvoj kaj vortnombroj en Traperko[redakti | redakti fonton]
Lingvo | Vortnombro |
afrikansa | 6282 |
angla | 21727 |
belorusa | 15898 |
dana | 4634 |
esperanto | 135888 |
eŭska | 4298 |
finna | 1909 |
franca | 33093 |
frisa | 4525 |
germana | 26938 |
hebrea | 1110 |
hispana | 8361 |
hungara | 38575 |
irlanda | 1340 |
islanda | 1635 |
itala | 8395 |
kataluna | 5908 |
kroata | 4959 |
latina/scienca | 2577 |
luksemburga | 3940 |
nederlanda | 54239 |
norvega, bukmol | 1966 |
pola | 18972 |
portugala | 25479 |
rusa | 20600 |
slovaka | 3024 |
sranana | 1177 |
sveda | 18706 |
ukraina | 1072 |
ĉeĥa | 39415 |
Fontoj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- retejo de Traperko, gastigata per la akademia komputila klubo en Umeå kaj daŭre atingebla (esperante)
- eksa alia retejo de Traperko ĉe la retadreso traperko.lingon.info de E@I, arkivigita laŭ la stato de junio 2016 (esperante)