Trakelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Trakelo (el la antikva greka: τράχηλος por "kolo") estas la termino en arkitekturo por la kolo de la kapitelo de la Dorika kaj la Ionika ordoj.

Laŭ Francisko Azorín trakelo estas Kanelita striaro, kiu ĉirkaŭas malsupre la dorikan abakon.[1] Li indikas etimologion el la greka trakelos (kolo), kaj de tie la latina trachelion.[2]

Averto[redakti | redakti fonton]

Atentu: en PIV aperas ankaŭ trakelio, kiel termino de botaniko, por specio de kampanulo (Campanula trachelium).<ref>NPIV [1] Alirita la 13an de Januaro 2018.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu artikolo enhavas tekston el publikaĵo nune en publika havaĵo: Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Trachelium". Encyclopædia Britannica. 27 (11a eld.). Cambridge University Press. p. 116. [2] Alirita la 13an de Januaro 2018.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 202.
  2. Azorín, samloke.