Tigreoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tigreoj
etno
eritreanoj
Suma populacio
1 500 000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
tigrea lingvo
Religio
islamo
vdr

La tigreoj (ne intermiksu ilin kun la tigrajoj) estas etno en Eritreo. Ili konsistigas tie proksimume 31 % de la loĝantaro.

La tigra lingvo apartenas samkiel la tigraja al la ŝemidaj lingvoj kaj estas skribata per la etiopa alfabeto.

La tigreoj loĝas en la norda basebeno de Eritreo. La plej multaj el ili apartenas al islamo kaj vivas kiel terkulturistoj aŭ nomadoj.